La manoj de mia amo

mantelon por vi nun brodas

kun la pelerino akva

kaj kun bordero levkoja.



Vi kiel fianĉo rajdis

ĉe l' blankaj printempoj foraj.

La hufoj de la ĉevalo,

kvar plorĝemoj arĝentsonaj.



La lun' estas eta puto,

floroj tute ne valoras,

ja valoras viaj brakoj

brakumante min, dum noktas.



traduko de Miguel Fernández

Ĉi kanto aŭskulteblas ĉe: