Aprila numero de "Sennaciulo", la revuo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) entenos dosieron pri historio.

Ĝi temos pleje pri historio de la laborista esperantista movado, sed ĝi ne nepre limiĝos al tiu specifa fako. En ĝi troviĝos ankaŭ referencoj al laborista historio ĝenerale, aŭ al la esperanta movado, aŭ al aliaj pasintaj okazaĵoj kiuj povus interesi la legantojn de SAT.

Se iu el la legantoj ŝatas historiajn aferojn, kaj deziras kontribui, sendu mesaĝon al mia adreso: tonyodelbarrio(ĉe)gmail.com. La limdato estas la 10 de marto, sed bv. antaŭanonci se vi intencas kunlabori.

Kaj inter la ipernitiaj uzantoj, certe troviĝos iuj, kiuj povos alporti grafikan materialon: fotojn, bildojn, afiŝojn, ktp. Ankaŭ ĝi estas bonvena.

Cetere: materialon pri historio vi povas trovi en mia alia retejo: http://www.delbarrio.eu/historio.htm