Se iam mi estus devigata konfesi patrujon, mi ne taksus tia Hispanion, nek Kastilion, eĉ ne la lokon kie mi de antaŭ multaj jaroj loĝas, la madridan regionon. Ĝi ne havus difinitajn limojn, nek administran statuson, eĉ ne nomon. Mi ankaŭ dubas ke miaj familianoj kaj miaj amikoj konsentus ke tiu estas kandidato por patrujo.
Temas pri malgranda regioneto, valaro en la montaro en la nordo de la Malnova Kastilio, jam en la limo kun Kantabrio. La limoj estas neprecizaj, arbitraj en mia propra elekto. Mi povus difini ilin laŭ la unuaj kilometroj de la rivero Pisuergo (Pisuerga), antaŭ ol ĝi eniras sian malrapidan vojon en la planaĵojn de la cereala regiono. Kelkaj nomas ĝin la Palencia Montaro, laŭ la nomo de la provinco Palencio (Palencia), sed tio estas tro administra nomo, kiu apenaŭ havas rilaton al mia propra sperto. Tial ĝi provizore estu nomata la Alta Pisuergo.
Tie ĉi mi troviĝas nun, kaj de tiu regioneto estas la fotoj kiujn mi ĵus alŝutis al la Dokumentaro.
Vi povas vidi tie fotojn de la, ni diru, ĉefurbo, Aguilar de Campoo, kun la rezervujo en la rivero Pisuergo. De la plej altaj montpintoj (Curavacas kaj Espigüete), en la suda parto de la Kantabra Montaro. De tre bela ekskursloko, la taksusaro de Tosande. Kaj fine, de mia vilaĝo, Mudá, kie mi loĝis dum mia junaĝo, kaj ankoraŭ havas domon (tre malgranda sensignifa loketo, kies nomon konas eble iuj el vi pro aludo en artikolo mia pri la esperanta Vikipedio iam publikigita en Libera Folio).
Mi ne tre ofte vojaĝas al ĝi, eble du aŭ tri fojojn jare. Sed tamen ĝi estas la ununura loko pri kiu mi sentus nostalgion se iam, pro hazardo de la destino, mi ne plu povus viziti ĝin. Do, ĝi estas la perfekta kandidato por patrujo por tiuj ne sopirantaj patrujon.
Vi do estas kore invitataj.
Send a message
Search for members
Karulo (Karles) * says:
Mi ne emas prezenti min kiel mondcivitano, mi taksas tion duone pedanta kaj duone laŭmoda. Ĉiuj homoj de la mondo estas mondcivitanoj denaske. Sed al "patrujo" algluiĝis jam tro da malindaj adjektivoj, ĉefe pro politikaj interesoj, kaj des malpli mi emas uzi la vorton por io ajn.
Mi kredas ke, objektive, patrujoj ekzistas. Sed varias la formo en kiuj homoj rilatas al patrujo. Mi povintus diri, ekzemple, ke Katalunio estas mia patrujo kaj mi ne dirus ian sensencaĵon, tamen tiu simpla aserto-konstato vekus multe da diskutoj, favoraj kaj malfavoraj. Kutime oni aŭtomate gluas konkretan sintenon al ĝi: amo aŭ ŝovivismo, dependante de la starpunkto.
Pri tio, mi emas pensi ke amo al patrujo, ĉu ĝi estu onia naskiĝdomo, ĉu la terplanedo, ĉu io ajn inter ambaŭ,...ne nepre estas mabona sinteno damaĝanta la pacan kunvivadon, se vere temas pri amo kaj ne io alia maskita sub la nomo "amo".
Lluís replies:
Tonyo replies:
Karulo (Karles) * replies:
Jakvopro says:
Revenante el ferio de la sudo, la unua afero kiun mi vidas estas la pinto de la katedralo de Antverpeno kaj tiam mi scias, mi venas hejme. La loko kie homoj parolas mian lingvon la antverpenan, la loko kie mi konas la homojn kaj babilas kun ili.
La malgranda paradizo Antverpeno kiun mi tiel volonte kritikas. Mi ne partoprenas al tiuj, kiuj diras ke NI estas la plej bonaj, estas nur loketo en la mondo kiu por mi gravas, neniu pli, same kiel unu de miaj plej karaj amikoj sentas sin hejme alvenante en Zagrebo.
Ĉu emocioj aŭ sentoj?
Pepeniebla says:
Joan Inglada says:
Via artikolo kaj tiu de Reza inspiris tiun mian.
Tiuj artikoloj pritraktas tre malfacilajn aferojn. Mi ne scias ĉu mi kapablas kompreni la homojn kiam ili parolas pri tiuj aferoj. Mi ankaŭ ŝatas la respondon de Karulo.
Joan Inglada edited this comment 22 months ago.
Tonyo says: