„Pri Pajer scias vere preskŭ neniu. Pri tiu ĉi heroo de la franca rezistmovado sciis eĉ ne lia nepo. La unuajn informojn pri sia avo li akiris nur antaŭ dek kvin jaroj,“ menciis la gazeto.

Pri la slovakaj soldatoj sur la okcidenta fronto la estinta reĝimo ne parolis. La aventuro de mia avo tabuis eĉ en mia familio.

Li helpadis infanojn en suda Francio

Lia avo elmigris el la klerofaŝisma Slovaka ŝtato en Francion. En la duono de marto 1940 li aperis en la urbeto Agde, kie formiĝis ĉeĥoslovakaj eksterlandaj trupoj. Tie li trapasis militistan ekzercon. Post kiam la germana armeo atakis Francion Pajer vorveturis al Marseille.

„Li eklaboris en privata bonfara organizo „Centre d´ Aide Tchécoslovaque,“ diras historiisto Dušan Halaj (Duŝan Halaj). En suda Francio vivis multaj judaj infanoj, kies gepatrojn germanoj fortiris en koncentrejojn.

„Pajer kun ĉeĥo Josef Fišera (Josef Fiŝera) kreis ĉe Ofico de sociala helpo grupon, kiu helpis la forlasitajn infanojn, virinojn kaj vunditojn,“ menciis la historiisto. En la jaro 1941 ili luis ekslernejon ĉe la urbo Vence proksime ĉe Nice. La entrepreno, nomata Kristana hejmo por infanoj, iompost iom disvastiĝis ja areo kun 23 domoj. Laŭ la aserto de publicistino Tela Zasloff Pajer kaj Fiŝera kreis ĉi tie komunumon, funkciantan kiel kibuco. Laŭ la konservintaj dokumentoj la eksterordinran hejmon trairis 525 infanoj kaj 126 plenkreskuloj. La komunumo prilaboradis dekojn da hektaroj de grundo, bredis bestojn kaj estis preskaŭ memstara. Finanacan helpon liveradis usona protestantisma eklezio.

Instruis ilin „onklo Karol“

Oktobre 1941 Pajer kaj Fiŝera sukcesis savi grandan grupon de judaj infanoj el la koncentrejo Rivasaltes. Zasloff kontaktis kelkajn tiamajn ĉeestantojn, kiuj vivas hodiaŭ en la tuta mondo. Ili rememoras pri „onklo Karol“, kiu ilin instruis. Dum libera tempo li instruis ilin ankaŭ naĝi, orientiĝi en nekonata tereno, sed ankaŭ slovakajn kantojn kaj dancojn. Fišera post la milito iĝis profesoro de historio ĉe la universitato La Sorbonne.

La hejmon Vence oni sukcesis evakui ĵus antaŭ la okupado de la suda Francio. Centoj da infanoj kaj la laboruloj translokiĝis 916 km ĝis montoza kaj malfacile alirebla meza Francio. La vivo de la ekstreordinara komunumo daŭris en sep bienoj en la regionoj Coréze kaj Cantal. Pajer eklaboris en tiea partizana movado „maquis“ kaj aniĝis al franca partizana grupiĝo, nomata per mallongigo FTPF.

Post la milito li estis forgesita

„Tage li instruis infanojn, nokte li batalis kune kun partizanoj,“ diras historiisto Halaj. La 10-an de junio 1944 tri mil partizanoj batalis kontraŭ dekunumila superforto de germanoj en la montaro Margeride ĉe Mont-Mouchet, 1500 m. super la marnivelo. „La partizanan retiriĝon ŝirmis ĝuste la trupo de Pajer. Li en la batalo pereis,“ aldonis la historiisto. Post la milito franca prezidento honorigis lin per militkruca ordeno kun arĝenta rubando postmorte.

Gravajn ordenojn donis al li ankaŭ prezodento de Ĉeĥoslovakia respubliko. Post la jaro 1948 (reĝimoŝanĝo) Pajer iĝis tute forgesita.

Ivan Vilček, Bratislava, Právo