Tonyo Published on July 12, 2008
by Tonyo

Tonyo's blog

Browse posts
Radio en Esperanto
Posted on October 5, 2008
8 comments (latest 13 months ago)
Mi ne plu nomos min hispano
Posted on September 25, 2008
13 comments (latest 12 months ago)
Intervjuo al Soros, kun pluraj mencioj al Esperanto
Posted on September 21, 2008
9 comments (latest 8 months ago)
Nova Sennacieca Revuo
Posted on August 13, 2008
Ĉu ni estas solaj?
9 comments (latest 15 months ago)
UEA kaj futbalo
Posted on June 10, 2008
1 comment (latest 17 months ago)
Retaj forumoj
Posted on May 28, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Loteribileto
Posted on May 12, 2008
1 comment (latest 17 months ago)
Tipe hispana eraro en Esperanto
Posted on May 4, 2008
9 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 854 times

Ĉu ni estas solaj?

Saturday July 12, 2008 at 09:28PM

"Ĉu ni estas solaj?" (Are we alone?) estas la titolo de la podkasto de la Instituto SETI, la organizaĵo kiu serĉas spurojn de eblaj eksterteruloj. Ne, ne temas pri ŝerco: ĝi estas tre serioza entrepreno, kiu utiligas sciencajn metodojn, kaj havas nenion komunan kun la famaj rakontoj de la NIFO-frenezuloj.

La podkasto mem traktas ĝenerale temojn rilatajn kun scienco, sed ankaŭ kun sociaj temoj, kun ĉio ajn kio povas iel interesi homojn por kiuj tiu esplorado ne nur havas sencon: oni eĉ povas diri ke ĝi estas unu el la plej indaj de la homa aventuro. Ĝin gvidas Seth Shostak, astronomo kaj lerta scienca komunikanto.

Kaj jen la novaĵo: ili menciis Esperanton en sia lasta eldono. La elsendo temis pri komunikado kaj lingvoj, kaj ili dediĉis grandan parton al la konstruitaj lingvoj, kaj kompreneble menciis nian. La intervjuito en tiu ĉi parto estis la organizanto de ekspozicio pri planlingvoj en publika biblioteko de Klevelando (Cleveland, Usono), kies enhavo pri Esperanto estas videbla en kelkaj fotoj en tiu ĉi ligo.

Vi povas elŝuti la mp3-on de la podkasto jene.

Ah, mi forgesis diri ke la lingvo estas la angla. Kaj kial mi aŭskultas podkastojn en la angla? Nu, kiel mi jam diris en alia loko, rilate sciencon, se mi iom komprenas la lingvon, mi preferas la originalon. Kaj bedaŭrinde, en tiu fako la anglaj informoj milfoje pli valoras ol la hispanlingvaj. Kaj ni ne parolu pri la stato de tiu fako en Esperanto...

9 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
Dankon por la informo Tonio. Jes prave la prelego estis ege interesa. La uzata angla tre klara kaj facile eblas sekvi la prelegantojn, krome la temo estas interesa.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Jes, ili ĝenerale pritraktas tre interesajn temojn. Kaj eĉ mi povas kompreni :-)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Mi tute malkomprenas homaron. Ankoraŭ ni ne kapablas interkomuniki per neŭtrala lingvo (kiel Esperanto) sed oni klopodas komuniki kun eksterteruloj...

Eble la "fina venko" okazos en malproksima galaksio.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Mi tamen bone komprenas la celon de la esploro. Imagu ke iam ni malkovras ke ni ne estas solaj: tio estus la plej granda malkaŝo de la tuta homaro. Kaj nun imagu ke iam ni malkovras ke ni ja estas solaj: ankaŭ tio estus la plej granda malkaŝo de la tuta homaro!
Posted 15 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Oni supozu, ke nur 1 en 1 miliardo da planedoj similas al la Tero. Nur en nia galaksio estus ĉ. 100 Teroj. Konsiderante, ke estas aliaj 100 miliardoj da galaksioj, ĉiu kun 100 miliardoj da steloj, estas 10 bilionoj da Teroj en la Universo.

La logiko favoras al la ideo pri aliaj planedoj enloĝataj de aliinteligentuloj.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Tio, al kio vi aludas, nomiĝas la formulo de Drake. Ĝi tamen enhavas plurajn nombrojn, kies valoro povas ĝis nun nur esti krude taksata. En konferenco, sciencistoj starigis surbaze de la formulo tri modelojn, kiuj diferencas je la taksoj por la nekonataj nombroj. La rezulto estis:

moderaj taksoj: ni estas solaj en la tuta galaksio
optimismaj taksoj: la averaĝa distanco inter civilizoj estas 5000 lumjaroj
entuziasmaj taksoj: la averaĝa distanco inter civilizoj estas 150 lumjaroj

Vi pravas ke logiko favoras la ideon ke ie en la universo ekzistas aliaj civilizoj.
Sed ĉu ni povas kontakti ilin, estas jam alia demando. La logiko ne favoras jesan respondon.
[Fontoj: www.activemind.com/Mysterious/Topics/SETI/drake_equation.html (angle)
de.wikipedia.org/wiki/Drake-Gleichung (germane)]
Posted 15 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
La problemo estas ke la logiko ne havas ian ajn rolon. La scienco baziĝas sur esploroj kaj pruvoj. La logiko povas taŭgi por plani la esplorojn aŭ por analizi la pruvojn. Sed nun ni povas konkludi neniom el la ekvacio de Drake.Nur ni atendu..
Posted 15 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro replies:
Mi ne tute samopinias, Tonyo. La logiko diras al mi, ke certe ekzistas aliaj civilizoj, sed la scienco diras al mi, ke neniam nia generacio povos kontakti ilin.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez says:
La malkovro de ekstertera civilizacio unuigus la tutan homaron!!! :-).

Tre interesa temo, dankon pro ĝi.
Jose Manuel
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...