En alia blogero aliloke mi rakontis pri hispana muzikgrupo, tre bona, kies famo iom post iom kreskas, kiu havas kanton en Esperanto. La grupo nomiĝas "Le Punk", la kanto "La lukto estas perdita", kaj la paĝo kie mi rakontas pri ili troviĝas tie ĉi. Vidu ankaŭ foton de la grupo tie ĉi, en Ipernitio, en la spaco de Vinilkosmo.

Nun mi trovis registraĵon de la grupo, en kiu ili kantas tiun kanzonon en koncerto. Vidu ĝin tie ĉi.

La sono estas ne tre bona, kaj krome oni sentas la lacecon de la koncerto en la voĉo de la kantisto. Do, eble ĝi pli plaĉos al vi se vi aŭskultas ĝin en la spaco de la grupo en MySpace: http://www.myspace.com/lepunkmadrid