Tonyo Published on February 1st, 2009
by Tonyo

Tonyo's blog

Browse posts
En Pola Radio
Posted on May 24, 2009
Twitter-2
Posted on May 13, 2009
1 comment (latest 3 months ago)
Nova aspekto de mia retejo
Posted on March 29, 2009
Esperantŭiter
Posted on February 25, 2009
3 comments (latest 8 months ago)
Hipokritaj filmoj
6 comments (latest 8 months ago)
La Magoj bone kondutis
Posted on January 18, 2009
1 comment (latest 10 months ago)
Mia nova Eklezio
Posted on October 23, 2008
1 comment (latest 12 months ago)
Radio en Esperanto
Posted on October 5, 2008
8 comments (latest 13 months ago)
Mi ne plu nomos min hispano
Posted on September 25, 2008
13 comments (latest 13 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 556 times

Hipokritaj filmoj

Sunday February 1st, 2009 at 07:58PM

Mi spektis la filmon “Australia”. Ne tre ofte ke mi nun iras kinejen, sed la destino (nu, la ino) pelis min. Mi ne intencas ĝin recenzi, inter miaj emoj ne troviĝas la kinkritikistemo. Sed mi volas pritrakti unu econ, kiun mi trovis en tiu filmo, kaj kiu estas komuna al multaj aliaj, ŝajne bonintencaj, sed en la rezulto nefidindaj kaj nekredindaj: la hipokriteco.

Se vi ne konas la filmon, mi simple diru ke ĝi enhavas denuncon pri la fitraktado al la aborigenoj en Aŭstralio, kaj specife al la kampanjo eduki la mestizojn en kristanaj misioj por viŝi la rilaton al la malnova raso kaj kulturo (pri tio estis artikolo de Franciska Toubale en numero de "Sennaciulo" de pasinta marto). Tiu estas la baza temo de la filmo, kiu kondukas la historion. Do, kiel vi vidas, la alrigardo estas ŝajne progresema kaj denunca. Sed mi havas problemon: se la ĉeftemo estas la aborigenoj, kial la ĉefroluloj estas la blankuloj?

Nu, tia alrigardo povus esti akceptebla en aparta kazo, en kiu oni volas rakonti historion el alia vidpunkto, el la rolo de flanka spektanto. Sed, kiel vi povas imagi, tio ne estas la kaŭzo: simple la filma grandindustrio bezonas belulojn, stelulojn.

Laŭ mi, tiu estas klara kazo de hipokriteco, kaj mi devas konfesi ke mi ne povas elteni ĝin.

Kaj ĝi estas tre ĝenerala. Mi havas liston de filmoj en kiuj la fenomeno ree okazas: blankuloj estas la malbonaj, sed blankuloj estas la herooj.

Mi unue rimarkis tiun fenomenon kiam sufiĉe juna mi ĉeestis kinmaratonon kun tri filmoj pri la milito de Alĝerio. Unu estis la fama “La batalo de Alĝero”, de Gillo Pontecorvo, filmo sobra, kies ĉefroluloj, kolektivaj, estis la loĝantoj de la urbo. Sed la du aliaj (unu el ili “La question”, la alian mi ne memoras), kvankam teorie favoraj al la alĝeria sendependeco, uzis la vidpunkton de la bonaj blankaj eŭropanoj. La komparo de la filmoj montris la falsecon de la lasta elirpunkto.

Poste mi rimarkis kiom oftas la sama fenomeno en aliaj filmoj. Ekzemple, oni povas kondamni la mistraktadon al la nigruloj, uzante kiel ĉefroluloj blankajn advokatojn, kiel ĉe "Mortigi najtingalon" ("To kill a Mockingbird"), blankajn policistojn, kiel ĉe “Ardas Misisipio” (“Mississippi Burning”), aŭ blankajn ĵurnalistojn, kiel “Kriu liberon” (“Cry freedom”).

La samon oni trovas ofte en la vakeraj filmoj teorie favoraj al la indianoj. Al tiu kategorio apartenas la filmo kiun mi konsideras la pinto de la hipokriteco “Dancanta kun lupoj” (“Dances with Wolves”). Jes, Kevin Costner eble estas amika al la ruĝhaŭtuloj, sed ne tiom ke li povas enamiĝi al unu: li bezonas blankvizaĝulinon por ke ekzistu amafero.

Mi tamen devas koncedi ke temas pri subjektiva impreso, kaj inter miaj plej ŝatataj filmoj troviĝas unu en kio okazas io eĉ pli grava: en “La jaro kiam ni vivis danĝere” (“The Year of Living Dangerously”) ne nur la ĉefroluloj estas blankhaŭtaj, sed eĉ la indiĝena rolulo estas aktorata de usona aktoro. Sed en tiu filmo Peter Weir ne estis alveninta en Holivudon, kaj li sukcesis fari specialan majstroverkon.

Sed ĉiukaze la regulo miaopinie devas esti klara, kaj mi sentas ke ĝi validas ankaŭ kiam mi legas kelkajn alvokojn de homoj rilate al la etnaj rajtoj, kaj al etnoprotektaj movadoj: la ĉefrolulo devas esti la suferanto.

6 Comments / add your comment?

pqs says:
Vi pravas.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Mi spektis la filmon, sed mi ne pensis ĝin denunca ion ajn...

La temo de la fitraktado al aborigenoj estas flanka dram-instigo, samkiel la rasismo al nigruloj (ekz., en la taverno). La vera rakonto troviĝas en la ŝoko inter la civiliza urbeca mondo kaj la kampareca medio, sed en fora lando (kie aborigenoj eventuale ornamas la fon-bildon). Tial la ĉef-roluloj estas blankuloj.

Mi pasis agrablan vesperon spektante la filmon. Ĝi similas al "Afrikaj Memoraĵoj"...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Iom surprizas min via interpreto, Manolo. Mi vidis la aborigenan demandon kiel la ĉefa fadeno de la rakonto. La kampara ŝoko ne estas grava, laŭ mi, aŭ eble ĝi estas tro trivita.
Nu, bone, la vera fadeno estas la amafero.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Mi honeste pensas tiel. Jam en la antaŭfilmo (kiun mi spektis kelkajn semajnojn antaŭ la premiero) videblas la peno reprodukti la skeĉecajn scenojn de "Afrikaj Memoraĵoj", kiam la delikata kaj kulturita virino misakordas kun la bruteca kaj ne rafinita viro, sen ke tio malhelpu amaferon inter ili.

La indiĝenisma deflankiĝo estas, laŭ mi, kiel veti por venkonta ĉevalo: oni scias, en la kinartista mondo, ke tiu elmontro de ekstrema politika ĝusteco (kiun en nia lando estas konata kiel "buenrollismo"), helpas al giĉeta sukceso. Mi simple admiras la manieron per kiu ili enkondukis la aferon, pere de tiu mestiza knabo, kies rolon gapige plenumas tiu juna aktoro.

Tamen, pri la funda plendo de via artikoleto, ke la ĉefroluloj estu la subprematoj, mi plene konsentas se la filmo vere havus kiel moton la denuncon aŭ malprestiĝigon de la subpremado.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Nu, ne estas surprizo ke okcidentaj-blankulaj filmistoj (reĝisoroj, aktoroj, ktp) filmas lau blankula vidpunkto. Ne petu pirojn al ulmo! Certe vi pravas ke mankas ofte la vidpunkto de la suferantoj sed la kialoj de tiu manko troveblas aliloke, verŝajne.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Tonyo replies:
Jes, sed mi preferus en tiu kazo ke ne aperu entute la suferanto. Por meti alian ekzemplon: en tiuj ĝenroj de filmoj, en kiuj ĉiam aperas unu nigrulo, sed li/ŝi estas la dua, dum la ĉefrolulo estas la blankulo. Kial oni taksas tion antaŭeniro?
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...