Verda Pino Published on November 27, 2008
by Verda Pino

Verda Pino's blog

Browse posts
Tero Horo en Hanojo 2009
Posted on March 29, 2009
Kutimo legadi de la hanojanoj
Posted on March 13, 2009
1 comment (latest 7 months ago)
La Signifo de TET Festo (de vjetnamo)
Posted on January 26, 2009
3 comments (latest 9 months ago)
Nacia parko Cat Tien
Posted on December 9, 2008
XOI [soj] – LA VAPORE KUIRITA GLURIZO
2 comments (latest 11 months ago)
Hoi An, reala kaj virtuala
Posted on November 14, 2008
Dong Ho: popolaj gravuraĵoj ĉiam je aktualeco
Posted on August 17, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Amo al la naskiĝlando de vjetnama elmigranto
Posted on August 7, 2008
Hanojo - urbo de la paco
Posted on August 3rd, 2008
1 comment (latest 15 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 320 times

XOI [soj] – LA VAPORE KUIRITA GLURIZO

Thursday November 27, 2008 at 01:48PM

Vjetnamio estas la dua ekzportanto de rizo en la mondo post Tajlando. Kompreneble, rizo estas la baza manĝaĵo de vjetnamoj. Ekzistas du specoj de rizo: la ordinara rizo (gao te) kiun oni manĝas ĉiutage en tag- kaj vespermanĝoj, kaj la glurizo (gao nep) konsumita kiel matenmanĝo aŭ uzita kiel oferdono en kultceremonioj



Vjetnamoj havas apartan nomon por kuirita rizo: com [kom]. Oni kuiras rizon bojligante ĝin kun akvo en marmito. Tio estas la normala kuirmaniero por ordinara rizo. Oni povas ankaŭ kuiri glurizon sammaniere, sed la rezulto ne estas bona. Pli bonan manĝaĵon oni obtenas per vapore kuirado, kaj ĉiuj glurizoj kuiritaj tiamaniere havas komunan nomon: xoi [soj].


Glurizo estas macerita en akvo dum 4-8 horoj kaj poste oni aldonas al ĝi iomete da salo kaj metas en marmito kun fundo traborita de truoj por vapore kuiri. La kuirado daŭras 2-3 horojn.


La plej simpla xoi estas la xoi trang (blanka xoi) [xoj ĉang], sen ajna aldonaĵo kiun oni manĝas kun kokinaĵo, porkaĵo kuirita en akvo, ĉineska kolbaso, pasteĉo el pistita porkaĵo kuirita en akvo (gio) [ĵo] aŭ fritita (cha) [ĉa], pemikano (ruoc) [ruok] aŭ rostitaj kaj pistitaj sezamo kaj salo (muoi vung).


Sed ofte oni aldonas diversajn ingrediencojn kiel protein-enhavoriĉaj faboj: verda fazeolo, nigra fabo, ruĝa fazeolo; tuberoj, radikoj kiel manioko, ignamo; oleoriĉaj fruktoj kaj grajnoj kiel arakido, sezamo. La listo ne estas elĉerpita.


Estas malfacile diri el tiu diverseco, kiu xoi estas la plej ŝatata. Tio dependas de persona preferenco.
Mi nur povas citi tri tipaj xoi-jn:


  1. La plej belaspekta estas sendube xoi gac [soj gak]. Ties ruĝa koloro devenas de la karno kun grajno de la koĉinĉina momordiko riĉa je beta-karoteno. Pro tio, ke la ruĝa koloro simbolas feliĉon, xoi gac estas la plej populara manĝaĵo dum fianĉiĝ- kaj edziĝfestoj aŭ dum noktofesto antaŭ la novjaro.
  2. La plej malfacile kuirebla estas xoi vo [soi vo], glurizo kuirita kun kaĉo de verdaj fazeoloj. Dum miksado de kuirita glurizo kun fazeolo, oni devas seninterompe bati la miksaĵon sub blovo de ventumilo ĝis kompleta malvarmiĝo. La rezulto estas mirinda: Ĉiu rizgrajno estas disirigita unu de la alia. Ne ĉiu dommastrino scipovas ĝin prepari.
  3. La plej hanojeca estas xoi lua [soi lua]. Ĝi konsistas el vaporkuirita glurizo kaj senŝeligita maizo kun aldono de verda fazeolo. Graso de porko kun fritita bulbo estas metitaj en la lasta momento. Fakte, ĝi estas specialaĵo de Hanojo. En multaj aliaj provincoj ekzistas glurizo kun maizo, sed ili ne kompareblas kun hanoja specialaĵo.


Alvenonte Vjetnamion, provu gustumi tiujn delikatajn specialaĵojn.


Nguyen Xuan Thu (Aŭtuno)

2 Comments / add your comment?

Zefirina says:
Interesa rakonto! Mi plej ofte preparas rizoj tre simple - metas saketon de rizoj en bruligita akvo kaj post 20 minutoj elprenas. Nun mia preparado ŝajnas terura eĉ al mi :-)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Bruligita akvo povas esti admirinda fenomeno! Akvon ni nur boligadas.
Se mi ne eraras, hidrogenon oni povas bruligi, kaj eble eĉ oni tiel akvon... produktas.
Sed mi estas sensciulo pri ĥemio.

Amike

Blazio
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...