En ĉeĥa parlamentejo kantis infanoj Esperante. La samaj kantoj sonis ankaŭ dum la 3-a Sabla renkontiĝo en Písek, organizita far la samaj homoj, geedzoj Pavla kaj Vláďa Dvořák, miaj longjaraj amikoj kaj elstaraj ĉeĥaj e-istoj.
14.4.2008 okazis en ĉeĥa parlamentejo en Prago vernisaĝo de figurarta ekspozicio organizita de renoma ĉeĥa civitana grupiĝo „Letní dům“ (Somera domo), kiu prezentis tie rezultojn de sia laboro kadre de terapiaj travivaĵprogramoj por infanoj el infanhejmoj (orfejoj).
Kadre de ĝi prezentis du renesajncajn kantojn infanoj el infanhejmo „Polárka“ el Písek
(sub gvido de Pavla Dvořáková, estrino de Esperanto-klubo Písek, kiu laboras kun ili kiel volontulino de civitana grupiĝo „Lásku dětem“ (Amon al infanoj) kadre de muzika edukado kaj muzikoterapio). Ambaŭ kantoj – „Cum decore“ de flandra komponisto Tielman Susato kaj sudbohemia kanto „Kdo chce býti veselý“ estis en unuaj strofoj kantataj originlingve (latine, resp. ĉeĥe) kaj en duaj strofoj en esperantlingva traduko. Tio fakto estis aparte menciita en la antaŭprezento por atentigi la aŭskultantojn pri la fakto. La aranĝon partoprenis kelkdeko da homoj kun pluraj konataj personoj de kultura vivo. Por plejparto de ili estis supozeble la unua fojo, kiam ili povis aŭdi vivan Esperanton. La infanoj ĝuis grandan sukceson , kiel vi povas mem vidi. La specimenojn el ambaŭ kantoj vi povas mem spekti kaj aŭskulti en
www.youtube.com - klaku ĉi-sube al:
Flemish Renaissance Song in Esperanto
Czech Renaissance Song in Esperanto
(La registraĵoj estis senditaj ankaŭ al http://farbskatol.net, sed ankorau ne aperis tie).
La infanojn jam povis vidi partoprenantoj de la 3-a Sabla Printempo en Písek, 5.4. 2008 kadre de la kultura matineo omaĝe al centjariĝo de esperanto en Písek.
Ambaŭ kantoj en traduko de P.Dvořáková havis mondpremieron antaŭ du jaroj,
dum 28-a Renkontiĝo de Esperantaj Familioj en Pilský Mlýn (Ĉeĥio) en 2006 dum koncerto de renesanca muziko en kastelo Kratochvíle, kiun preparis mem la REF-partoprenantoj kadre de sia ekskurso.
P.S.: Tekstoj de la kantoj:
Kantu ĝoje, kun gajeco, kun sincero kaj viveco,
kun gracio kaj ardeco melodion belan ĉi.
/:Kanto estas ĉarma flor‘, al muziko estu glor‘:/.
________________________________________________________________________
Kiu volas gaji nun, ekdancu sen anhelo,
se eksonas la muzik‘, tuj ĉesu la kverelo.
/:Pro l‘ gajec‘ mallonga temp‘ ĝoju ni, venas jam la printemp‘
amuzo – nia celo:/.

Send a message
Search for members

César Dorneles says:
Vladimír Türkpro says:
Tonyo says:
Li ne scias kion li perdas.