March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

September 2009 (2)
July 2009 (1)
May 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
October 2008 (2)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (1)
May 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (3)
February 2008 (2)
January 2008 (1)
December 2007 (2)
November 2007 (1)
October 2007 (4)

March 4, 2008

Radiointervjuoj

En la antaŭa blogaĵo mi menciis la organizadon de ekspozicio pri Esperanto en komerca centro en Madrido, kies fotojn mi montris en http://www.ipernity.com/doc/tonyo/album/52253.

La gazetarservo de la komercejo faris ioman propagandon por ni, kio rezultis ĝis nun en du televidelsendoj (pri kiuj zorgas Manolo, kiu kredeble mem informos kiam ili estos montrataj), kaj kvar radiointervjuoj. La du lastaj el tiuj ĉi okazis ĝuste hodiaŭ, kaj estas ŝanco ilin aŭskulti. Aliru la dokumentojn en http://www.ipernity.com/doc/tonyo/home/audio

La unua (etikedo Radio Intercontinental) estas tute konvencia, kaj estos seninteresa por tiuj ne scipovantaj la hispanan.

La alia estis en stacio M-80, en humora sufiĉe fama programo tuthispania. Ne temas pri konvencia programo, kaj eble esti kurioze aŭskulti la unuan frazon en fuŝperanto, kaj kelkajn pecojn de muziko. La peco aperas ankaŭ en la retejo de la stacio, sub titolo en Esperanto: http://blog.m80radio.com/no_somos_nadie/2008/03/index.html. Se vi notas ke ili multe ridas, ne surpriziĝu: la spaco ja estis (kelkfoje) iom amuza, aŭ, almenaŭ, simpatia.

Published at 20:59 / 0 comments / 1208 visits
This post is public

March 8, 2008

Murdo kaj malkuraĝo

Hieraŭ ETA murdis alian laboriston, nur pro la peko ke li estis socialisto.

(Mi klopodis meti tie ĉi videon pri li, Isaías Carrasco, sed mi ne scias kiel tio fuŝis: vidu ĝin en http://video.publico.es/videos/0/4987/)

En la nuna modo de etnismo, kiu tiom infektis kelkajn partojn de nia movado, eble iu ankoraŭ pensas ke la vaska sendependismo estas progresema movado. Ankaŭ povas resti mistera por multaj personoj de aliaj landoj, ke socialisto, laboristo kaj urbkonsilisto, povas esti mortigita de bando sin nomata "patriota maldekstro".

Tion mi klopodis ekspliki antaŭ kelkaj jaroj en la Eŭropa Kongreso en Bilbao, kie mi ankaŭ reliefigis la rolon de iuj socialistoj en la ekesto de la vaska Esperanto-movado. Vi povas legi la prelegon en mia retpaĝo, kun posta aldono en aparta blogero. Kaj en la fako de dosieroj de tiu ĉi ipernitia paĝo vi povas trovi du fotojn de tiu periodo.

ETA certe mortigis por klopodi influi en la parlamentaj balotoj kiuj okazos morgaŭ en Hispanio. Jen kion mi esperas estos ĉies respondo:

Published at 15:02 / 6 comments / 1464 visits
This post is public

March 27, 2008

Jorge lernas la ĉinan

Post lia apero en televido, kiel rakontis Manolo en sia spaco, kaj mi en mia alia blogo, foto de Jorge Camacho aperis hodiaŭ en la plej grava hispana ĵurnalo, "El País".

Kurioze, nek temas pri Esperanto, nek lia nomo estas menciata, sed li ornamas artikolon pri la kresko de la interesiĝo de okcidentanoj pri la ĉina lingvo. En tiu ĉi ligo, vi povas legi la artikolon kaj vidi lian foton, dum li enpensite studas...

La foto ankaŭ aperas en lia hispanlingva blogo.

Published at 22:03 / 4 comments / 537 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...