October 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

November 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30    

Archives

September 2009 (2)
July 2009 (1)
May 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
October 2008 (2)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (1)
May 2008 (3)
April 2008 (2)
March 2008 (3)
February 2008 (2)
January 2008 (1)
December 2007 (2)
November 2007 (1)
October 2007 (4)

October 16, 2007

Mia blogo ne troviĝas tie ĉi

Mi ja havas blogon, sed ne tie ĉi. La vera adreso estas http://www.telefonica.net/web/tdb/

(nun http://www.delbarrio.eu/blogo.htm)

(sed eble mi iam verkos por tiu ĉi loko, kiu scias?)

Dume, dankon pro la alveno ĝis tiu ĉi blogo.

Published at 21:38 / 0 comments / 299 visits
This post is public

October 18, 2007

La normala lingvo

Kiel dirite, mia blogo ne troviĝas tie ĉi. Kaj ankaŭ ne mia eseo "La normala lingvo", kiu troviĝas en la retejo de Libera Folio.

Published at 18:19 / 3 comments / 711 visits
This post is public

October 21, 2007

Laborista Esperanto-movado en 1936

Mi enmetis en tiu ĉi retejo albumon kun du fotoj el 1936. Temas pri grupo de esperantistaj sindikatanoj en la manifestacio de la 1-a de majo en Bilbao. Por koni la kuntekston, mi nur povas inviti al la legado de la prelego kiun mi faris en la Eŭropa Kongreso de 2004, kaj kiu estas alirebla en jena paĝo.

Unu el la partoprenantoj aperantaj en la fotoj estas mia amiko Eduardo Larrouy, ankoraŭ vigla, lerta kaj aktiva kiel ĉiam.

Published at 21:47 / 0 comments / 697 visits
This post is public

October 30, 2007

Evitu la spamon kaj dume lernu Esperanton

Tiu estas la konkludo de la filmeto pretigita de Gmail, la poŝtoservo de Google:

 

Vidu ankaŭ http://www.gmail.com/fightspam

 
La filmo estas en la angla, sed simple rigardu la lastajn dek sekundojn.
 
Published at 21:53 / 2 comments / 587 visits
This post is public

November 13, 2007

Silentigado

Mi petas opinion de nehispanoj kaj nelatinamerikanoj pri la incidento okazinta dum pasinta semajnfino en la Pintrenkonto de Iberamerikaj ŝtatestro kaj registarestoj.

Mi donis mallongan opinion en mia alia blogo (http://www.delbarrio.eu/2007/11/kial-ci-ne-silentas.htm), kaj jam ricevis komentojn. Sed mi ŝatus scii: unue, ĉu ĝi estis komentata alilande; due, kion vi opinias pri la ago de la reĝo (pri la agado de Chávez eble ne necesas tiom multe komenti).

Dankon!

Published at 23:19 / 2 comments / 1052 visits
This post is public

December 6, 2007

Blogo-Tago, baldaŭ tradicia

En pasinta jaro, Steven kaj aliaj usonaj amikoj proponis la starigon de Tago de la Blogo en Esperanto, por la 15-a de decembro, la Zam-Tago. Temus pri tio, ke homoj, ne nur esperantistoj, blogu dulingve, esperante kaj sialingve. La pasintan jaron tion faris sufiĉe da homoj, kaj ni povas certe superi kaj firmigi tiun tradician Tagon.

La alvoko (iom modifita por aludi tiun ĉi jaron 2007) troviĝas en http://esperanto-usa.org/esperanto-tago/.

Nun, ni havas oran ŝancon por ampleksigi la sukceson: interalie per Ipernity!

Kaj krome, ankoraŭ estas tempo fari kampanjon por inviti neesperantistajn blogistojn aliĝi al la Tago. Mi kaj Manolo tion faris lastjare rilate al diversaj hispanaj aŭtoroj, kaj sukcesis atingi tre interesan rikolton.

Nu, ek al la esperanta Blogo-Tago, ankaŭ en 2007!

Published at 23:21 / 3 comments / 1655 visits
This post is public

December 25, 2007

En mia kvazaŭ patrujo

Se iam mi estus devigata konfesi patrujon, mi ne taksus tia Hispanion, nek Kastilion, eĉ ne la lokon kie mi de antaŭ multaj jaroj loĝas, la madridan regionon. Ĝi ne havus difinitajn limojn, nek administran statuson, eĉ ne nomon. Mi ankaŭ dubas ke miaj familianoj kaj miaj amikoj konsentus ke tiu estas kandidato por patrujo.

Temas pri malgranda regioneto, valaro en la montaro en la nordo de la Malnova Kastilio, jam en la limo kun Kantabrio. La limoj estas neprecizaj, arbitraj en mia propra elekto. Mi povus difini ilin laŭ la unuaj kilometroj de la rivero Pisuergo (Pisuerga), antaŭ ol ĝi eniras sian malrapidan vojon en la planaĵojn de la cereala regiono. Kelkaj nomas ĝin la Palencia Montaro, laŭ la nomo de la provinco Palencio (Palencia), sed tio estas tro administra nomo, kiu apenaŭ havas rilaton al mia propra sperto. Tial ĝi provizore estu nomata la Alta Pisuergo.


Vidu mapon

Tie ĉi mi troviĝas nun, kaj de tiu regioneto estas la fotoj kiujn mi ĵus alŝutis al la Dokumentaro.

Vi povas vidi tie fotojn de la, ni diru, ĉefurbo, Aguilar de Campoo, kun la rezervujo en la rivero Pisuergo. De la plej altaj montpintoj (Curavacas kaj Espigüete), en la suda parto de la Kantabra Montaro. De tre bela ekskursloko, la taksusaro de Tosande. Kaj fine, de mia vilaĝo, Mudá, kie mi loĝis dum mia junaĝo, kaj ankoraŭ havas domon (tre malgranda sensignifa loketo, kies nomon konas eble iuj el vi pro aludo en artikolo mia pri la esperanta Vikipedio iam publikigita en Libera Folio).

Mi ne tre ofte vojaĝas al ĝi, eble du aŭ tri fojojn jare. Sed tamen ĝi estas la ununura loko pri kiu mi sentus nostalgion se iam, pro hazardo de la destino, mi ne plu povus viziti ĝin. Do, ĝi estas la perfekta kandidato por patrujo por tiuj ne sopirantaj patrujon.

Vi do estas kore invitataj.

 

Published at 19:40 / 8 comments / 2304 visits
This post is public

( 7 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...