Fine de la prelego kiun mi menciis en mia antaŭa blogero, mi prenis kelketajn minutojn por inviti ĉeestantojn reveni al hispania esperantujo venontjare. Nome, aparte de nova Internacia Semajno en oktobro, en 2013 okazos (almenaŭ) tri aliaj promesplenaj renkontoj:
  • la Iberia Renkontiĝo, por junuloj, meze de marto en Madrido (baldaŭ en la reto)
  • la Hispana Kongreso, en la unua semajnfino de majo, en Zaragozo
  • la SAT-kongreso, kiu disvolviĝos en Madrido inter la 28-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto
Nun la invito aperas en la reto, en la kanalo de Hispana Esperanto-Federacio en Youtube. Jen ĝi:



Vi estas ĉiuj invitataj!