1928-08-12: En la pitoreska valo Basinavölgy. Norda latitudo 47° 41,3431’, orienta longitudo 18° 50,3927’. Alto: 285 m. En la jaro 1928 naturamikoj de la urbo Újpest aĉetis tiun grundon, sur kiu troviĝis sennoma fonto. Kune kun la Újpest-urba grupo de Hungaria Esperantista Societo Laborista – la membraro de tiuj du organizaĵoj grandparte koincidis – ili konstruis ŝtonan ĉirkaŭmasonaĵon kaj apud ĝi tegmenton sur kvar kolonoj. Ili plenumis laboron de 2000 horoj kaj nomis la fonton Esperanto. La inaŭguron partoprenis 300 naturamikoj de la urbo Újpest kaj 200 loĝantoj de la vilaĝo Piliscsév, inter ili la notario mem, kiu permesis realigi la planon. – Meze de septembro la notario tamen sendis leteron al la naturamikoj, en kiu li alvokis ilin malkonstrui la tegmenton kaj malpermesis uzi la „malpatriotan” kaj „kontraŭnacian” nomon, ĉar „ĝi vekis malsimpation de la patriotisma loĝantaro de la vilaĝo”. Post multaj jaroj la fonto tamen rericevis sian nomon. Somere de 1957 naturamikoj el la kvartalo Újpest kaj kelkaj esperantistoj rekonstruis ĝin kaj ĉirkaŭis la fonton kun nova nomtabulo.

1957-08-25: En refoja inaŭguro festparolis Lajos Márton, ĝenerala sekretario de HEK. Tiam ankoraŭ oni povis trinki el la fonto. En la jaro 1966, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto la fonto-ĉirkaŭmasonaĵon oni rekonstruis kaj MOKÉP produktis 20 minutan nigra-balnkan celuloidan filmon pri ĝia inaŭguro 1966-08-07. Ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj la fonto sekiĝis pro la malaltiĝo de la karstakvo-nivelo, pri kio kulpis la troa ekspluatado de la medio dum la brunkarbo-minado. Tamen ĝi restis frekventata, ŝatata ripozloko, kiun oni ekipis per benko kaj rubujo. Ekde 2006 denove okazas ekskursoj de esperantistoj al la fonto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.