Tonyo Published on September 21, 2008
by Tonyo

Tonyo's blog

Browse posts
La Magoj bone kondutis
Posted on January 18, 2009
1 comment (latest 9 months ago)
Mia nova Eklezio
Posted on October 23, 2008
1 comment (latest 12 months ago)
Radio en Esperanto
Posted on October 5, 2008
8 comments (latest 13 months ago)
Mi ne plu nomos min hispano
Posted on September 25, 2008
13 comments (latest 13 months ago)
Intervjuo al Soros, kun pluraj mencioj al Esperanto
9 comments (latest 8 months ago)
Nova Sennacieca Revuo
Posted on August 13, 2008
Ĉu ni estas solaj?
Posted on July 12, 2008
9 comments (latest 15 months ago)
UEA kaj futbalo
Posted on June 10, 2008
1 comment (latest 17 months ago)
Retaj forumoj
Posted on May 28, 2008
2 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 746 times

Intervjuo al Soros, kun pluraj mencioj al Esperanto

Sunday September 21, 2008 at 10:15PM

Hodiaŭ, la gazeto "El País Semanal" (dimanĉa suplemento de "El País", la plej grava hispana ĵurnalo) intervjuas al George Soros. Estas pluraj mencioj al Esperanto:

Demando: Parolante pri viaj opinioj, mi kredas ke ili grandparte forĝiĝis pro la familiaj spertoj. Via patro, Tivadar, estis, krom advokato, verkisto en Esperanto, kaj li igis vin paroli ĝin kiam infano. Ĉu vi ankoraŭ parolas ĝin?

Respondo: Ne, mi ne plu parolas ĝin, sed mi tion faris, kaj mi ankoraŭ povus tion fari. Estas fascina lingvo, fascina elpensaĵo, sed nun ĝi ne havas utilecon. Ĝia rolo kiel internacia lingvo estis anstataŭita de la angla; malbone parolita angla, sed ĝi estas la universala lingvo kiun ni havas.

Poste estas pluraj mencioj al la paĉjo Tivadar, kaj al ties libro "Maskerado" (memoru, originale verkita en Esperanto)

Poste denove:

[George Soros] forfuĝis el la sovetanoj en 1946 danke al sia ĉeesto en Esperanto-kongreso okazinta en Okcidento, kaj li alvenis en Londonon.

Krome, ankaŭ hodiaŭ aperas denove informo pri George Soros en "Le Monde", kaj tie la informo estas ke li ankoraŭ komprenas nian lingvon.

La titolo de la hispana artikolo estas "La milionulo kiu volis esti filozofo". Nu, pri li kaj pri tiu ĉi lia faceto, mi iam verkis en mia alia blogo.

Kaj nun mi ĵus verkis en alia blogo, de la sama ĵurnalo, en la hispana, pri la paĉjo de Soros, Tivadar, kiun mi konsideras multe pli interesa ol la filo. Fakte, mia opinio estas ke, se tiu ĉi ne estus milionulo, neniu tiom atentus liajn politikajn opiniojn.

9 Comments / add your comment?

Arno Lagrangepro says:
Eksciinte ke la multmilonulo Ŝoroŝ estas filo de fama Esperanta aŭtoro, mi tiam ekrevis ke li povus monsubteni la movadon, kiel li tre doneme subtenis kontraŭkomunistajn movadojn en tuta orienta Eŭropo kaj aliajn edukcelajn projektojn tra la mondo. Esplorinte mi tiam eksciis ke li malfavoras al Esperanto. Liaj diraĵoj kiujn vi ĉi tie raportas ke "nun ĝi ne havas utilecon. Ĝia rolo kiel internacia lingvo estis anstataŭita de la angla" metas definitivan punkton al revoj ke li povus helpi. Li profitis de Esperanto heredita de sia patro por eskapi el komunisma Hungario (vizitante iun IJK-on) kaj poste havigis al si grandegajn monsumojn per kaperaj operacoj kontraŭ bankoj eĉ ŝtataj. Kaj li decidis dediĉi siajn havaĵojn por helpi faligi komunismon. - Li ankaŭ multe investis por provi malhelpi duan elektiĝon de Bush, sed vane-. Sendube la patro estis pli valora homo ol la filo ....
Posted 13 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
.... aŭ la filo similas al la patro, sed la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. Esperanto estas kontraŭnaciisma kaj kontraŭimperiisma invento, sed s-roj Soros patro kaj filo atentis nur la kontraŭnaciisman flankon.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Pri tiu simileco inter la universalismaj ideoj de patro kaj filo temis la blogaĵo kiun mi ligis: www.delbarrio.eu/2006/09/george-soros-universalismo-liberala.htm
Ĝi estis iom reliefigita de la duonoficiala biografio de Soros filo. Ŝajne ĝi estas la lasta spuro kiun lasis Esperanto.

La impreso lasata de la vortoj de Soros koncerne al Esperanto estas miksaj: evidente li ne opinias ĝin utila, sed samtempe la teorieca takso estas pozitiva. Mi ne povas taksi kiel legantoj tion juĝos, sed ne estas tute negativa sinteno.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Andy Անդի replies:
Mia impreso estis tre negativa unuavide. Li forgesis ke dank' al esperanto hodiaŭ li estas viva. En Kubo oni diras popularan vulgaran proverbon kiam kubanoj forlasas la landon kaj ne plu memoras pri la familio aŭ amikoj "se tomó la coca cola del olvido" (li trinkis la forgesigan kokakolaon)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Niko Kalivoda says:
Bedaŭrinde ke li malfavoras Esperanton. Se mi estus milionulo, mi multe donacus al la movado.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Andy Անդի replies:
Ankaŭ mi, vi povas kredi je tio! Pere de milionula helpo al esperanto oni ankaŭ helpas la mondon al pli demokratia kaj malpli riĉa lando, kie oni lernos valorigi ĉiujn kulturojn, eduki infanojn laŭ ties sintenon ktp.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Bedaŭrinde multaj homoj havas la saman opinion, sed kion fari por konvinki ilin, mono havas la plej grandan povon kaj ĉi momente usananoj kaj lia lingvo superas aliajn.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Andy Անդի says:
Estas granda bedaŭro ke multaj milionuloj foruzas sian monon je stultaĵoj kaj banalaĵoj dume gravaj movadoj (kiel la nia) kelkfoje ne multe avancas ĉar mono estas la "motoro". Pere de milionaj volontulaj donacoj ni havus pli da mono por informado, plikvalitigo de niaj materialoj, formado de multaj e-instruistoj, TV (kiu malaperis pro manko da mono), pli da filmoj, propagandado kaj prestiĝo i.a. Nuntempe ni devas konformiĝi je la sindonema monhelpado de la "diligenta kolegaro... ĝis la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos"
Posted 12 months ago. ( permalink )
Stefano says:
Saluton! Ankaŭ mi jam havis tiun ideon: pretigi liston de riĉuloj donemaj..., kiujn oni povas malkovri per informoj en ĵurnaloj (malfermo de lernejo en malriĉa lando, alia helpoprojekto, ktp. ebligita per donaco de miliardulo, ktp.). Kaj mi ekredaktis liston kun nomoj kaj kopiis la informojn, en kiu ili aperis. Eble foje ni povus kontakti tiujn personojn post bona strategia pretigo de la tuto. Sed unue mi devas retrovi la komencitan liston (sed eblas krei tute novan).
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...