Tonyo Published on September 25, 2008
by Tonyo

Tonyo's blog

Browse posts
Hipokritaj filmoj
Posted on February 1st, 2009
6 comments (latest 8 months ago)
La Magoj bone kondutis
Posted on January 18, 2009
1 comment (latest 9 months ago)
Mia nova Eklezio
Posted on October 23, 2008
1 comment (latest 12 months ago)
Radio en Esperanto
Posted on October 5, 2008
8 comments (latest 13 months ago)
Mi ne plu nomos min hispano
13 comments (latest 12 months ago)
Intervjuo al Soros, kun pluraj mencioj al Esperanto
Posted on September 21, 2008
9 comments (latest 8 months ago)
Nova Sennacieca Revuo
Posted on August 13, 2008
Ĉu ni estas solaj?
Posted on July 12, 2008
9 comments (latest 15 months ago)
UEA kaj futbalo
Posted on June 10, 2008
1 comment (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 097 times

Mi ne plu nomos min hispano

Thursday September 25, 2008 at 09:59PM

Tute certe mi ne estas la sola kiu sentas sin malkomforta rilate al la sistemo de nomado de landoj kaj landanoj en Esperanto. Tiu duobla sistemo, per kiu iuj landonomoj estas kreataj surbaze de iu gento, plus sufikso, dum ĉe aliaj la landnomo estas radiko, el kiu deriviĝas la nomo de la loĝantoj, ofendas miajn sentojn de simetrio kaj de justeco.

La kialoj pri tiu malkomforto estas tre similaj al mia kritiko pri la sistemo de genro de nia lingvo, kiu kondukis min al mia pledo por la forigo de seksismo en Esperanto, kiun vi povas legi aliloke. Unuaflanke troviĝas sento pri simetrio kaj beleco, sed mi koncedas ke ĝi per si mem ne pravigas klopodon por modifo de mia lingvouzo. Plej grave estas idea kialo: laŭ mia opinio, la sistemo (ambaŭ sistemoj: tiu pri genro/sekso kaj tiu pri landonomoj) povis havi ian sencon en la 19-a jarcento, sed ĝi neniel taŭgas por nia nuna socio. Tial, kiam ŝanĝiĝas niaj perceptoj, ne estas mallogike ke iom post iom, certe kun ia prokrasto, evoluu ankaŭ la lingvouzo.

Legu la Lingvajn respondojn, kaj vi trovos ke Zamenhof mem, kiu enkondukis la sistemon, sentis sin same malkomforta:

Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel “fremduloj” tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso uj. (...) Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn.

Mi opinias ke jam venis tiu tempo. Nenio pravigas en la 21-a jarcento la uzon de unu proceduro por eŭropaj kaj eŭropproksimaj landoj, kaj alia por ceteraj. Sed en mia kazo aldoniĝas unu vidpunkto kiun certe ne ĉiuj legantoj kundividos, sed kiun mi jam plurfoje tie ĉi defendis: ke mi ne kredas je la ekzisto de nacioj aŭ etnoj, almenaŭ kiel objektivaj realoj. Tial, mi ne sentas pravigebla la uzon de tiu ento, tre malfacile kaj subjektive difinita, kiel bazo por la nomado de realaj (eĉ se ne ĉiam pravigeblaj kaj certe ŝanĝeblaj) kreaĵoj.

Krome, kiel esprimis Zamenhof, en multaj kazoj la multetneco de lando kaŭzas ke la nomado de tiu ĉi surbaze de unu etno donas al tiu ĉi kvazaŭ moralajn rajtojn domini super la ceteraj loĝantoj. En aliaj okazoj, oni konsideras nacianoj ĉiujn loĝantojn aŭ ĉiujn civitanojn de la lando, en kies kazo tio igas absurda la nomadon de tiu ĉi surbaze de derivita koncepto.

Ekzemploj

La absurdecon de la proceduro montras du ekstremaj ekzemploj de eŭropaj landoj. La plej homogena lando, tiom ke oni uzas ĝin por grandskalaj genetikaj studoj, Islando, derivas la nomon de siaj loĝantoj el tiu de la lando. La civitanoj kiuj plej fieras pri la diverseco de sia lando, lingve, religie kaj geografie, la svisoj, havas nomon de etno kaj derivas el ĝi la nomon de la regno.

En la kazo kiun mi plej bone konas, tiu de la ŝtato kie mi loĝas, la afero ne pliboniĝas. Hispano estas, laŭ PIV, “civitano de Hispanio”, do, denove kazo en kiu la radiko deriviĝas el derivita vorto. Kaj ne temas pri eraro en la difino: etimologie, nomo Hispanio probable devenas el fenica esprimo signifanta “landon de kunikloj”, pro la abundo de tia besto en la iberia duoninsulo, aŭ en ties apudmeritanea parto.

Sed plej grave: envere ne ekzistas etno nomata hispanoj, ĉiel ajn oni klopodu difini etnojn. Mi memoras la surprizo kiam bona amiko, José Antonio Vergara, iam sendis mesaĝon al iu forumo en kiu li parolis pri la etnoj hispanoj, katalunoj, eŭskoj, ktp. Tio estis la unua fojo kiam mi aŭskultis tiun esprimon, kiun mi poste, en aliaj variantoj, legis ĉe aliaj katalunoj amikoj. Certe temas pri tro artefarita uzado: se oni per tiu esprimo emas difini la parolantojn de la hispana lingvo, ankaŭ José Antonio, ĉiliano, estus entenita, dum se oni volas paroli pri historia koncepto, ankaŭ la katalunaj amikoj ne facile eskapus tiun nomon. Dume, ento iom pli pravigebla, eĉ se ankoraŭ duba, kia Kastilio/kastilianoj, montras inversan lingvan skemon.

Eble mi klarigu jam ke mi nenion havas persone kontraŭ la nomo “hispano”, eĉ se la titolo de tiu ĉi teksto povas misgvidi tiurilate. Ĉiun ajn ĵus cititan signifon kiun oni prenu, mi perfekte plenumas. Mi estas ŝtatano de la reĝlando Hispanio, mia denaska lingvo estas la hispana, kaj mi devenas el loko tute en la koro de la historia Hispanio. Mi nek fieras nek hontas esti hispano, mi havas tre lozan rilaton al la tradicio ĝenerale asignita al tiu lando, scias ke la ŝtataneco, la lingvo kaj la historio influas mian propran identecon, sed en la sama maniero kiel multaj aliaj personaj cirkonstancoj kiuj neniel rilatas al tiu vorto. Eĉ mia ĝenerala malŝato pri konkuraj sportoj imunas min kontraŭ la patriotisma fervoro kiun oni ĝuis dum la lastaj monatoj en tiu ĉi mondoparto. Do, mia rifuzo nomiĝi hispano ne fontas el persona problemo: ĝi estas multe ĝenerala, kaj originas el la sociaj kaj ideaj sekvoj eltireblaj el tiu ĉi ĝisnuna duobla vortsistemo kiun mi ĝis nun priskribis.

Ĉiukaze, la tuta afero pri landonomoj ne tro ĝenis min ĝis nun. Mi konscias ke la evoluo de la lingvo okazas malrapide, kaj mi ne tro emas fokusi mian esperantan agadon sur lingvajn aferojn. Krome, ŝajnis al mi ke pli gravis la problemaro rilate la seksan diskriminacion, kaj mi preferis ne tro insisti pri dua batalkampo. Krome, la ĝenerala uzo de -i-, anstataŭ la sufikso -uj-, por derivi la nomojn de la landoj laŭ la unua sistemo, iel permesis trakti la gentojn kaj la landojn kiel apartajn radikojn (iom simile al diplomato kaj diplomatio), kaj ne tro pensi pri la implicitaj sekvoj de tiu uzado.

Pledo

Sed nun mi volas levi la voĉon. Kaj la ĉefa kialo por tio estas ĝuste la videbla revivigo de la uzo de tiu ujo, por nomi la landojn. Tio estis observebla jam de antaŭ iom da tempo en diversaj tekstoj kaj forumoj. Sed nun diversaj samlingvanoj publikigis libron, “Rusoj loĝas en Rusujo” (elŝutebla podofoe), por pledi malkaŝe por tiu revivigo. Ĝi levas la vualon de la malferma duobleco de la sistemo, jam el la malvera titolo (kiuj estas tiuj rusoj kiuj loĝas en Rusujo?)

Mi volas pledi por la uzo de nur unu el la du eblecoj trovataj en nia lingvo, ĝuste tiun sugestitan de Zamenhof. La homgrupoj ne estu nomataj per vortradikoj. En la kazo de ŝtataj, etnaj aŭ similaj grupiĝoj, la bazo estu la geografiaĵo, dum oni uzu prefikson (ĉikaze -an-) por derivi la nomon de la grupanoj. Siavice, la geografiaĵon (ŝtaton, regionon, k.s.) ni konsideru kiel radiko. Fojfoje oni povas ĝin rilatigi al aliaj realaĵoj, kiel lingvo (Francio al la franca), urbo (Alĝerio al Alĝero), rivero (Senegalio al la Senegalo), aŭ eĉ malnova tribo (Kantabrio al la kantabroj), sed nur kiel etimologiaĵo, aŭ kiel ampleksa sufikso, kaj ĉiukaze ĉiam memorante ke tio donas nek privilegiojn nek rajtigojn: vi trovas aliajn lingvojn en Francio, aliajn urbojn en Alĝerio, aliajn riverojn en Senegalio kaj ne plu estas kantabroj en Kantabrio.

Ĝis nun mi tamen iom dubis pri mia sukceso en la protesto, ĉar unuavide la aŭtoroj ŝajnis havi ĉe sia flanko la forton de la Fundamento, kaj mi timis ke mia protesto vidiĝus kiel pledo por reformo. Mi suspektis ke ne temis vere pri reformo, ĉar, kiel dirite, mi ne pledas por kreado de nova sistemo, sed pri utiligado de nur unu el la du eblecoj fiksitaj dekomence en nia lingvo, laŭ la modelo de aliaj klasikuloj de nia lingvo. Krome jam antaŭe okazis glitoj en la uzo de ambaŭ sistemoj por determinitaj grupoj (Egiptio, ekzemple), do, oni povas fari tion por ĉiuj grupoj senescepte.

Sed nur mi ne konvinkiĝis pri la ĝusteco de mia pledo, eĉ el la lingva vidpunkto. Fakte, ĝis tiu punkto ke eble mi estus povinta ŝpari tiun ĉi tutan pecon, por fari nur simplan ligon al superba artikolo: la kritiko de Sergio Pokrovskij al la ĉisupre citita libro de Löwenstein, Corsetti kaj aliaj. Ĝi estis la artikolo kiun mi estus volinta verki se mi estus tiom lingve klera kiom estas Sergio. Mi nur aldonas la ideologiajn kaj la personajn aldonojn (pri kiuj nur mi, ne Sergio, respondecas).

Krome, tiu pledo por uzo de nur unu sistemo solvas la ĉefajn kialojn kiujn la aŭtoroj uzas por sia batalo kontraŭ -i-. Unualoke, la facileco, pri kiuj pluraj, kaj ĉefe Corsetti en la antaŭparolo, insistas. La konfuzoj pri la uzado de unu konkreta el la proceduroj kaj prefiksoj tute malaperas per tiu sistemo. Oni nur devas lerni la nomon de la lando. Ke ĝi devenas el alia radiko, eĉ se tiu estas praa etno, kiel la iberoj, estas superflua nocio. Ĝis la artikolo de Pokrovskij mi ne sciis ke birmo estas etno, Kameruno, monto kaj Namibo, dezerto, same kiel multaj el la aŭtoroj ne konsciis ke meksiko (hispanlingve mexica) estas alia maniero nomi la aztekojn (en la esperanta vikipedio aperas artikolo pri la “meŝikoj” sed estas perfekte eble uzi la nomon meksiko por la praetno, Meksikio por la lando, Meksikurbo por la ĉefurbo kaj Meksika Distrikto por la regiono).

Do, de nun, se vi volas rilatigi min al iu specifa regiono, mi estas kastiliano. Kaj same, se paroli pri ŝtatoj, ne nomu min hispano: mi nur estas hispaniano.

POSTNOTO: Tiun ĉi tekston mi publikigis unue en mia alia blogo. Se vi deziras komenti, vi povas fari tion ankaŭ tie.

13 Comments / add your comment?

Belgabirdopro says:
Salut', Tonyo, mi legos la artikolon poste, kiu estas tre longa por tia malfrua horo. Mi volas komenti pri la situacio en valencilandaj mezlernejoj pri la fako Edukado por la civitaneco, kiu devige oni instruas pere de la angla. Tamen, mi ne sentas min konforta skribi pri seriozaj aferoj en esperanto ankoraŭ. Ĉu la afero interesas vin?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Tiu afero, ke oni instruas fakon devige en la angla pro politika kverelo estas tre interesa afero, kaj ĝi povus taŭgi por esperanta propagando: imagu ke esperantistoj konsciencrifuzu ĝin pro tio! :-)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Viaj argumentoj estas nekoheraj:

1e) Vi citas zamenhofan lingvan respondon, kiu fakte montras lian malŝaton ke nomoj de landoj estu aljuĝitaj al iu ajn popolo (nuntempe, "etno"). Zamenhof ŝajne anticipis kelkajn jarojn la faman hipotezon de Sapir-Whorf(*) : oni ne "kreu" kategorion en la realo surbaze de lingva kategorio. Mi estas tre skeptika rilate al tiu hipotezo, sed ni akceptu la tiaman zorgon de Nia Kara Iniciatinto.

2e) En alia momento de via artikolo vi neas la realon de la etnoj, konsiderante etnon nedifinebla koncepto (aŭ, kiel dirus Pere kaj liaj amikoj, tiu koncepto baziĝas sur imagitaj, ne realaj komunumoj). Nenio aldoninda. Mi vere samopinias al vi.

Do, se vi neas la etnojn... vi ne plu povas uzi la argumenton de Zamenhof, bazitan sur malaj konkludoj pri etnoj, por apogi la pledon ke "la homgrupoj ne estu nomataj per vortradiko"!

Laŭ mi, ĉar etnoj ne vere ekzistas kaj, eĉ se ili ekzistas, mi neas la konkludojn atingitajn pere de Sapir-Whorf: NE estas kialoj pledi por via komplika kaj konfuza sistemo. En tiu ĉi areno mi (tre escepte...) restas ĉe la fundamentistoj. Hispanujo estas tiu administrejo (aŭ "lando", kiel rutine diras la amaso) kie mi hazarde naskiĝis, kaj kiel gvidilon por aliaj (ne kiel identigilon!), mi foje uzas la adjektivon hispano por paroli pri mi.

Mi iam uzis similajn argumentojn al viaj por pledi pri neŭtralaj nomoj de lingvoj (kiaj Sanskrito, Esperanto, Latino...) anstataŭ tiuj "etnismaj" (hispana, angla, itala...) Ne direndas ke mia pledo estas nur simbola...

(*) Mi ligas al anglalingva artikolo en vikipedio ĉar la esperant-lingva estas vere stulta.

(P.S. Bv. viziti miajn fotojn pri via regiono!)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro replies:
Se la artikolo en Esperanta Vikipedio estas stulta, bonvolu plibonigi ĝin ! Mi tre ŝatus povi legi kleran artikolon pri la temo en Esperanto !
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Bedaŭrinde mi ne estas psiĥo-lingvisto!

Mia plendo pri la stulteco de la artikolo estas fakte skoldo al la redaktinto. Estas kompreneble, se iu verkas ĝermeton tute magran sed ĝustan. Tamen mi ne komprenas kial oni verkas strangajn artikolojn!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Tonyo says:
Mi respondis en mia alia blogo, sed ripetas tie ĉi

Manolo: mi ne vidas tiun ĉi nekoherecon tie ĉi. Mi defendas ke eĉ se etnoj ekzistus, mi ne favoras ke landoj estu nomataj surbaze de ili, kiel mem defendis Zamenhof. Kaj poste mi aldonas ke tio estas des pli malkonvena se oni konsideras ke tiu etno estas subjektiva realo, kiu tial ne havu politikan sekvon.

Aliflanke, vi nomas mian sistemon "komplika kaj konfuza". Ne estas tiel! Komparu kun la nun kutima lingvouzo: por unu grupo de administrejoj oni uzas radikon, por la aliaj oni uzas derivaĵon. Kaj ĉio surbaze de distingoj geografiaj kaj historiaj apenaŭ pravigeblaj, kiel pruvas la artikolo de Pokrovskij. Tio ja estas komplika kaj konfuza!

Cetere, mi ne interpretas la hipotezon de Sapir en la sama senco kiel vi. Mi ne estas lingvisto, kiel vi scias, sed restas ĉe mi dubo ke la fenomeno kiun vi mencias rilatas al tiu hipotezo.

Kaj nun mi aldonas: belaj fotoj, bela pejzaĝo! Mi iom hontas demandi, sed... kie troviĝas la ermitejo?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Pri evito etnismon, via "hispaniano" malsukcesas.

Pri tiu "reformo": se la kategorio "landoj" estus granda kaj ties membroj ankoraŭ nekonataj, la reformo havus ian ŝancon esti konsiderata.

Sed la lando-nomoj, kun ties du ebloj (radika gentonomo -> deriva landonomo kaj reciproke), estas tre limigita aro, kies membroj havas ĝenerale longan kaj solidan uzon en nia lingvo (eĉ en la formo "-io"). Ne indas ŝanĝi tion. Mi agnoskas la "konfuzon" de tiuj du ebloj, sed, ve! oni simple lernu la korespondan sistemon por la celata lando. Ne estas tiom da!

La ĝeno reformi (kaj ties sekvoj, pli longaj vortoj: "hispaniano", 5 silaboj, "hispano", 3 silaboj) ne kompensas la forigon de tiu alia ĝeno.

Se ni estus parolantaj pri ĝenerala procedo por esperantigi urbo-nomojn kaj vilaĝ-nomojn, mi pli volonte atentus.

La Sapir-Whorf hipotezon (aŭ ties sekvojn) mi komprenas jene:

Oni akceptas ke lingvoj priskribas realon; tio estas memevidenta; do, la trajtoj de realo influas en la lingvon. La hipotezo proponas ke ankaŭ la trajtoj de lingvoj influas la perceptitan realon.

Tiel, se vi akceptas tiun hipotezon, vi akceptas ke la etno-devena nomo de lando pentras la realon tiel, ke tiu lando ŝajne estu la geografia loko nur por tiu etno, aŭ ke nur tiu etno havas rajton sur tiu teritorio. Verŝanje Zamenhof esprimis parton de tiu hipotezo en la lingva respondo kiun vi montris.

La sekvoj de la akcepto tiun hipotezon estas nekalkuleblaj! La origino de la "politike ĝusta" lingvaĵo baziĝas sur la kaŝa aserto, ke "se ni ŝanĝas la lingvon, ni ŝanĝos la realon", kiu siavice estas korolario de Sapir-Whorf.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Kial "hispaniano" masukesas eviti etnismon? Ĝi klare signifas civitanon aŭ loĝanton de Hispanio, kaj tio neniel rilatas al etnoj aŭ etnismoj.

Pri la fakto ke homoj alkutimiĝis nomi la landojn, vidu ke la libro kiun mi komentas celas ŝanĝi la nunan pli oftan lingvouzon. Do, ĉio ŝanĝiĝas. Eĉ en la hispana la maniero nomi landojn kaj urbojn ĉiutage ŝanĝiĝas. Vortoj modifiĝas...

Kaj se vi zorgas pri la longeco de la vortoj, mi havas alian proponon: oni nomu la landon kie ni du loĝas "Hispo"! Tio permesas la derivitan vorton "hispano" :-)

(Cetere, mi proponis la plibonigon de la artikolo pri la hipotezo de Sapir-Whorf kiel "kunlaboraĵo de la semajno" en Vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Kunlabora%C4%B5o_de_la_semajno)
Posted 13 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Prave. Mi sentas min kataluno (ano de ia lingva kaj kultura anaro) kaj tute ne sentas min hispano, tial mi tute ne estas hispano. Tamen, neniel oni povas dubi, ke mi estas hispaniano, t.e. ano de Hispanio. Simple pro ŝtateco.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Farri, al kiu vi diras "prave"? Se temas pri la origina artikolo, ŝajnas ke vi miskomprenis ĝin.
Ĉar mi ne diras ke vi ne estas hispano, sed ke neniu (ankaŭ ne mi) estas hispano, ĉar tiu koncepto ne ekzistas, kiel io aparta al la vorto Hispanio.

Kaj krome, mi ne konsideras vin kataluno, pro la sama kialo, sed kataluniano.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Farri replies:
Mi ree insistas. Prave! Mi ja estas ano de iu ŝtata aparato nome Hispanio kiu igas min hispaniano. Pri la cetero, mi senprobleme, sed tute male, sentas min ano de lingva kaj kultura komunumo, kaj tial mi sentas min kataluno.

Mi rimarkas, tamen, ke ĉe homoj kies ĉiutagan socian vivon ne malhelpas minotiatigon kaj povas elekti kiun ajn ĵurnalon, spekti kiun ajn filmon, legi kiun ajn gazeton aŭ simple paroli flue senprobleme kun la najbaro; tiuj foje pretervaloras sian komunumon lingvan.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Michael Lennartz says:
Mi citas: Hispano estas, laŭ PIV, “civitano de Hispanio”. Tio ne estas mia vero. Mia PIV (1973) diras, ke hispano estas ano de la ĉefgento loĝanta en Hispanujo. Bedaŭrinde tio estas cikla difino. *rideto*

Vi diras: ke mi ne kredas je la ekzisto de nacioj aŭ etnoj, almenaŭ kiel objektivaj realoj.. Bone, faru tion. Kompreneble vi kredas la ekziston de nacioj kaj entoj / gentoj. Vi certe posedas personan legitimilon, kaj se vi forbruligis ĝin, vi ne povus elvojaĝi el via lando. Do en tiu momento vi - sendepende de via kredo - agnoskas la ekziston de nacioj.

Via vidpunkto provokas mian kritikon precipe pro du aferoj:
- Vi miksas la formadon de landnomoj en E-to kun via propra malŝato de nacioj/etnoj. E-to estas viva kaj lingvo. Ne pli, ne malpli. Viva ne sekvas logikon aŭ ideologion, ĝi sekvas proprajn leĝojn. Lingvo ne estas scienco, sed per si mem iom nepreciza (tial sciencistoj devas ellabori prpprajn pli precizajn dialektojn) aperaĵo. El tio neprecizeco sekvas, ke ĉiu povas esprimi kaj interpeti (en tre striktaj limoj) iom laŭ propra gusto.

- Vi simple diras, ke vi ne kredas la ekziston de ... (mi ne volas ripeti). Oni povas longe kaj larĝe diskuti tion, sed ne venos al fino, ĉar vi ne difinas, kion vi komprenas sub tiuj vortoj. Kompreneble nacioj ekzistas en la sencoj de grandaj homgrupoj kun komuna identeco. Germano formas nacion nur ekde ĉ. 140 jaroj, kaj demandu la naciajn malplimultojn, ĉu ili sin sentas "nacioj". Vi ne komprenis la diferencon inter nacio kaj nacia ŝtato. Eĉ pli: Simpla neglekto de nacioj kaj etnoj finfine kondukas al subpremado de naciaj malplimultoj. Ne havante naciecon, oni ne havas kulturon, lingvon, tradiciojn, ... Ĉu vi subtenas tiajn ideojn?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Michael Lennartz edited this comment 13 months ago.
Tonyo replies:
Michael, mi respondas al viaj sufiĉe interesaj komentoj:

- Ĝuste la malsamaj difinoj de la malnova kaj la nova eldonoj de PIV pli elstarigas mian tezon. La nuna sistemo krei nomon de lando surbaze de nomo de gento, donas konfuzon al la difino: kio estas hispano? Ĉu iu aparta gento de Hispanio, aŭ ĉu ĉiuj civitanoj? Laŭ mi, ne sencas difini specifajn grupojn surbaze de subjektivaj trajtoj, kaj poste nomi landon surbaze de la nomo de unu el tiuj grupoj, kiuj eĉ ne estas la tuto de la civitanoj.

- Kiel mi diris en la artikolo, ne ekzistas gento nomata hispano. Oni difinu kiel ajn la vorton gento aŭ etno aŭ (kultur)nacio, ne ekzistas hispanoj en tiu senco.

- Vi miksas du tute apartajn signifojn de nacio: tiu markita de la ŝtata legitimilo kaj tiu markita de (ni diru) kulturo. Mi havas legitimilon, kaj el tio logike sekvas ke mi havas ŝtatanecon. Sed tio estas pure jura situacio, kiu havas neniun rilaton al la nacieco.
Tiun juran ŝtaton mi agnoskas; pli bone dirite, mi ne povas ne agnoski, eĉ se mi strebas al tio ke iam la landlimoj malaperu. Dume, pro tio mi preferas uzi la ŝtaton kiel bazon por la kreado de la radikoj de la lingvo. La derivita vorto estu la landanoj: tio ŝajnas al mi pli objektiva proceduro.

- Pri mia opinio ke nacioj ne ekzistas, estas pli facile ke mi konduku vin al mia antaŭa blogo, kiun mi ligis en la teksto: www.delbarrio.eu/2006/01/nek-nacioj-nek-nacioj-de-nacioj.htm

- Esperanto estas viva. Konsentite, ĝuste pro tio mi advokatas ke ni iom post tiom evoluigu la lingvouzon.
Kaj ne diru ke la lingvo ne havas ideologion: la kreinto de la lingvo devis sekvi la tiaman ideologion, ke en Eŭropo kaj malnovlandaj partoj de la mondo, oni kreas ŝtatojn surbaze de ĉefa gento. Tio estas malnoviĝinta ideologio, kiun Zamenhof mem (legu la citaĵon en mia artikolo) antaŭvidis ke ĝi iam ŝanĝiĝos.

- Mi kredas ke mi ne havas naciecon. Kaj mi certas ke mi ja havas kulturon, lingvon kaj tradiciojn. Kial vi kredas ke kulturon oni havas nur se oni havas nacion. Bonŝance, mia kulturo estas multe pli kompleksa ol simple diri: vi estas hispano. Ne, mi havas kulturon surbaze de multaj spertoj, inter kiuj la hispaneco estas nur unu parto. Ĉu ĉiuj hispanoj devas havi la saman kulturon? Kia malriĉeco!!
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...