Estas du trajtoj de ĉiuj lingvoj parolataj en Hispanio, kiujn ĉiuj hispanoj kaj hispanparolantoj preskaŭ neeviteble ŝovas en niajn klopodojn paroli aliajn lingvojn.
Unu estas la konfuzo inter bo kaj vo. Tio estas kurioze, kaj mi foje aŭskultis alilingvanojn esprimi miron pri tio, ĉar ŝajne temas pri du sufiĉe malsimilaj sonoj. Tamen, en Hispanio la sono v ne ekzistas. Por esti preciza, la sono de b inter vokaloj estas neeksploda, kaj do iel similas la vo-sonon, sed la vera vo nur ekzistas en kelkaj izolitaj lokoj en valenciparolantaj lokoj (sed mi ie legis la hipotezon ke temas pri posta reenkonduko aŭ pri troĝusteco; mi ne certas, mi tute ne estas lingvisto). En la nuna eŭska normo oni eĉ entute forigis la literon. La afero ŝajne venas jam el antaŭromiaj tempoj, kaj mia latina instruisto rakontis al ni ke ekzistis diraĵo en la antikva Romo: feliĉuloj la hispanoj por kiuj vivere (vivi) estas bibere (trinki). Do, ne surpriziĝu se vi aŭskultas hispanon demandi “Ĉu vi bolas?”
La alia trajto estas la neeblo prononci la likvidan son (s) en la komenco de vorto. Oni klopodu kiom ajn, ĉiuj hispanoj prononcas tiajn vortojn kiel estrato, eskui, espegulo. Mi iam aŭdis rimarkon de anglo: « Se iu diras “I'm Spanish” sen sono inter la mo kaj la so, tiu mensogas ». Eĉ en vortoj kiel elstara, ofte ŝoviĝas sono de e inter la lo kaj so (aŭskultu Radion Kubon). Pli amuze estas ke tial la hispana havas la saman vorton por du tute malsamaj (eĉ malaj) nocioj: skatologio kaj eskatologio, kaj ke tio eĉ konfuzis iun tre elstaran hispanan esperantiston (mi legis iam la artikolon, sed ne memoras nun ĉu temis pri Régulo aŭ De Diego aŭ alia).
Kial ĉiuj ĉi konsideroj? Nu, nur por iom pravigi stultan kaj hontigan (sed samtempe amuzan) eraron en lasta artikolo en mia blogo: kiel atentigis Kalle, mi ne volis paroli pri “nebranĉiĝanta senfolia tigo” kiam mi skribis skapo. Ne, mi volis esti tro ĝusta, kaj kompreneble celis eskapon.
Kia estultaĵo!
Send a message
Search for members
Farri says:
Rimarkindas ankaŭ stranga komuna fenomeno nur "iberiaj" (t.e. okazantaj en la lingvoj de Iberia Duoninsulo kaj Okcitanio (suda triono de Francio)), t.e. en la lingvoj galeg-portugala, kastilia, eŭska, aragona, kataluna kaj okcitana, kie literojn B, G kaj D oni ne prononcas simile se ili estas inter vokaloj ol se ili estas post konsonanto.
Pri la prononco de hispanlingvanoj en Esperanto, mi ege rimarkas la penon prononci kelkajn konsonantojn. Estas tre stereotipe aŭdi "seθ mi ne esθias ĉu ji okasos je la kŭara aŭ je la kŭina ĥoro" (sed mi ne scias ĉu ĝi okazos je la kvara aŭ je la kvina horo).
Lars Sözüerpro replies:
Tonyo replies:
Kaj, jes, vi pravas ke ekzistas aliaj malbonaj prononcadoj de la hispanoj. Mi insistis nur pri tiuj komunaj al Hispanio, sendepende de la lingvo. Specife por kastilianoj, plej malfacile estas distingi inter "s" kaj "z". Kaj pli frape, prononci "h" kiel "ĥ". Al la ceteroj ni povas alkutimiĝi, eĉ al "ĵ", "ĝ" aŭ "kv", sed "h" kaj "z" estas tro :-)
Harri Lainepro says:
Manolopro replies:
Manolopro says:
Estis unu fama ĵurnalisto kiun mi uzas kiel modelo de tiu trokorektismo. Li nomiĝas Jesús Hermida. Kiam mi volas klarigi pri la prononco de la valencia aŭ esperanta v-sono mi diras: "prononcu ĝin kiel Jesús Hermida".
Belgabirdopro says:
Hermida, jes, sed kelkaj kantistoj ankaŭ, ĉu ne? Julio Iglesias... ĉu Serrat? Amiko mia kiam li kantas prononcas la v-sonon, kaj kiam li parolas li neniam faras tion...
Belgabirdopro says:
Instruistino mia estis en Grekujo kaj iu demandis ŝin pri la prononcado de la tabak-marko "DUCADOS" (skribita tiel). Ŝi respondis kaj la alia diris al ŝi: Sed kial vi prononcas malsame la du D-leterojn?
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Ne forgesu ankaŭ la grekan kie la dua alfabetlitero Beta estis Vita. La slavoj kiuj tradukis la Biblion tiutempe el la greka diras Vavilon (Babelo), Vizantia (Bizanco) kaj Pavel (Paŭlo).
En la hebrea Bet kaj Vet estas la sama litero, kaj nur ena punkteta igas la unuan esti elparolata Bet.