La nacia parko Cat Tien estas natura rezervejo kun granda valoro ekologia, kultura kaj historia. Je la 10a de Novembro 2001, ĝi estas rekonita de l’UNESCO kiel rezervejo de biosfero kaj je la 4a de Aŭgusto 2005, la Bau Sau (lago Krokodilo) estas klasifikita inter marĉaj zonoj la plej gravaj de la mondo, per la Sekretariaro de la Konvencio de RAMSAR. Spaco de ideala ekologia turismo kaj centro de sciencaj esploradoj je internacia nivelo, la nacia parko Cat Tien jam deponis dosieron al l’UNESCO por figuri en la listo de mondaj naturaj heredaĵoj ĉe fino de ĉi-jaro
Situante je 160 km norde de Ho Chi Minh-urbo, la nacia parko Cat Tien etendas siajn 71.920 ha sur provincoj Lam Dong, Dong Nai kaj Binh Phuoc. Ĝia varia pejzaĝo enhavas montetojn, riverajn bordorandojn, savanojn, torentojn malsuprenirantajn deklivojn. Dum la pluva sezono, la fontoj transformiĝas en ŝaŭmantaj akvofaloj. Kelkafoje ŝvelitaj torentoj desegnas meandrojn kun plaĝoj je flava sablo. En la mezo de la rivero, elakviĝas insuletoj, kie arboj ekstaras inter vastecoj de herboj. Maldekstre de la vojo laŭlonge de la Dong Nai, sterniĝas la virga arbaro, dum dekstre, la Kaskado Ĉielo rulas siajn akvojn. Profundaj valoj konduktas al la Lago Bau Sau, en Centro de Cat Tien, en kies bordo faras rendevuon multege da pavoj, perdrikoj, cigonoj, egretoj…La pozicio de Cat Tien inter ebenaĵo kaj montoj al ĝi donacas la freŝecon tutjare
La lokaj etnoj Ma kaj Stieng de la regiono rakontas, ke feinoj tien-ĉi alvenis sin bani en la plej puraj fontoj
Inter la 9a kaj 11a jarcentoj, formiĝis arkitektura, kultura kaj religia centro, malkovrita en 1985 per arkeologoj sur la maldekstra bordo de Dong Nai, sendube Reĝlando fontita de multaj jarcentoj. Oni povas tie kontempli la statuojn de Civa, de Ganesça kun homa kapo, de Linga kaj de Yoni, 113 orajn ĉizitajn foliojn, telerojn el bronzo, brikojn kaj telegojn ornamitajn je brahmanaj motivoj. Forlasante tiun sanktejon, pirogo Stieng povas kondukti la vizitanton en arbaron kun 9 turismaj pejzaĝoj. Oni povas almonte veturi al la fonto, viziti la akvofalojn Ĉielo, Dzung,Mo Vet, Ben Cu…En amonto, poste jam transpasi vojstrekon, oni malkovras fonton fluantan inter rokoj. En river-turniĝo aperas la akvofalo Ĉielo. Kiel granda plezuro plonĝi en ĝia freŝeco, kontemplante sovaĝajn orkideojn, aŭskultante kantojn de birdoj kaj ĉirpadojn de cikadoj. La flaŭro enhavas 653 superajn speciojn, apartenantajn al 125 familioj. Ĝi donas nombrajn riĉofontojn: lignon (150 specioj: cam lai, sao, trac, fera ligno lim…), ornamentajn arbojn (orkideoj, que lan huong,ktp…), oleodonajn (18 specioj). Multvaloraj esencoj mirigas per sia aĝo: du arboj je 300 kaj 600 jaroj ekstaras kiel gigantoj, la lasta estas 70 metrojn alta kaj necesas dek personoj sin tenante permane por ĝin ĉirkaŭi. Menciu ankoraŭ miljara arbo kun diametro je 3,20 m, pinon je 300-400 jaroj, van tue je 500 jaroj florante ĉiun duan aŭ trian jaron.
Cat tien nombras 270 speciojn de birdoj, inter ili la gruo kun blanka kolo, la cikonio kun verdaj flugiloj, la paro, la perdriko…Oni signalas ankoraŭ 5 speciojn da kvarpieduloj, 40 da serpentoj, 14 da batrakoj, 21 da fiŝoj je dolĉa akvo. Inter 56 specioj da vertebruloj raraj en Hindoĉinio, la rezervejo posedas dudekon da ili enskribitaj en Ruĝa Libro: tigro, gaŭro… Oni ĵus fotis rinoceron de Java en Cat Loc. Pli profunde de la arbaro, oni povas trovi: cervojn, simiojn, pavojn, mustelojn, ktp.
La fermita aspekto de la arbaro Cat Tien al ĝi permesis gardi la primitivajn faŭnon kaj flaŭron tipajn de malseka tropika arbaro en malaltaj regionoj.
Post unu tago inter montoj kaj valoj, la vojaĝanto povas halti en krepusko ĉe surfosta domo de Stieng. Sidante ĉe fajrejo, li sin enmiksas kun vilaĝantoj alvenintaj partigi rizan alkoholon en ĵaro. La vilaĝa patriarko lin invitas trinki honore al la Ĉielo, kiu jam konsentis sian malavaran protektadon al montaranoj. Partoprenas la arbaraj gardistoj de la parko, kiuj helpas scienculojn foti la specimenojn de rinocero de Java en Bau Chim kaj Bau Dac Lo (17a kaj 18a de Junio 1999). Tiu operacio eniras en kadron de helpo je 6 milionoj da dolaroj el nederlanda registaro (Projekto de antaŭgardado de la nacia parko Cat Tien). La rezervujoj kaj marĉoj en sudo de Cat Tien konvenas al rinoceroj el specio Rhinoceros sondaicus annamiticus (unukorna rinocero de Java), kiuj ekzistas nur en Vjetnamio kaj Indonezio. Restas nur de 7 al 8 specimentoj en Vjetnamio. Por ilin antaŭgardi, necesas transloĝigi la loĝantaron kaj plilarĝigi la loĝlokon de la animaloj.
Kun multe da naturaj atutoj, Cat Tien fariĝos turisma centro privilegia
Send a message
Search for members