Tonyo Published on March 8, 2008
by Tonyo

Tonyo's blog

Browse posts
Tipe hispana eraro en Esperanto
Posted on May 4, 2008
9 comments (latest 18 months ago)
Le Punk
Posted on April 12, 2008
La leĝo pri maksimuma harfendumado
Posted on April 5, 2008
2 comments (latest 19 months ago)
Jorge lernas la ĉinan
Posted on March 27, 2008
4 comments (latest 18 months ago)
Murdo kaj malkuraĝo
6 comments (latest 20 months ago)
Radiointervjuoj
Posted on March 4, 2008
Ekspozicio pri Esperanto
Posted on February 17, 2008
1 comment (latest 20 months ago)
Bonvenas artikoloj pri historio
Posted on February 15, 2008
Nova adreso de mia retpaĝo
Posted on January 13, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 459 times

Murdo kaj malkuraĝo

Saturday March 8, 2008 at 03:02PM

Hieraŭ ETA murdis alian laboriston, nur pro la peko ke li estis socialisto.

(Mi klopodis meti tie ĉi videon pri li, Isaías Carrasco, sed mi ne scias kiel tio fuŝis: vidu ĝin en http://video.publico.es/videos/0/4987/)

En la nuna modo de etnismo, kiu tiom infektis kelkajn partojn de nia movado, eble iu ankoraŭ pensas ke la vaska sendependismo estas progresema movado. Ankaŭ povas resti mistera por multaj personoj de aliaj landoj, ke socialisto, laboristo kaj urbkonsilisto, povas esti mortigita de bando sin nomata "patriota maldekstro".

Tion mi klopodis ekspliki antaŭ kelkaj jaroj en la Eŭropa Kongreso en Bilbao, kie mi ankaŭ reliefigis la rolon de iuj socialistoj en la ekesto de la vaska Esperanto-movado. Vi povas legi la prelegon en mia retpaĝo, kun posta aldono en aparta blogero. Kaj en la fako de dosieroj de tiu ĉi ipernitia paĝo vi povas trovi du fotojn de tiu periodo.

ETA certe mortigis por klopodi influi en la parlamentaj balotoj kiuj okazos morgaŭ en Hispanio. Jen kion mi esperas estos ĉies respondo:

6 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
Kiu uzas perforton neniam povas esti progresema, sed nur detrua. Ĉi tiujn agadojn neniam helpis iun progreson. Ne respondu al perforto per perforto. La batalo pere de dialogo de la vaska popolo mi povas subteni kaj kompreni, perforton neniam en neniu kazo.
SAT Kongreso en Nagykaniza havas en deklaracio ke iun formon de perforto en batalo al liberigo aŭ al progresigo ne povas esti akceptata.
la ekzaktan tekston mi ne havas ĉi tie do la teksto estas libera interpretado el memoro.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Kara Jakvo, ne temas nur pri perforto. La tuta esprimo "batalo de la vaska popolo" estas erara: tiu laboristo estis "vaska popolo", kaj li bone sciis kio estas "batalo", kio estas respondeci pri sia popolo, sin engaghi kaj kuraghi.
Estas kurioze, chu vi scias pri kiu mi pensis kiam mi unuafoje vidis lian foton?... Pri vi! Rigardu en www.elmundo.es/albumes/2008/03/07/isaias_carrasco/index.html. Nur ke via haro estas iom pli longa kaj blanka.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Kara Tonyo,
denove mi dankas vin pro la esperantigo de gravaj, ĉikaze tre freŝa, okazintaĵoj. Permesu al mi , tamen, iom malkonsenti pri via samniveligo ETA-vaska sendependismo-etnismo. Tio estas kvazaŭ niveligi Al-Kajdo-Arabismo-Islamo aŭ Narkotrafiko-Hugo Ĉavez-maldekstruloj.
ETA estas bando de kronikaj malsanuloj kiuj pretekstas naciismon kaj socialismon por murdi kaj akiri la idiotan medalon de popolheroeco.
Ke iu popolo strebu al sendependeco (nuntempe jam sen landlimoj) laŭ mi estas nek bona nek malbona, nur dependas de kiel oni administros la hipotezan novan situacion. Kiel malbonus al mi, ekzemple, ke Eŭskio estus sendependa? ĉu ĉar ni ne ricevus tiom da mono de ili eventuale?
ĉu miaj eŭskaj amikoj fariĝus subite malamikoj pro mistera etna viruso? La problemo pri sendependismoj ĝenerale estas ke ŝtatoj kaj multaj superorganizoj minacas pri supozata kaoso kaj pretas bojkoti kiel eble plej popolajn decidojn, krom en la kazo ke tio strategie konvenos al regantaj potencoj (verŝajne Kosovo ekzemplas).
Ne ĉiuj etnistoj egalas, same kiel ne ĉiuj maldekstruloj egalas.
Krom tio mi varme aliĝas al la komdamno de tiaj atencoj.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Kara Karulo: mi ne samniveligas tiujn konceptojn, kaj ne volus ke tio aperu kiel deduktaĵo de mia teksto. Mi atentigas pri la fakto ke etnismo, t.e., la koncepto ke iu teritorio devas esti regata de iu etno, de iu grupo difinita laŭ rasaj, lingvaj aŭ religiaj kriterioj, estas ofte konsiderata en Esperantujo kiel progresema ideologio, kaj tio certe kondukas al miskomprenoj pri la okazintaĵoj en Eŭskio. Laŭ mi, iom bizare en movado kiu pasintece pli celis al universalismo.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Ankaŭ pri tio (antaŭa universalismo) mi ŝatus nuancigi. Ĉu vi konsideras universalema havi himnon, flagon, adoron al iniciatinto de la komunumo, senton de supereco rilate al la homoj kiuj ne scipovas la "perfektan" lingvon,....?
Mi opinias ke la nuna Esperantismo gajnis en pluraleco kaj fleksebleco kaj pli respegulas la realan mondon, tio estas, la diversecon.
Aliteme, mi profitas la ĵusan balotadon por montri al vi kategorion de etnismo kiun vi ne menciis: plej multaj el la "etnistoj" de ERC (kat-sendependismaj respubikanaj maldekstruloj) ne hezitis transdoni sian voĉon al hispana socialista partio por bari la paŝon al la maldekstro en la ŝtato. tion mi konsideras sufiĉe progresema (progresata?) etnismo.
Anekdote, kiam Montilla parolis pri la malvenko de PP dum la celebrado antaŭ centoj da PSC-simpatiantoj, aŭdiĝis koruse kaj ripete la slogano "no pasarán!" :)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * edited this comment 20 months ago.
Jakvopro replies:
Nu Tonyo, mi eble estas same dika ol la viro, sed neniam mi ligis aŭ katenigis min al iu politika partio. Tamen estas terure ke oni murdas homon nur pro liaj ideoj kaj engaĝigo.
Posted 20 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...