Ĝanfranko vin prikantis, Humphrey



En dumil tri, vi sidis, uk-podie.

Aŭdiĝis, ke uea-prezidanto

eĉ en duŝej', kompleze, respondadis

al teda ĵurnalisto. Vi cerbumis.

Post duonhor', jen via parolvico.

Deklamis vi poemon, ĵus verkitan,

pri la akrobataĵoj de Renato,

fakulo de l' dumduŝa intervjuo.

En viaj versoj, diktas la heroo,

kies okulojn ŝampuŝpruc' atencas.



Ĉu viaj versoj

respondis al Ĝanfrank', aŭ

karige ridindumis?



Vi fotas la movadon per via inventaĵo –

la makroskopa lenso. Por ĝin efike uzi

alstaras vi oblikve, sed ne tro malproksime,

rigoras la kalkul' de la vidpovigdistanco.



Kaj kion via lens' malkaŝas?

Dum kafejado, iuj plendas,

ke antaŭjuĝe la lingvistoj

forgestas la miraklon verdan.

Vi ŝajnas jesi: Efektive

lingvistoj nin rigardas kultaj.

Malpravas ili, evidente!

Ĉu ne? Ni havas nek fondinton,

nek himnon, nek standardon verdan.

Ni ridas – ĉu vin kompreninte?



Ne nur humure strekas via konstat-oblikvo.

Se nia kontraŭulo krisignas la multecon

de anglalingvuzantoj, do nin, malaŭskultemajn,

admonas vi senblage: Sed tion saman diras

ni ankaŭ, niavice, teme de Interlingua,

aŭ Ido. Nia rezono lin portas aliloken.



Vizaĝe al vivanta grando,

ni emas foliume vagi

tra la ating-album' enorma.

Sed tiel ni malvidas ilojn.

Per nova lens', konsternaj fotoj.

El verva mens', elanis agoj.

Ne la vizaĝo enfokusu

se ni perceptu la vizion.

La tonkinismo ja ne estas

disvastigebla manifeste.

Nin benas mens' kaj lens' unikaj

per produktado centterena.

Riveli ĉion – nin konsumus.

Prefere ni eklecionu,

komplice kun la prikantinto,

pri l' arto zipi kaj malzipi

per hamfrieska inĝenio.



Al nia granda inĝeniero jubileanta – abunde verŝverŝan postversan saluton de ni ĉiuj!