La ekpluvegoj en lastaj tagoj alportis tute novan aeron kompare kun longa vico da sufoke varmaj tagoj. Aŭtun-matene estas bele, mi volas rerigardi ion forpasintan je viva somero kun la IJK 63, je memorinda printempo kun la printempa renkontiĝo, kaj je memoriga vintro kun la 50-jara jubileo de naskiĝtago de VEA (Vjetnama Esperanto-Asocio) ĉiuj tiaj belegaj memoraĵoj kunportas samnomon: Espearanto.
 
Mi alvenis al Esperanto en vintra posttagmezo de la fino 2006 tre hazarde, kiam mi venis vizite al mia amiko. Mi informiĝis de li pri lingvo, kvankam ne nova, tamen ankoraŭ sufiĉe nekonata por multe da homoj: Esperanto. Fakte, estante duagrada lernanto, mi jam sciis pri ĝi pere lecionoj (ekzerco, ekzameno…) Tiam preskaŭ mi nur interesiĝas pri trakudako kaj respondo al demandoj de la tasko, kies nomo “Esperanto”. Pasiginte 7 jarojn en forgeso, mi havis bonŝancon esperantisto, pedagogo Nguyen Minh Toan en la eduko-centro kaj la 30aj jaroj de la 20a jarcento” en Hanojo.
Tamen, unuaj paŝoj ofte estas multe elprovaj kaj tre malfacilaj. La kursejo situas en malnova kvartalo en la centro de Hanojo, for de mia domo sude je 9 kilometroj. La lernotempoj ofte okazas vesper-semajnfine, la jarfina vetero (vintra pluveto, malvarma vento) hejm-afero, lern-afero, cirkulado…postulis de mi multe da strebadoj. Krome, ankoraŭ estas diferenco pri lingvonivelo inter mi kaj ceteraj studentoj en la kurso, kiuj jam 4-5 jarojn lernis Esperanton. Observante ilin paroli kaj skribi sperte kaj lerte en Esperanto, senmotive mi sentismin kiel malkonvena homo en tute fremda lando. La fojo unu, fojo du, ĝis …la fojo tri…tia malkonvena sento, kaj plie, la streĉiteco pri fina ekzameno de lerneja semestro kondukis min al decido: haltu tie ĉi. Kaj por ne malesperigi mian amikon kaj ĉiujn aliajn, mi pretekstante universitatan ekzamenadon ne iris al la kurso de Esperanto. La forlaso de Esperanto ŝajnis al mi fina, se subite tiu malnova amiko denove venis kaj tiris min revene al la movado, kaj ĝi koincidis kun la datreveno de la naskiĝtago de Vjetnama Pacdefenda Esperanto Asocio.
Post la memorinda jubileo kaj vesper-bankedo, la pasio en mi vere ekvekiĝi, kaj sekvante la konsilojn de la samkursanoj, mi prove iris al komenca kurso de Esperanto en Kim Lien-kvartalo, Hanojo. De tiam mi komencis vere lerni la lingvon destiantan por ĉiuj nacianoj en la tutmondo, dank’ al la geinstruistoj kaj veteranaj geespearantistoj.
Ili sin ligis kun Esperanto ankaŭ per la pasio kaj klerec-avido, kaj sin dediĉis korpe kaj anime por la movado. Pli ol ĉio ili estas la simbolo de solidara, amikeca kaj filantropeca spiritoj fontintaj el “la interna ideo de Esperanto”, kiun neniuj etnaj lingvoj en la mondo kapablas alporti. Ja tio plej respekte admirigis min kaj mi ĵurpromesis dediĉi miajn fervorecojn, tempon kaj penon, longdaŭre, al movado-disvolvigo, kaj antaŭ okule, al la sukceso de la 63a IJK, kiu unuafoje okazis en Hanojo, Vjetnamio.
Ekde la memorinda IJK, mi konatiĝis kun tiom da novaj kaj en-kaj elsterlandaj amikoj, venintoj el diversaj landoj, teritoriaj regionoj kun diversaj rasoj, religioj kaj kulturoj sed kunparolandoj de la samlingvo: Esperanto, kaj de kiuj mi akiris multe da interesaj kaj utilaj konoj.
Pasis proksimune 9 monatoj, kaj tiuj ne estas la tempo sufiĉa por lerni unu lingvon, partopreni kontribue al unu movado, tamen ĝi estis sufiĉa por alporti al mi netakseblajn lecionojn kaj memoraĵojn. Nun I estas ne nur lernanto de Esperanto-kurso, sed ankaŭ oficiala membro de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) kun nova progresa paŝo. Mi esperas, ke mi povas pli multe studi kaj kontribui, valorigante miajn kapablecon, fervorecon kaj pasion la la disvolvigo de la movado. Kaj kiam la nova tago komenĉigos, kun salutvortoj anstataŭ bondeziroj al amikoj, parencoj, mi ankoraŭ konservas en mia koro unu plian salutvorton al tuta Esperanto-komunumo en la mondo: Solidarecon, solidarecon, grandan solidarecon! Sukceson, sukceson, grandan sukceson!