Saluton, karaj, se vi legas tiun ĉi artikolon, eble interesus vin io konciza pri mi: Mi naskiĝis en la j. 1958, kaj anstataŭ studi (laŭ miaj rezultoj en la bazlernejo) mi lernis min instalisto kaj post dujara militservo (deviga por ĉiuj viroj en nia lando), edziĝinte, eklaboris kiel seruristo en fabriko rafinanta grafiton. Tie mi laboras ĝis nun. Esperanton mi eklernis en 1980, plenumis ekzamenon pri kapablo instrui kaj dum kelkaj jaroj mi ankaŭ instruis infanojn en mia libera tempo. Tamen mi preferas traduki, krom alian mi esperantigis retpaĝaron de nia urbeto (vidu www.netolice.cz) kaj  aperis kantlibro kun trideko da miaj kantotradukoj inkluzive muziknotojn kaj desegnaĵojn. Do, sufiĉe mi fanfaronis, pardonu.