Ĝenerala reprezentado  (el: http://vi.wikipedia.org )
La Vjetnama Etnologia Muzeo estas muzeo rilate al la etnologia kampo de l' Vjetnamio. La muzeo estas serĉesplora unuo apartenanta al la Vjetnama Instituto de Sociaj Sciencoj. Adreso de la Instituto : Vojo Nguyen Van Huyen, Cau Giay, Hanojo.
 
 
 
 Formada proceso
Ek de 1981, la Vjetnamio intencis konstrui muzeon pri etnologio. Kaj la ekonomiaj teknikaj argumentoj de la monumento de l' Etnokogia Muzeo jam estis oficiale aprobitaj je la 14a de Decembro 1987, kun konstruita surfacamplekso je 2.500 m2 (1987), 9.500m2 (1988) kaj entute je 3,27 ha (1990).
 
Je la 24a de Oktobro 1995, la Instituto de l' Etnologia Muzeo estas oficiale fondita. Je la 12a de Novembro 1997, okazis ĝia inaŭgura ceremonio.
 
Enhavo
La Muzeo konservas kaj eksponas multe da altvaloraj naturaĵoj pri kulturo de ĉiuj 54 Vjetnamaj etnoj, nome 15.000 naturaĵoj, 42.000 filmoj (kun koloraj bildoj), 2.190 diapozitivaj filmoj, 273 sonbendoj surbendigantaj intervjuojn kaj muzikaĵojn, 373 video-bendoj kaj 25 diskoj CDRom (nombro ĝis 2000). Tiuj-ĉi naturaĵoj estas klasifikitaj laŭ diversaj kriterioj nome: etnoj, utileco, kostumoj, juvelaro, agrokulturiloj, fiŝkaptiloj, armiloj, hejmilaro, muzikilaro, religio-kredo, nupto, funebraj ceremonioj, kaj multaj aliaj aktivecoj spiritaj, sociaj.
 
 
 
 
Krom multekostaj antikvaĵoj , oni prezentas tie multajn objektojn tre ordinarajn en ĉiutaga vivo de la loĝantoj kiel tranĉilo, dorsokorbo, zontuko, fluto, pipo, mato…Ili spegulas ĉiujn aspektojn materiajn kaj nemateriajn de la loĝantara komunumo, kaj tre tipe esprimas ĉiujn flankojn de ĝia vivo kaj ĝiajn ĉiujn kulturajn kreaĵojn.
 
 
   
 
Por pli bone kontentigi la vizitantojn, ĉiuj tekstoj kaj klarigaĵoj estas skribitaj en vjetnama, en angla kaj en franca.
 
 
 
En la zono en plena aero, estas 9 popularaj arkitekturaj monumentoj kiel la komunuma domo de Ba Na en Okcidentaj altplataĵoj, la longa surfosta domo de E De, la surfosta domo de Tay, la duone surfosta duone surtera domo de Dao, la senetaĝa domo kovrita de pomu ligno de H'Mong, la domo kun tegoltegmento de Vjet, la senetaĝa domo de Cham, la domo kun batitaj muroj de Ha Nhi, la funebra kabano de Gia Rai.
 
Laŭ VINANET (Vjetnama foto-retpaĝo)
Esperantigis: Verda Petalo.