Pardonu pro tiu ĉi teksto, kiu por multaj (inklude de mi mem) estas pura bagatelaĵo kaj memevidentaĵo, sed mi volas tion skribi en iu publike videbla kaj daŭra loko, por povi montri ĝin kiam necese, kaj ankaŭ por memorigi tiujn ĉi konsilojn al mi, kaze ke la tento hantu min.
|
Tre atentu retajn forumojn. Ne partoprenu ilin se vi deziras debati kun amiko. Retaj forumoj ne taŭgas por diskuti tiklajn aferojn inter amikoj. Retaj forumoj taŭgas por:
Sed por diskuti inter amikoj, oni plej bone sidiĝu antaŭ kafotablo kaj rigardu unu la alian en la okuloj. Antaŭ nelonge oni eldonis libron (en kiu partoprenis mia firmao) kun konsiloj por la uzo de la retpoŝto. Inter ili estas jenaj konsiloj, kiujn mi permesas al mi ripeti:
En ĉiuj okazoj memoru ke la retpoŝto kaj la retdiskutado estas nek libera senĝena parolado, nek formala skribaĵo aŭ artikolo. Ili estas mesaĝiloj mezvojaj, kiuj por la sendanto ŝajnas pli proksimaj al la unuaj, kaj por la ricevanto pli aspektas kiel la dua. Do, ni havas ĉiujn ŝancojn malamikiĝi pro miskompreno. |
Pardonu denove se vi jam estas sperta retumanto kaj por vi tio ĉi estas memevidenta. Sed mi ade kaj ade trovas tiun ĉi problemon. Nur por citi la du lastajn ekzemplojn de esperanta forumo: antaŭ kelkaj semajnoj kverelo okazis en la retforumo de iberiaj esperantistoj inter kelkaj plej bonaj amikoj, kaj nun okazis ĵus la samo en rondo de alia grupo de amikoj en tiu ĉi retejo. Do, mi pensis ke estus bone havi tion ĉi skribitan en loko kies ligon mi povas sendi en kazo de neceso.
Ne pensu ke mi riproĉas ion al iu ajn, nek konkrete nek ĝenerale. Mi mem lernis tiun ĉi lecionon (kaj mi certas ke ne tute kaj foje mi faras la saman eraron) en miaj unuaj partoprenoj en diversaj retforumoj. Do, tio ĉi estas ankau memmemorigilo:
|
Tonyo: estas tre facile esti miskomprenita en forumoj. Oni juĝos viajn mesaĝojn ne laŭ viaj intencoj, sed laŭ viaj vortoj kaj la interpreto de la leganto. Eĉ ne la ikonoj savos vin |
Send a message
Search for members

Fernando Maia Jr. says:
(Ankaux mi jam lernis la lecionon! Tiu artikolo tamen donas bonan rekomendon - ne tuj respondi/sendi al si mem/legi/relegi/jugxi. Jen!)
Mauro Ortelli says: