| January 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
En Hispanio ne estas Avo Frosto kiu alportas donacojn por la infanoj, kaj la ne tiom infanaj. Tie ĉi estas la Tri Magoj el Oriento, kaj la surprizo kaj la ĝojo venas la 6-an de januaro. Tion jam rakontis Manolo ĝuste la antaŭtagon, kaj mi tuj nervoze demandis kion alportos al mi la Magoj.
(Mi aldonu ke Manolo respondis ke ili donacos karbon, kio estas kion ili alportas al la miskondutaj knaboj – tamen ĉe mi la nuanco estas tre malsimila, ĉar mi devenas el minista familio).
Mia komento estis kompreneble tute ŝerca, ĉar la festo perdis grandan parton de sia magio de kiam miaj infanoj kreskis kaj konis la novaĵon ke “la Magoj estas la Patroj”, kiel oni ŝablone diras kiam oni volas elrevigi homojn pri sonĝoj kaj revoj.
Sed mi ricevis fortan surprizon. Ĉijare la magoj estis la filoj. Ili alportis donacojn, kaj ili ne estis ŝablonaj.
Estas malfacile trovi adekvatan donacon por paĉjoj. Ŝajnas ke por maturiĉoj (masklaj mezaĝuloj) nur taŭgas libroj, parfumoj aŭ kravatoj. En mia kazo libroj perfektas, sed ili malofte rezultiĝas bonaj donacoj, ĉar miaj preferoj forte malsamas disde la libroj legitaj de la edzinjo kaj la filoj (ili legas fikcion), kaj por ili malfacilas scii pri kiu malkutimaĵo mi nun interesiĝas.
La knaboj riskis... kaj trafis. Junecan t-ĉemizon, kiun mi nun surportas, kaj du ege interesajn librojn. Eble ne tiujn kiujn mi aĉetus, sed plene trafajn, kaj, ĉefe, montrantajn maturan juĝon.
La filiĉjo elektis la hispanlingvan version de la biografio verkita de usona historiisto Gabriel Jackson, pri la lasta ĉefministro de la hispania Respubliko, Juan Negrín, politikisto tre polemika, pri kiu necesis senpartia analizo jam de antaŭ jardekoj. Mi konsideras la biografiaton tiom interesa, ke mi estis dediĉinta al li artikolon en mia blogo antaŭ du jaroj (kaj la filo tion ne sciis!).
|
| curious |
La filinjo (ĉu panjo helpis?) riskis fikcion, sed specialan, kaj ŝi denove trafis. “The Curious Incident of the Dog in the Night-time” estas anglalingva novelo rakontita el vidpunkto de aŭtista junulo. Mi ankoraŭ ne finis ĝin, sed la impreso kiun ĝi postlasas estas vere nekutima. Ne mirindas ke ĝi fariĝis, laŭ mia kono, tre sukcesa en Britio.
Mi ne multe scias persone pri aŭtismo kaj sindromo de Aspergeno, sed dum tiuj ĉi tagoj la legado de tiu novelo hazarde koincidis pri diversaj informoj kiujn mi trafis diversloke, pri studoj pri ĝiaj heredaj kaj/aŭ dumgravedaj kaŭzoj, pri la ebla antaŭnaska detekto kaj ties sekvaj ebloj, kaj pri la ebla aŭtismo de unu el miaj plej admirataj homoj, kiun mi menciis en alia blogaĵo pri malkono pri sciencistoj, la fizikisto Paul Dirac. Aŭtismo estas sindromo kiu multe pensigas. Ĉu vere temas pri malsano, en plejmulto de la okazoj? Kiel marki limon en kontinua spektro? Ĉu oni vere povas difini ĝin kiel kazon de ekstrema maskleco? La kazoj bezonantaj specialan zorgon kaj traktadon ŝajnas esti delikataj kaj teruraj por la familio. Tial iom senkuraĝigas trovi komentojn, kiel iujn aperintajn sekve al la artikolo en blogo en tiu ĉi spaco; mi tiam pensis ke kelkaj rimarkoj estis tro frivolaj, sed mi nun konvinkiĝis pri ĝi.
Sed, revenante al la komenco: la Magoj sendis pensigajn donacojn. Kion pli trafan oni povus peti?
Send a message
Search for members
