Herzberg la Esperanto-urbo世界语城-黑茨佰格

Herzberg la Esperanto-urbo
位于德国下萨克森州汉诺威附近的黑茨佰格小镇,美丽、宁静是一个十分迷人的地方。vagi2008年七月二十六日来此游学五日,得到geesperantistoj的殷勤接待,享受了大自然美丽风光的沫浴,受益匪浅,写此,愿与朋友们共分享。
Interkultura Centro Herzberg
Interkultura centro Herzberg ekestis en 2004, kiam private domo estis transformata al Esperanto-centro.nuntempe gxi havas diversajn: sidejo de la regiona Esperanto-societo Sudharco,filio por klerigado kaj kulturo de Germana Esperanto-Asocio,sidejo de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, landa sekcio de ILEI, Kursejo kaj ekzamenejo.
En Herzberg dum la tuta jaro okazadas Esperanto-arangxoj: lingvokursoj, studsesioj, fakseminarioj, trejnado de instruantoj, Esperanto-renkontoj.
Interkultura Centro Herzberg plenumas ankaux rolon de organiza kaj informa centro pri Esperanto en la urbo.
Malnova urbodomo
Rigardante la malnovan urbodomon oni rapide rimarkas, ke tiu kostruajxo iam estis fajrobrigada domo. En 1905 la konstruajxo estis rekonstruita kiel urbodomo. Post dua mondmilito okazis denove internaj sxangxoj, aldonigxis novaj ejoj kaj balkono. Nun en la malnova urbodomo trovigxas i. a. la turisma informejo kun granda esperantlingva bonvenigtabulo, la urbo arkivo kaj Esperanto-gazetarkivo por Herzberg la Esperanto-urbo.
Kastelo
Iru nepre al la kastelo. Vi vidis gxin sur monteto ne tro for de la katolika pregxejo. Mallonga promenvojo konduas vin supren al la 900-jara kastelo de welf-familio(Welfenschloss);gxi estis unue mencita kiel Burg Hisberg(Hirsberg), en 1158 la kastelo igxis dank al Henriko la leono posedajo de la familio Welfoj kaj tiel restis gxis 1866. La nuna konstruajxo ekestis en 1510 kaj estas la plej granda faktrabkastelo en malsupra Saksio.
Akvo-8
Nova urba rondvojo “Akvo-8”(nomata tiel pro gxia formo laux riveroj kaj la lago)
Ripozo en vilagxa idilio. Guju pri la belega naturo kaj vilagxeca idilio.