Estimataj, mi invitas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri belaj urboj, naturo aŭ kreado de artikoloj en Vikipedio (vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉefpaĝo ), al jam la tria renkontiĝo en la malnovtempa sudbohemia urbo Písek. Organizas ĝin miaj longjaraj amikoj kaj vere spertaj esperantistoj, geedzoj Pavla kaj Vladimír Dvořák. Plej bone eksplikos ĉion la invitilo, alŝutebla en miaj Dokumentoj (SP08 invitilo.eksterlanden.pdf), en mia albumo "Sabla printempo 2008" aŭ sur alia mia retpaĝo, ĉar mi ne kapablis meti ĝin rekte kaj samaspekte ĉi tien. Jen la ligilo: http://tuurq.sweb.cz . Samloke vi povas akiri aliĝilon.