Ĝuste dum tiuj ĉi tagoj oni kunmemoras la 100-an datrevenon de la kvina Universala Kongreso, kun la vizito de Doktoro Zamenhof al Barcelono (kaj poste al Valencio).
Kun tiu preteksto, mi verkis du artikolojn por reta ĵurnalo kie mi kelkfoje kunlaboras:
- Pri la unuaj Internaciaj Floraj Ludoj.
- Pri la forpaso de Marie Schröder, ĝuste kiam ŝi estis vijaĝonta al Barcelono (tiun informon inspiris al mi la blogoj de Ailanto kaj de Bernhard)
Cetere, mi mencias en la unua la informon ke la konata pedagogo, kaj martiro de la Tragika Semajno, Francisco Ferrer i Guardia, havis rilaton kun Esperanto. Jam du amikoj petis al mi klarigon pri tio, kaj nun mi trovis la precizan fonton: La informo aperas en la libro de Xavier Margais, "El moviment esperantista a Mallorca", p 181. Mi tradukas:
En [la ĵurnalo] "La Almudaina" (4-a de septembro de 1909), inter aliaj novaĵoj, oni informas ke Francesc Ferrer sin direktis al Granollers por iri kun amikoj al Barcelono kun la celo ĉeesti la Kongreson de Esperanto. En "La Última Hora" (3-a de septembro 1909) entre aliaj novaĵoj ili rakontas la traserĉadon kiun oni faris al li. Oni asertis ke li portis poŝtranĉileton, fotilon kaj en la monujo leteron en Esperanto pri kiu, ĉe ties prenado, li montris aktivan intereson ke ĝi estu detruita.
Ne estas pliaj informoj pri lia aktivado, laŭ mia kono, kaj ĉiukaze li ne ŝajnas tre aktiva esperantisto. Nur famiĝis unu lia diro, kiam oni demandis kial li uzas en sia lernejo la hispanan (kastilian), kaj ne la katalunan, ke li eĉ preferus uzi Esperanton. Plian detalojn legu ĉe Joan.
Send a message
Search for members
Joan Inglada says:
Rilate al la afero de la hispana lingvo uzata en la Moderna Lernejo, en prelego en la jaro 1990, Jaume Carbonell, tiutempa direktoro de la gazeto Cuadernos de Pedagogía (pedagogiaj kajeroj) diris ke tio devenis de la internaciisma sento, propra de la anarkiismaj sektoroj, kiuj havis la esperon ke esperanto estus la universala lingvo kiu ĝemeligus ĉiujn homojn, ĉar oni devis venki ĉiujn naciismojn -komprenitaj kiel partikularismoj- pro tio ke ili malgrandigas la kulturojn. Sekve, li [Ferrer i Guàrdia] estis sufiĉe kritika al la naciismoj, kaj la Moderna Lernejo, tion oni devas diri ĉiam, estas hispan-lingva lernejo. En ĉi tiu senco, oni devas diri ke ĉi tiu internaciisma tradicio iom post iom estis korektita ĝis la punkto ke homoj kiel Puig Elies kaj multaj aliaj anarkiistoj, al li kritikis ĉi tiun teniĝon. Pli malfrue, en multaj aliaj lernejoj, la kataluna estas la lingvo kiun oni uzos (...). Sekve, rilate al tio mi dirus ke ĉi tiu tradicio hemostazis.
Joan Inglada edited this comment 2 months ago.