Ĉu kulturo , kiu ne sin allasas absorbi per socio en konstanta ŝanĝado , ne povas esti kvalifikita nemateria kulturo ? La demando fariĝas por Hoi An , kiu jam sciis antaŭgardi siajn unikajn arkitekturon kaj vivarton
En krepusko, la malnova komerca haveno de Hoi An iluminiĝas per miriado da buntaj lampionoj , kiuj al ĝi donas nerealan, fantasmagorian atmosferon. Je tiu-ĉi horo, gapvagi tra la kaduka Hoi An estas vera plezuro.
En Hoi An ekzistas aro da loĝlokoj reprezentaj lokan kulturon : la vilaĝo Kim Bong de lignaĵistoj , la vilaĝo Tra Que de legomistoj , la plaĝo Cua Dai, la insulo Cham, la ekologia zono Thuan Tinh aŭ la vilaĝo de la ceramistoj de Thanh Ha, kiu frapas la vizitanton per siaj teknikoj de fabrikado devenitaj el la fundo de jaroj. Ŝajnas ke ekde 600 jaroj, la ĉi-tieaj homoj restis hermetaj al sciencaj kaj teknikaj progresoj. Eliĝas el bakujo ĉiun 5 minutojn unu porko el bakita tero aŭ ĉiun 10 minutojn unu florpoto . Thanh Ha antaŭe provizas brikojn kaj tegolojn por la konstruado de Hoi An
Hoi An situas en koro de la regiono Centro, en provinco Quang Nam. Tiu-ĉi lasta estas apuda norde je la provinco Thua Thien – Hue kaj la urbo Da Nang, okcidente je la Laoso, sude je la provinco Quang Ngai, oriente je la Orientala maro, marmezeje la insulo Cham kun senlima fiŝkaptejo
Antaŭe nomita « haveno Dai Chiem », unu el la plej antikvaj urbaj centroj de la sud-oriento de l'Azio, Hoi An restas kvazaŭ sendifektita. En la XVIa kaj XVIIa jarcentoj, sub la nomo de Faifo, ĝi estis konata de la komercistoj japana, ĉina, portugala, itala... Tiaepoke tio estis prospera komerca haveno, granda komerca centro de la sud-orienta Azio, unu el la ĉefaj komercaj havenoj de l' Ekstrem-Oriento
Send a message
Search for members





