Vladimír Türk* Published on October 10, 2009
by Vladimír Türk*pro

Vladimír Türk*'s blog

Browse posts
Mortis mia amiko - Umřel mi kamarád
8 comments (latest 2 weeks ago)
Forgesita datreveno - Zapomenuté výročí
Posted on October 8, 2009
2 comments (latest 7 weeks ago)
Kastelo Kratochvíle - ĉiĉerona teksto
Posted on October 1st, 2009
Li vivis kun ni
Posted on September 19, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Renkontiĝo en Netolice
Posted on September 18, 2009
1 comment (latest 2 months ago)
Kratochvíle - ĉiĉerona teksto
Posted on August 31, 2009
Kastelo Kratochvíle - ĉiĉerona teksto
Posted on August 10, 2009
1 comment (latest 3 months ago)
Bonvenon en Netolice
Posted on August 2nd, 2009
Nohavica triafoje
Posted on August 2nd, 2009

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 313 times

Mortis mia amiko - Umřel mi kamarád

Saturday October 10, 2009 at 10:05AM

Hundo estas vere la plej bona homa amiko.

Pes je opravdu nejlepší přítel člověka.

Kikýn 17.1.1994 - 10.10.2009
Kikýn 17.1.1994 - 10.10.2009

Hodiaŭ matene mi igis morta mian plej bonan amikon. Li ĝisvivis preskaŭ dek ses jarojn, el kiuj eble dek tri li dormis en mia lito. Dum la lastaj tri jaroj li ne plu kapablis mem saltatingi ĝin, do li dormis tuj apude. La lastan semajnon li ne kapablis eĉ mem ekstari, do mi fine decidis dormigi lin.

Kune ni iris centojn da kilometroj perpiede dum niaj longaj promenoj, li akompanis min dum semajnofinaj vagadoj, dormis en mia dormosako sub stelplena ĉielo, kuradis apud mia biciklo aŭ laŭte bojis en sia korbeto sur la biciklostirilo.

Longajn horojn li kuŝadis ĉe miaj piedoj, dum mi sidis ĉe mia komputilo aŭ legis. Li ŝatis esti centro de atento, fotadon kaj bonan manĝon.

Kaj nun li estas morta kaj mi enfosis lian korpon ĉe nia domo. Kaj malĝojas.





Dnes ráno jsem nechal umřít svého nejlepšího přítele. Dožil se skoro šestnácti let, z toho asi třináct spal v mé posteli. Během posledních tří let už tam nedokázal sám vyskočit, proto spal hned vedle. Poslední týden už se nedokázal ani sám postavit, takže jsem se nakonec odhodlal dát ho uspat.

Prošli jsme spolu při našich dlouhých procházkách stovky kilometrů, provázel mě na víkendových vandrech, spal v mém spacáku pod hvězdnatým nebem, běhával vedle mého kola nebo hlasitě štěkal ve svém košíku na řidítkách.

Dlouhé hodiny lehával u mých nohou, když jsem seděl u počítače nebo četl. Rád byl středem pozornosti, miloval focení a dobré jídlo.

A teď je mrtvý a já jsem zakopal jeho tělo u našeho domu. A jsem smutný.

8 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
vivo estas tragedio.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Lioti - soldato de l'Universo says:
:(
Kondolencoj sinceraj.

Mi scias kion signifas perdi kvarpiedulon.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Pavel Nechvile says:
Vi priskribis viv-okazaĵon, kiun mi tute same travivis antaŭ tri jaroj post dek kvar jaroj de kunvivo kun nia Majka. Mi scias kiel doloras morto de vera AMIKO.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Anna Karlik says:
Li por ĉiama tempo restos en via koro.
Kondolencas: Anna
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
V I Z I László* says:
16 jara mi estis, kiam mortis mia hundo, kaj mi kaŝis min, por ke oni ne rimarku miajn larmojn.

Eĉ nun mi ŝategas la bestojn, tamen ofte mi sentas, ke ankaŭ la homoj bezonus pli da protekto. Ankaŭ ili mortos foje, kaj kiom bone estus, se ili ĉiuj havus hejmon....

Elkora kondolenco por ĉiu hundo, kaj ĉiu homo...
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Dankon por ĉiuj konsoloj, karaj. Por diri la veron, mi sentis grandan premon en la gorĝo kaj eĉ kelkaj larmoj aperis dum la lasta momento. Tamen, droniginte la doloron en biero tuj sabate, nun mi kapablas bone vivi plu. Certe mi ĉiam memoros mian amikon.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Wel says:
Tristajn vortojn ni legas, kara Vladimir, aliflanke tre ĝojajn momentojn vi sciigas al ni ke vi kune kunhavigis! Oni ĉiam lernas kun tiaj silentaj anĝeloj, kiuj eĉ post ties morto ankoraŭ lernigas nin!

Konsolcele, Wel.
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Saintroyre Suzanne says:
Una semana ke mia hundo mortis, kaj mi estas malgaja
Tekila
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Saintroyre Suzanne edited this comment 2 weeks ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...