Vladimír Türk* Published on October 1st, 2009
by Vladimír Türk*pro

Vladimír Türk*'s blog

Browse posts
Mortis mia amiko - Umřel mi kamarád
Posted on October 10, 2009
8 comments (latest 2 weeks ago)
Forgesita datreveno - Zapomenuté výročí
Posted on October 8, 2009
2 comments (latest 7 weeks ago)
Kastelo Kratochvíle - ĉiĉerona teksto
Li vivis kun ni
Posted on September 19, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Renkontiĝo en Netolice
Posted on September 18, 2009
1 comment (latest 2 months ago)
Kratochvíle - ĉiĉerona teksto
Posted on August 31, 2009
Kastelo Kratochvíle - ĉiĉerona teksto
Posted on August 10, 2009
1 comment (latest 3 months ago)
Bonvenon en Netolice
Posted on August 2nd, 2009
Nohavica triafoje
Posted on August 2nd, 2009

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. Read 118 times

Kastelo Kratochvíle - ĉiĉerona teksto

Thursday October 1st, 2009 at 09:56AM

Nur por ekspliki, kial mi aperigas kritikindajn tradukojn kiel alŝutendan Word-dosieron.



Historio de la kastelo Kratochvíle

En la jaro 1569 rožmberka administranto Jakub Krčín z Jelčan (el Jelčany) ricevis de Vilém z Rožmberka (el (Rožmberk) por siaj fidelaj servoj bienon Leptáč ĉe Netolice. La unua skriba mencio pri Leptáč devenas el la jaro 1401, kiam posedis ĝin Mikuláš Kugl, civitano de Netolice. La feŭdobieno Netolice apartenis tiam al la monaĥejo Zlatá Koruna.

Jakub Krčín rekonstruigis la bienon kaj ordonis ornami ĝin per ĉasistaj pentraĵoj. Ĝi tiom ekplaĉis al Vilém z Rožmberka , ke li volonte akceptis proponon de Krčín ŝanĝi Leptáč por[1] [.2] feŭdobieno Sedlčany.

Leptáč servis por Vilém kiel provizora loĝejo dum la ĉasistaj restadoj en la ĉasparko. Akirinte ĝin, li tamen preskaŭ tuj ordonis serĉi lokon por konstrui novan domon.

La projekton de la konstruota kasteleto Kratochvíle gvidis Baldassare Maggi el itala vilaĝo Arogno.

La 10-an de junio 1581 Vilém z Rožmberka petis la imperiestron Rudolfon la 2-an, ke li konfirmu por la konstruo novan nomon:

...“tiun ĉasparkon kaj ankaŭ domon kiel feŭdon konstrui permesis kaj novan nomon Kratochvíle moŝte donis.“

En majo 1583 Jan Netolický z Turova, administranto de la bienfeŭdo Netolice, ordonis ekkrei fundon por la vilao. Ĉar la kotplena grundo ne kapablis liveri firman lokon, estis uzitaj kverkaj kaj alnaj trunkoj, pelitaj en la malsekan terenon.

Pri pluaj konstruetapoj bedaŭrinde ne konserviĝis detaloj. Tamen, danke al la kronikisto Březan, ni scias, ke Baltazare Maggi gvidis alterne konstruon de Kratochvíle kaj rekonstruon de sideja kastelo de Petr Vok en Bechyně.

La konstruado de Kratochvíle ŝajne progresis sukcese. En la jaro 1585 en angulo de la barmuro estis fondita preĝejeto de Maria La Virgulino. La 22-an de julio 1589 papa nuncio kaj bara ĉefepiskopo (Bari - itala urbo)[3] [.4] Antonius Puteus konsekris la ĵus finkonstruitan preĝejeton dum ĉeesto de Vilém z Rožmberka kaj ties korteganoj.



Preĝejo de Naskiĝo de Maria La Virgulino.

Eksteriero de la preĝejo estas tute glita[5] [.6] , la interiero estas dividata per ĉemuraj pilieroj, finiĝantaj per altaj, formriĉaj surkolonaĵoj. Liturgian signifon de la ĥoruso substrekas per alternado de masivaj trikvaronaj kolonoj kaj kontraŭdirekte kavigitaj niĉoj volbitaj per konkoj.[7] [.8] La valba[9] [.10] plafono de la preĝejo estas riĉe ornamita. En ornamitaj stukaj kadroj videblas pompa pasiona ciklo. Ĝia versimila aŭtoro estas Georg Widman.

Super la altaro en stukaj kadroj ĉirkaŭ la tondo (tondo - rondforma bildo aŭ reliefo, uzata ofte dum renesanco) kun brustbildo de Dio Patro estas duonfiguroj de anĝeletoj kun instrumentoj de Krista mortturmento. La stukisto estis versimile Antonio Melana (aŭ iu el inter liaj kunlaborantoj).

Originan ekipon de la preĝeja interiero oni ne konas. Versimile en la niĉoj de la altarejo estis instalitaj terakotaj skulptaĵoj.

Oni ankaŭ ne scias, kiam la origina konsekro de la preĝejo al Maria La Virgulino estis plilarĝigita al la sanktuloj Petro kaj Paŭlo.

Konserviĝis tamen konta[11] [.12] dokumento el la jaro 1709, kiam en la altarejo estis ŝanĝitaj malnovaj skulptaĵoj je nova duopo de la sanktuloj Petro kaj Paŭlo, videblaj en Kratochvíle ĝis nun.





La kapelbenkoj devenas parte el la preĝejo de sankta Bartolomeo en Pelhřimov kaj parte el hospica preĝejo de La plej sankta Triopo en České Budějovice.

Rokoka organo[13] [.14] el la 3-a kvarono de la 18-a jarcento, lokita en la oratorio, devenas el la fabrikejo de Martin Paleček. Origine ĝi staris en la hospica kapelo de La plej sankta triopo en České Budějovice.

Kelkjaraj restaŭristaj laboroj en ĉi tiu preĝejo alportis vicon de[15] [.16] surprizoj. Dum la esploro de la preĝejfrunto oni eksciis, ke la apoga piliero, troviĝanta jam sur la veduto de la pentristo Verle, ne estas origina, sed poste aldonita. Estis decidite ĝin forigi, kiel ne originan konstruan parton. Poste la preĝeja turo tamen komencis kliniĝi, ĝis kiam ĝi fortiriĝis de la frunto je 20-25 cm. En la fendo aperis parto de figura pentraĵo, iam ornamanta areon super la enira portalo. Tiel oni surprize eksciis, ke Baldassare Maggi proponis la preĝejon [17] [.18] hala spaco sen turo, nur kun kvar renesancstilaj lukoj en la duongropa[19] [.20] tegmento.

La preĝejo, same kiel la ceteraj konstruaĵoj en Kratochvíle, estis fondita en marĉplena tereno. Tial la fundamentoj de la konstruaĵoj estis firmigitaj per alnaj kaj kverkaj palisoj, kiuj restas firmaj en la akvo. Pro variado de la nivelo de subaj akvoj, kaŭzataj de fondado de pluraj fiŝlagoj ĉirkaŭe, komenciĝis statikaj lezoj jam pasintece. La plej grava difekto okazis ĉirkaŭ la jaro 1762, kiam aperis aperis[21] fendoj, minacantaj la valbojn[22] [.23] detrui. Tiam la malnova vilaa trabaro estis renovigita. Samtempe necesis savi ankaŭ la preĝejajn valbojn. En la preĝejo kaj en la vilao oni anstataŭis forfalintajn partojn de ŝtuka ornamo per tiu nova, hodiaŭ facile distingebla (kapoj de la anĝeletoj, rozoj).

Ekzisto de sentura preĝejo en niaj kondiĉoj estas tre rara. La koncepto de arealo planata spegulece je meza akso - enira turo, sen plua ĝena elemento de tiu nuna preĝeja turo - tute respondecas pri la manierisma sento de italo Maggi.



Ĝardeno.

Kaj nun ni trairu en la kastelan ĝardenon. En la jaro 1586 Březan markis, ke italoj konstruis en Kratochvíle „strangajn akvajn maŝinojn kaj bildojn, tra kiuj akvo fluis. Grandan elspezon ĝi kaŭzis kun nenia rezulto, tiel nur la eksterlandanoj monon trompe akiris“.

La kastelo Kratochvíle devenas el la tipo de vilaĝaj vilaoj en norda Italio, ĉefe en regiono Venecio (Benátky). La arĥitekto proponis grandan oblongan arealon[24] [.25] , kun izolitaj dometoj en la barmuro. La vilaon li lokis manierisme en la antaŭan parton de la ĝardeno, perpendikle kontraŭ la ĉefa, laŭlonga akso, emfazata per la turo super la areala enirejo, kaj samdirekte kun la unuetaĝa enira parto.

La longaj flankaj ĝardenpartoj ĉe la orienta kaj la okcidenta ĝardenmuroj estis destinitaj por grandaj kortegaj solenaĵoj aŭ turniroj.

La akvofosaĵo spegulis la vilaan silueton kaj ebligadis aranĝi akvosolenaĵojn aŭ boatveturojn.

Vilém kaj Petr Vok dum la jaroj 1589 kaj 1590 kunvenis kelkfoje en Kratochvíle kaj ŝajne influis unu la alian rilate elekti pentroŝablonojn.

En la interna ĝardeno limigita de la akvofosaĵo staris la malnova konstruaĵo Leptáč, servanta por loĝigi la multnombran rožmberkan kortegon. Nur en la jaro 1656 Leptáč estis plejparte detruita kaj restaĵo estis aranĝita kiel ĉasservista loĝejo.

En la ĝardeno dum la 17-a jarcento oni kulturis diversspecajn fruktojn inkluzive oranĝ- kaj figarboj.



Vilao.

En la jaro 1589 la vilao estis jam preta[26] kaj estis preparita propono de ties ornamo.





La suba salono:

La ornamo de la vilao estis subigita al la spirita monda kredo. Pentraĵoj en la teretaĝo montris ĉasistajn scenojn. Aŭtoro estas pentristo Georg Widman el Braunschweig, atestinta siajn kapablojn ornamante ankaŭ la kastelon Telč.

Tiu kun siaj tri helpantoj laboris dum la jaroj 1589 kaj 1590 pri ornamo de ambaŭ etaĝoj de la vilao kaj orplakadis jam pretajn stukpartojn.

La supra etaĝo - itale „piano nobile“ - havis devon etike superigi la spiriton kaj almemorigi[27] [.28] la neforgeseblajn figurojn de la roma historio.

Dum la jaro 1591 Vilém z Rožmberka ĉiam pli ofte suferis malsanatakojn, kiuj lin tenis enlite dum multaj tagoj. La laboro en Kratochvíle tamen progresadis. En la kastelo ekfunkciis akvodukto el la bieno Rožmberský (hodiaŭa Petrův Dvůr), kontaj dokumentoj pruvas plu prograsantajn[29] pentrolaborojn sur la ĝardenmuroj.

Maje 1592 Vilém vojaĝis al la landa juĝo en Prago, kie lin dume anstataŭis Petr Vok. Tie li denove ekmalsanis kaj la 31-an de aŭgusto en Prago mortis. Baldaŭ poste Kratochvíle akiris novan posedanton - akiris ĝin la lasta rožmberka reganto Petr Vok.

Kratochvíle, kiam Vilém mortis, estis jam finkonstruita.

Dum maje 1598 komencis pesta epidemio en Český Krumlov, Petr Vok kun la tuta kortego translokiĝis al Kratochvíle, kie li vivis ĝis la sekvanta majo. Tiam proksimiĝis tamen vendo de la feŭdobieno Český Krumlov, al kiu apartenis ankaŭ Kratochvíle, pro grandegaj ŝuldoj. En la jaro 1602 Petr Vok forlasis Český Krumlov kaj ankaŭ la kastelon Kratochvíle, kies famo nehalteble[30] [.31] malkreskis. Nova posedanto, imperiestro Rodolfo la 2-a, la kastelon neniam vizitis kaj konis ĝin nur el kelkaj vedutoj, pentritaj por li de pentristo Bartoloměj Beránek.

Dum la milita eniro de la armeo de la episkopo en Passau Leopoldo en la jaro 1611 estis Kratochvíle prirabita kaj grave damaĝita.[32] [.33]

En la jaro 1622 la feŭdobienon Český Krumlov kun Kratochvíle ricevis stiria nobelo Jan Oldřich z Eggenbergu (el Eggenberg) kompense kontraŭ financa subteno de imperiestro Ferdinand la 2-a.

En la jaro 1719 la feŭdobieno Český Krumlov transiris al novaj posedantoj - la gento Schwarzenberg. Princo Josef Adam dum la jaroj 1762 - 1764 ordonis forigi la originan renesancan tegmenton kaj anstataŭigi ĝin per tiu duobla, mansarda, konserviĝinta ĝis nun. Tiam malaperis ankaŭ luneta kornico kaj ankaŭ la ĉarmaj „italaj“ kamentuboj. Dum la rekonstruo estis forigitaj ankaŭ la subtegmentaj ĉambretoj, destinitaj iam loĝigi kortegajn damojn. Kratochvíle ĉesis esti vizitata, ĉasado translokiĝis al la ĉaskasteleto Ohrada kaj Libějovice. En la vilao estis instalitaj loĝejoj por oficistoj. Tiam estis ankaŭ blanke kaŝitaj pentraĵoj kaj forigitaj kelkaj partoj de la stukornamo.

Post la unua mondmilito Schwarzenberg-oj komencis restaŭri pentraĵojn, tamen ĉiun agadon ĉesigis grundoreformo.

En la jaro 1981, kunlabore kun tiama Krátký film (Mallonga filmo) Prago kaj Krajské středisko státní památkové péče a ochrany přírody (Regiona centro por ŝtata zorgo pri memorindaĵoj kaj naturo) en České Budějovice, estis lanĉita ampleksa ekspozicio pri animita (movigita) filmo. Por tia uzo estis adaptitaj ĉiuj spacoj de la renesanca vilao kaj kelkaj pluaj antaŭ ĝi - kinejo, sociala ekipo ktp.

Ekde la okdekaj jaroj daŭris en Kratochvíle restaŭrado de la gardenmuroj, preĝejo kaj la enmuraj dometoj. Samtempe oni esploradis arĥivojn por ekkoni originan destinon kaj ekipon de unuopaj salonoj dum la epoko de la lastaj Rožmberkoj.

Kamero ĉe la serpenta ŝtuparo:

El tiu valbita[34] [.35] ĉambro oni eniris la apudan, destinitan por la nevo de Petro Vok, Jan (Johano) Zrinský ze Serinu. Ankaŭ gvidis de tie serpenta servista ŝtuparo en la privatajn ĉambrojn de la reganto.

La ekipo de la kamero estas plejparte movebla. La grandan porvojaĝan stanan kruĉon, starantan sur la servicoŝranko, portadis dum la ĉasiroj du servistoj sur fera stango. La stanaj boteloj kun flankaj ŝraubfermoj estis tre ŝatataj kaj por vojaĝoj kaj ĉetable. Ili devenas ĉefe el la 17-a jarcento. Meblaron kun uzebla spaco prezentas la renesanca ŝranko kaj servica manĝilarujo. Supre videblas du olee pentritaj bildoj el la 17-a jarcento, serenejoj kun ĉasita best- kaj birdaro. Sur la fenestrobreto staras kopio de renesanca portebla lanterno el stanplakita lado laŭ la originala, videbla en la kastelo Telč.

La murojn ornamas ĉaslancoj pri apro- kaj cervobestaro, tenata en la ĉasparko.

Tra la originala ŝpinilforma ŝtuparo ni atingas la unuan ĉambron el tiuj uzataj post la morto de Vilém de la nova rožmberka reganto Petr Vok. Ĉar ĝi estas tre malgranda, ni trairos ĝin malrapide ĝis la sekvanta

Kamero

En malnovaj fontoj la ĉambro nomiĝas ankaŭ kameroVerda ĉambro. Apud la enirejo estas vere malofte konserviĝinta niko[36] [.37] kun la truo enplanke, kondukanta en la vilaofundon - la necesejo.

La ĉambroekipo almemorigas la atentindajn hobiojn de la lasta rožmberka reganto, ĉefe amon pri libroj kaj kolektemon pri artaĵoj kaj artmetiaĵoj.

Post la translokiĝo en Třeboň la rožmberka libraro kreskis dum la administrado de la kronikisto Březan pro oftaj aĉetoj tiagrade, ke dum la jaroj 1602 - 1608 ĝi ampleksis 11 000 librojn, dividitajn laŭteme je teologio, juro, kuracado kaj naturaj sciencoj, historio kaj filozofio.

Sur la ŝrankokesto staras kopio de ĉielspaca globuso laŭ la fama globusfaranto Willem Janzoon Blaeu, kreita post la jaro 1600.

Apude kuŝas mezurilo por mezuri distancojn surglobuse kaj sur la supra plato modelo de astrolabo de Tycho de Brahe.

La sunhorloĝo estas kopio de tiu ekvatoriala, fabrikita de la genia matematikisto kaj gravuristo de la imperiestro Rodolfo, Erasmus Habermel.

Ŝrankokestoj servis dum renesanco kaj por sidi, kaj por enmeti movitaĵojn kaj ankaŭ kiel kofroj por la vojaĝanta kortego.

Sur la muro videblas murtapiŝo, montranta ĉasantan diinon Diana, datita en la 17-an jarcenton.

Ĉambro de Lia Moŝto

Plua ĉambro, nomata ĉambro de Lia Moŝto, estas la dormoĉambro de la reganto. Inter la fenestroj troviĝas juvelujo el komenco de la 17-a jarcento, ebure marketrita kaj ornamita per glasaj torditaj kolonetoj. Maldekstre vi vidas luksan ebonan nederlandtipan ŝrankon el la 17-a jarcento, marketrita per eburo kaj eksterordinare grandaj testudŝelaj eroj. La ŝranka interno montras originan spegulan plakon kaj blue-blanke emajlitaj[38] [.39] kolonetojn.

En la dekstra angulo estas lito kun baldaĥeno kaj kopio de renesanca kovrilo (kun emblemo de Petr Vok). Super la genubenko marketrita per eburo kaj perlamoto pendas testudŝelaĵa kruco kun bele farita Krista korpo el eburo. Ambaŭflanke de la kruco pendas du reliefoj montrantaj Krucumon. Temas pri itala verko el la 16-a jarcento.

Sur la kontraŭa muro estas murtapiŝo kun la bildo „Kristo protektas kontraŭ la vivotentoj“.

Tipe protestantisma simboliko de la murtapiŝo montras la „vivotentojn“ - do sopiron pri mondrega potenco, simbolitan per reĝa krono, ĝistempan riĉecon, simbolitan per sako da moneroj kaj seksavidon, montratan per nuda virino. Ĉio tio ligas la mortidevan homon. Liajn katenojn detruas la flamglavo en la Krista mano - la kredo.

En ĉi tiu ĉambro ni unuafoje renkontiĝas kun la impona verko de itala stukisto Antonio Melana, laboranta en Kratochvíle kun kvar helpantoj dum la jaroj 1588 - 1592.

En la unuopajn kampojn estas metitaj medalionoj kun simboloj de la kvar jarsezonoj kaj figuroj de Amoroj. Sur la lunetforma bildo sudmure estas montrata Lukretia kiel idealo de virina virto.

Plua vidaĵo sur la suda muro okcidente de la pordo montras figuron, kies maldekstra mano tenas pezaĵon, la dekstra kun flugiloj direktas supren. Tiel oni montras Malriĉon.

La reliefo super la pordo en la okcidenta muro ilustras okazon el la tempo de batalo pri Nova Kartago en Hispanio, kiam romia armeestro Scipio estas ravita de la belo de kaptita knabino. Li venigas ankaŭ ŝiajn gepatrojn kaj ŝian fianĉon Allucio, liberigas ŝin kaj donacas proponatan elaĉetan monon kiel ŝian doton. Per tiu ĉi nobla ago li samtempe akiras gravajn partnerojn.

Junie 1598 aperis en Český Krumlov pesto kaj Petr Vok kun sia edzino Kateřina z Ludanic kaj parto de sia kortego rapide venis al Kratochvíle por eviti la malsanon. Kratochvíle iĝis tiel por preskaŭ tuta jaro lia rezidejo.

La nova reganto devis ofte vojaĝi Pragon al la imperiestra kortego kaj plenumi devojn de reprezentanto de la elstara ĉeĥa nobelgento. Tre ĝenis lin ankaŭ regi la ŝuldoplenan feŭdon.

Dum la restado ĉe la kortego en Kratochvíle suferis lia edzino Kateřina z Ludanic jam gravan mensmalsanon, aperantan proks. dek jarojn post la edziniĝo al Petr Vok, La malsano venkis en la jaro 1601 en Třeboň.

Mortis tiam ankaŭ la lasta espero daŭrigi la genton, ĉar nek la kvar edzofaskoj de Vilém nek tiu de Petr Vok rikoltis infanon.

Petr Vok mortis en Třeboň en la jaro 1611 kaj unu jaron poste mortas ankaŭ la lasta ido de la fama rožmberka rozo - Jan (Johano) ze Serinu, filo de Eva, fratino de Vilém kaj Petr Vok.

Laŭ la modelo de la italaj nobeldomoj estis en Kratochvíle envicigita la Antaŭĉambro antaŭ ol eniri la privatajn ĉambrojn.

La eniraj antaŭĉambroj devis reprezenti sian posedanton per siaj ekipo kaj gastemo. La komforton de la gastoj prizorgis paĝioj, kies devo estis ankaŭ konversacii kun gastoj, kiuj devis[40] atendi[.41] la akcepton. Ili ankaŭ akompanis la vizitanton al la pordo de la akceptoĉambro kaj poste eksteren. Plej gravajn gastojn anoncadis kamerservisto.

La ĉambron dominas peza tranĉornamita tablo en la novrenesanca stilo, ĉirkaŭita per same tranĉitaj seĝoj, nomataj itale sgabello. La brakseĝoj flanke de la kameno nomiĝas savonarola. Plua tre ofta tipo de renesanca meblo, uzata kaj por sidi, kaj por enmeti movitaĵojn, nomiĝis cassapanca.

Pretendeme tranĉornamitaj seĝkestoj cassapanca lokitaj en festenĉmabroj estis destinitaj por honoraj gastoj.

Sur la muroj videblas du murtapiŝoj. La pli malnova prezentas Aproĉason[42] kun nobela duopo antaŭe. Ĝi estis teksita versimile en norda Nederlando lime de la 16-a kaj la 17-a jarcentoj.

Tiu dua murtapiŝo super la kamenbreto devenas el la 17-a jarcento. Ties temo estas Alegorio[43] pri virgulinoj el Evangelio de Mateo. Ĝi montras kvin „saĝajn“ virgulinojn, kiuj vojaĝante edziniĝi[44] [.45] prenis kun lampoj ankaŭ oleon.

La valbon[46] [.47] de Antaŭĉmabro[48] ornamis Antonio Melana per bildoj el la romia historio, laŭ la proponoj de gravuristo Jost Amman. Temas pri ilustraĵoj pri Historio de Romo far Titus Livius, eldonita en Frankfurt en la jaro 1572.

Sur la suda muro montriĝas en la rondforma kadro nobela romia junulo Gaius Mucius Scaevola, kiu decidiĝis mortigi reĝon de Etruskoj Porsena, priminacanta Romon.

La lunetoj sur la orienta kaj tiu okcidenta muroj montras okazon de la lasta romia reĝo Tarquinius Superbus. Sur la dekstra flanko li akceptas senditon el Gabium.

La okazo daŭras plu en la luneto sur la okcidenta muro - Tarquinius Superbus pro la singardemo komencis antaŭ la sendito kvazaŭ senkonscie detrui proksimajn papavkapetojn. La sendito priskribis al Sextus lian konduton kaj tiu ekkomprenis, ke la patro donas al li signalon por forigi la ribelestrojn en Gabium.

En la ovalaj kadroj estas personifikitaj ĉefaj virtoj:

Temperantia (Modesteco) kun kruĉo kaj pokalo

Iustitia (Justeco) kun glavo kaj pesilo

Prudentia (Prudento) kun spegulo kaj serpento

Fortitudo (Forto, Braveco) kun kolono

Sur la akso de la valbo[49] ni trovas personifikaĵojn de la virtoj teologiaj:

En la norda parto Spes (Espero) kun la ankro enmane

Meze estas Charitas (Amo) montrata ĉi tie kiel patrino kun la infanoj kaj laŭra kroneto. Eble esprimiĝas ĉi tie la sopiro de Vilém havi heredanton.

Sur la suda parto videblas Fides (Kredo) kun kruco.

La surfacon de la norda muro ornamas granda rožmberka blazono kun la ordeno Ora felo.



Pli koncize:

oriente videblas blazono de la lasta edzino de Vilém, Polyxena z Pernštejna kun visenta kapo (kun tranĉŝnuro en la muzelo).



Granda supra salono:

La ĉambro servis kiel tiu enira kaj laŭokaze manĝoĉambro. Laŭ la listo el la jaro 1601 estis ĉi tie 3 grandaj tabloj, seĝoj kaj granda lustro el Norimberk.

La grandan italan kamenon ornamas aliancaj blazonoj de Vilém kaj Polyxena.

La nuntempa ekipo de la salono estas provizora kaj montras renesancan metiarton.

Grafikaĵoj:

Jen videblas raraj grafikaĵoj el Český Krumlov.

Kun la nobela socio ligiĝas pompaj solenoj.

Mezepoke venis solenoj turniraj, militistaj.

Dum la 16-a jarcento la turnirojn anstataŭis teatraĵoj.

Kostumaj defiladoj okazas ne nur dum kronadoj, sed ankaŭ dum edziĝfestoj, jubileoj kaj politikaj vizitoj.

La solenojn ofte akompanis piroteĥnikaj lumludoj.

Dum la dua duono de la 17-a jarcento la solenoj perfektiĝas ĉe la franca reĝa kortego. Ili okazas ofte publike kaj ĉefe en ĝardenoj.

La 1-a vitrino - tabla vazaro

Jam de la mezepoko oni ŝatis montri valoran oran kaj arĝentan vazaron, kiu estis nur por rigardi, ne por uzi.

Dum la malfrua renesanco kaj manirismo[50] [.51] (1550 - 1650) aperas artaĵoj el ekzotikaj kaj raraj materialoj el kolonioj. Estiĝas strangaj pokaloj.

La formoj de la pokaloj similas al fremdaj fruktoj aŭ floroj.

La 2-a kaj parte la meza vitrinoj - armiloj

La arbalestoj estis uzataj kaj por milito, kaj por ĉasado. Tiuj lastaj estis kutime riĉe ornamitaj.

Por oferti la ĉasviandon oni uzis riĉe ornamitajn ilarojn.

La 3-a vitrino - ceramiko

La plej bona ŝtonceramiko estis fabrikata en Annaberg, Siegburg aŭ Nassau kaj Kreussen.

La 4-a vitrino - fajenco

Fajenco venas renesance el Oriento, trans[52] [.53] la insulo Mallorca.

En la ornamoj aperas ofte arabeskoj, bestaj kaj figuraj motivoj.

La vazaro destinita por uzado estis ornamita pli modeste, ofte aperas blazonoj de la posedantoj. Jen salujo de egenberka kompleto.

Tre riĉe ornamitaj teleroj kaj pelvoj kun figuraj motivoj estis destinitaj nur reprezenti. Oni montris ilin sur la speciala meblo - itale kredenza

La 5-a vitrino - kasedoj

Dum la 16-a jarcento venas multaj novaj materialoj el kolonioj - eburo, testudŝelo, perlamoto aŭ ekzotika ligno.

Oni uzas ofte marketradon kaj emajlon por ornami meblon, diversajn kasedojn kaj juvelujojn.



Sur la unua bildo de maldekstre estas

Anna Marie Bádenská, tria edzino de Vilém. Kiel la du antaŭaj, ankaŭ ŝi devenis el alta germana nobelaro.

Sur la dua bildo estas

Polyxena z Rožmberka, la lasta lia edzino. Ŝi devenis el malnovtempa ĉeĥa nobelgento Pernštejn. Post la morto de Vilém ŝi denove edziniĝis al Zdeněk Popel z Lobkovic, plej alta kanceliero de la ĉeĥa reĝlando.



El Granda supra salono ni venas en la plej pompan ĉambron.



Ora salono.

Por la gentoj Rožmberk kaj Eggenberg ĝi servis kiel ĉefa manĝoĉambro.

Ora salono ligiĝas al Vilém z Rožmberka. Ĉiu vizitanto devis esti konsternita[54] [.55] . Ĝi estas tute escepta en nia lando.

La tuta stuka ornamo estas verko de Antonio Melana. Sur la plafono videblas denove okazoj el Romia historio.

La tablojn kovris kutime du tablotukoj: unue kolora, supre kutime blanka.

Oni uzis kutime stanajn telerojn, poste ankaŭ tiuj fajencaj aŭ ceramikaj[56] [.57] . Ĉeestis ankaŭ orplakitaj kaj arĝentaj salujoj, ujoj por fruktoj kaj kandeloj.

Ĝis duono de la 17-a jarcento oni alportis manĝilaron en ujo ĉezone. Kutime estis uzata kulero kaj tranĉilo. La forketon oni uzis escepte.

Al la ĉefaj menueroj apartenis supoj kaj kaĉformaj manĝoj. Oni manĝis frostitan[58] [.59] viandon, fiŝojn, kankrojn, legomon kun spicitaj saŭcoj. Oni ŝatis ankaŭ pasteĉojn,[60] formatajn kiel birdoj aŭ bestoj.

Nobelan festenon dekoris valora vazaro sur speciala meblo.

Renesance oni tre ŝatis trinki vinon el diversaj pokaloj.

Por edziĝfesto oni uzis specialajn pokalojn.

La aranĝon de solena manĝtablo kompletigis t.n. „schauessen[61] [.62] “ - manĝoj nur por rigardo, ofte eĉ orplakitaj.

<p class="MsoNormal" style="text-align:justify;tex

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...