About this blog

  • 41 posts
  • 41 570 visits / 1 comment
March 2011
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

March 23rd, 2011

Timo kaj aliaj sentoj

Dum lastaj tagoj mi havis okazon komenti en diversaj forumoj pri la afero de la nuklea katastrofo okazanta nuntempe en Japanio. Kaj ĉiam, post preskaŭ ĉiu mesaĝo, mi havis la intiman senton ke miaj vortoj estos interpretataj kiel malvarmaj kaj sensentemaj, eĉ se ne tiu estis mia intenco. Ĉar la celo de miaj vortoj estis plejofte kvietigi la sentojn, kaj doni iom da perspektivo al la riskoj. Kaj tio, kiam la timo ĉefrolas, nepre aspektas sensenta kaj malempatia. Tamen, mia propra memtakso estas ĝuste la mala, kaj mi esperas tie ĉi ekspliki kial.

read more
Published at 04:05PM ( 3 comments / 1944 visits )
This post is public

December 30th, 2010

Peĉakuĉo pri la Dirakoj

Ĉu vi foje laciĝas aŭskulti longajn, kaj eble enuajn, prelegojn dum esperantaj aranĝoj? Jen ebla solvo: organizu peĉakuĉon! …read more
Published at 09:53PM ( 0 comments / 680 visits )
This post is public

October 19th, 2010

Granda frato observas vin!

Ne tiu ĉi blogaĵo ne temos pri privateco, kvankam certe tiu, ke Granda Frato observas min, estas la sento kiun mi spertas ĉiufoje kiam mi, ĉiam malpli ofte, eniras Fejsbukon. Tamen mi volas reblogi nun pri pure lingva temo, pri tradukado. Ĝi fakte estas komento al teksto en la blogo de Bernardo, sed mia komento estos iom longa, kaj do pli bone redakti tute apartan artikolon, des pli ke la origina blogero aperis antaŭ kelkaj tagoj, kaj la sperto montras ke tro malfruajn komentojn nur legas la komentanto kaj la prikomentato.

La teksto de Bernardo, fakte perita de Joxemari Sarasua, montris paralele du tradukerojn de unu sama teksto, la komenco de la romano “1984” de George Orwell. Eĉ se temas pri nur kelkaj paragrafoj, kiom da eblecoj! Jen mi ŝatas unu solvon, jen la alian, jen mi mem redaktus alie... Unu tutan seminarion oni povus organizi, por montri al komencantoj la multegajn eblecojn de tradukado, kaj de nia lingvo.

Tion mi povis konstati eĉ en nebeletra teksto, kiam mi trovis du malsamajn tradukojn de unu TED-prelego, kiun oni devas nun revizii. Tradukado similas al reverkado, kaj evidente estas multe pli malfacila kaj pli respondecplena tasko ol oni ofte supozas. Jen kial tiom gravas reviziado fare de aliuloj.

Alia komento pri la traduko de tiu verko estas kiom grave estas trafi tiajn esprimojn kiuj jam fariĝis kvazaŭ kliŝaj, kaj kiujn oni povas legi aŭ aŭdi eĉ en ĝeneralaj konversadoj. Ekzemple, mi tre ĝuis la tradukon de Hamleto, fare de Zamenhof (multege pli bona ol la hispanlingva versio kiun mi konis), sed min agacis la traduko de tiu fama frazo el Hamleto: "Something is rotten in the state of Denmark". Zam tradukis per "Malbona io estas en Danujo". Ho, kia makulo en tiel bona traduko! Kiel sensuka, kiom maltaŭga por citado.

Tial la graveco bone trafi en “Big brother is watching you”. Por mia gusto, la solvo de Broadribb, per "rigardi" estas iom sensuka. Se oni estus min mem demandinta kion mi elektus, antaŭ ol legi tiujn tekstojn, eble mi elektus ion similan al "gvati". Mi eĉ ne estus pensinta pri "observi"... sed pro tre paradoksa kialo: nur nun mi rimarkis ke la unua senco de "observi" laŭ PIV estas "rigardi kun daŭra atento, por esplori". Mi pensis ke tio estis hispanismo (paradokse, kiel jam okazis al mi aliloke, la hispana influas min male ol oni povus supozi!), sed nun mi rimarkas ke temas pri la perfekta solvo por la senco de la ŝildo.

Fine, ĉu tie aperu aŭ ne artikolo? Tio estus debato por tute alia seminario. Eble la regulo kaj la originalo ĝin postulus. Sed ĉifoje iel, eble pro la fluado de la teksto pri kiu Sarasua mem ofte insistas, por ke la frazo dividiĝu en du samsilabajn partojn, mi forigus ĝin.

Ĉu vi ne rimarkas la minacon?: "GRANDA FRATO OBSERVAS VIN"

Published at 03:34PM ( 2 comments / 835 visits )
This post is public

July 15th, 2010

La alia blogo: nova adreso kaj aspekto

Mia ĝenerala blogo havas novan aspekton, kaj novan adreson. Post teĥnikaj problemoj ĉe Blogger, mi ekuzis la teĥnologion de Wordpress, kaj tre ŝanĝis la aspekton. Jen la adresoj:

La blogopaŭzo daŭris du monatoj, kaj do la unuaj blogaĵoj temis ĝuste pri okazintaĵoj dum tiu periodo. Nun mi ĵus blogis pri alia afero, pri kiu vi eble ion legis dum la lastaj tagoj: la futbalmanio, specife en Hispanio. Pri tio me ankaŭ alŝutis kelkajn fotojn en tiu ĉi fotogalerio.

Published at 09:50PM ( 1 comment / 611 visits )
This post is public

April 3rd, 2010

Monato de Vikipedio

Eble vi jam legis aliloke, sed mi kopias denove la diversloke disvastigitan alvokon:

Vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio" estas nova aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo. Per premioj ĝi volas motivi vikipediistojn al verkado kaj plibonigado de artikoloj pri elektitaj gravaj temoj kaj aprezi bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj.
La projekto celas ankaŭ allogi novajn aŭtorojn al la libera enciklopedio. La konkurso okazas dum la tuta monato aprilo 2010 kaj por la plej bonaj aŭtoroj estas preparitaj valoraj premioj. Partopreni povas ĉiu registriĝinta vikipediisto – simple per plibonigo de unu aŭ pluraj artikoloj el proponita listo de 1000 temoj kaj enskribiĝo en la listo de konkursantoj. Individuoj povas ankaŭ mem proponi premion por instigi verkadon pri specifa temo.
Regularo kaj listo de verkindaj artikoloj kaj proponataj premioj troveblas ĉe www.vikipedio.net.

Permesu ke mi instigu al partopreno. Nuntempe Vikipedio jam pasis bone la kriterio pri kvanto kaj amplekso, sed mankas multe da laboro rilate al kvalito. Pri tio mi jam verkis antaŭ iom da tempo en Libera Folio kaj aliloke, samtempe insistante ke ni jam havas tre bonajn artikolojn en Vikipedio, kaj ke tiu problemo okazas ankaŭ en multaj alilingvaj versioj. Do, mi tre bonvenigas la iniciaton de E@I.

Mi povas instigi al tiu partopreno, des pli ke mi mem ne havas la intencon verki por la konkurso. Sed tion vi facile komprenos se vi ĵetas rigardon al la citita retejo.

Aliflanke, kaj tio jam estas tute persona opinio, kaj ne de la organizantoj de la konkurso, estus bone kompletigi tiun ĉi per la reverkado aŭ eĉ forigo de la plej malbonaj artikoloj, kiuj makulas la ceterajn. La kunlaborantoj mem de Vikipedio kutime identigas tiujn per ŝablonoj, kaj ilin oni povas serĉi tie ĉi: Kategorio: Artikoloj bezonantaj plibonigon. Mi mem instigus al forviŝo de tiuj en la kategorioj: polurindaj kaj forigindaj. Sed, nu, tio eble en venonta projekto.

Published at 02:00PM ( 16 comments / 3192 visits )
This post is public

Published at 10:55PM ( 3 comments / 1428 visits )
This post is public

December 11st, 2009

Novan jaron, celebru kantante Zamenhof-kantojn

Por celebri la novan jaron, eĉ se jam pasis la Zamenhof-jaro, povas esti bona ideo uzi Zamenhof-kantojn, precipe se ili havas la formon de julkantoj. Ilin vi povas trovi en mia retejo: http://www.delbarrio.eu/zamenkantoj.htm. Sed la merito iru tute al nia amiko kaj kunipernitiano Rikardo, kiu versiis ilin; mi nur pretigis la enretigon.

Alia afero en kiu ĉefrolis kunipernitianoj estis serio de filmetoj pri la Zamenhof-tago, la pasintan 12-an de decembro en Madrido. Filmis Manolo kaj Andy. Mi kunigis ilin en jena serio, kiun eble vi trovos interesa: http://bit.ly/zamtago. Ĉikaze ni paroladis, deklamis, kaj eĉ manĝis (vidu la salaton en la lasta video)!





Published at 09:23PM ( 0 comments / 384 visits )
This post is public

Published at 03:49PM ( 4 comments / 1190 visits )
This post is public

September 10th, 2009

100 jaroj de la U-Kongreso de Barcelono

Ĝuste dum tiuj ĉi tagoj oni kunmemoras la 100-an datrevenon de la kvina Universala Kongreso, kun la vizito de Doktoro Zamenhof al Barcelono (kaj poste al Valencio).

Kun tiu preteksto, mi verkis du artikolojn por reta ĵurnalo kie mi kelkfoje kunlaboras:

Cetere, mi mencias en la unua la informon ke la konata pedagogo, kaj martiro de la Tragika Semajno, Francisco Ferrer i Guardia, havis rilaton kun Esperanto. Jam du amikoj petis al mi klarigon pri tio, kaj nun mi trovis la precizan fonton: La informo aperas en la libro de Xavier Margais, "El moviment esperantista a Mallorca", p 181. Mi tradukas:

En [la ĵurnalo] "La Almudaina" (4-a de septembro de 1909), inter aliaj novaĵoj, oni informas ke Francesc Ferrer sin direktis al Granollers por iri kun amikoj al Barcelono kun la celo ĉeesti la Kongreson de Esperanto. En "La Última Hora" (3-a de septembro 1909) entre aliaj novaĵoj ili rakontas la traserĉadon kiun oni faris al li. Oni asertis ke li portis poŝtranĉileton, fotilon kaj en la monujo leteron en Esperanto pri kiu, ĉe ties prenado, li montris aktivan intereson ke ĝi estu detruita.

Ne estas pliaj informoj pri lia aktivado, laŭ mia kono, kaj ĉiukaze li ne ŝajnas tre aktiva esperantisto. Nur famiĝis unu lia diro, kiam oni demandis kial li uzas en sia lernejo la hispanan (kastilian), kaj ne la katalunan, ke li eĉ preferus uzi Esperanton. Plian detalojn legu ĉe Joan.

Published at 05:23PM ( 1 comment / 491 visits )
This post is public

July 17th, 2009

Pretiĝante por SAT-kongreso

Morgaŭ komenciĝas la 82-a SAT-Kongreso en Milano (Italio), sub la devizo: "Elmigri senlime, vivi sennaciece". Ĝi finiĝos la 25-an, kvankam ne por mi, kiu devos reveni jam marde. Do, jen la lasta ebleco. Profitu la ŝancon, kaj aliĝu tuj!

Informoj pri programo, praktikaj informoj kaj aliĝmanieroj aperas en: http://sat.arciesperanto.it

Okaze de la Kongreso aperos libro "Gramsci kaj esperanto", eldono de Andrea Montagner kun enkonduko de Carlo Minnaja. Ankaŭ estos prezentata "Plano B", traduko de fama libro por tuja agado, pri kiu mi esperas baldaŭ rakonti pli.



Published at 06:57PM ( 0 comments / 535 visits )
This post is public

May 24th, 2009

En Pola Radio

Pola Radio ripetis antaŭ du tagoj la intervjuon kiun ili faris al mi en 2004, okaze de prelego kiun mi prezentis dum la Eŭropa Kongreso en Bilbao. La ligon vi povas trovi en http://www.polskieradio.pl/eo/ (tago 23-a de majo), aŭ pli precize en http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009052305302270.mp3

read more
Published at 10:24PM ( 0 comments / 489 visits )
This post is public

May 13rd, 2009

Twitter-2

Antaŭ kelkaj semajnoj mi skribis pri tiu servo de mikroblogado, Twitter. Nun mi elpensis novan utilecon por ĝi: instrui Esperanton. Legu pri tiu eksperimento en Libera Folio.

Published at 08:11PM ( 1 comment / 683 visits )
This post is public

March 29th, 2009

Nova aspekto de mia retejo

Dum la lastaj tagoj mi iom variigis la aspekton de la ĝeneralaj paĝoj de mia persona retejo, ĉe http://www.delbarrio.eu.

Mi ankoraŭ ne finis la adapton de ĉiuj, kaj mankas iom da laboro. Tamen, se iu ne havas ion pli interesan por fari dum tiuj ĉi tagoj, mi kore bonvenigus komentojn, sugestojn, kritikojn, ktp. Mi ne multe kompetentas pri teknikaj informadikaj aferoj, sed ŝajnas al mi ke nun la aspekto estas iom pli kohera kaj altira, kaj mi kreis kodojn de koloroj kaj stiloj por distingi (ne ĉiam akurate) la lingvon uzatan kaj la temon de la unuopaj paĝoj. Komparu ekzemple la tri indeksojn:

kaj ankaŭ la indeksojn pri literaturo, muziko, historio, eseoj, ktp. Mi ankaŭ celis ligi pli el unu paĝo al la ceteraj.

Se vi volas do komenti ion, teĥnikajn aŭ formajn, kaj se vi trovas erarojn, malbonajn ligojn, nelegeblajn tekstojn, ktp, mi tre dankus ilin.

Published at 05:07PM ( 0 comments / 613 visits )
This post is public

Published at 11:03PM ( 3 comments / 1073 visits )
This post is public

February 1st, 2009

Hipokritaj filmoj

Mi spektis la filmon “Australia”. Ne tre ofte ke mi nun iras kinejen, sed la destino (nu, la ino) pelis min. Mi ne intencas ĝin recenzi, inter miaj emoj ne troviĝas la kinkritikistemo. Sed mi volas pritrakti unu econ, kiun mi trovis en tiu filmo, kaj kiu estas komuna al multaj aliaj, ŝajne bonintencaj, sed en la rezulto nefidindaj kaj nekredindaj: la hipokriteco.

read more
Published at 07:58PM ( 6 comments / 1123 visits )
This post is public

January 18th, 2009

La Magoj bone kondutis

En Hispanio ne estas Avo Frosto kiu alportas donacojn por la infanoj, kaj la ne tiom infanaj. Tie ĉi estas la Tri Magoj el Oriento, kaj la surprizo kaj la ĝojo venas la 6-an de januaro. Tion jam rakontis Manolo ĝuste la antaŭtagon, kaj mi tuj nervoze demandis kion alportos al mi la Magoj.

(Mi aldonu ke Manolo respondis ke ili donacos karbon, kio estas kion ili alportas al la miskondutaj knaboj – tamen ĉe mi la nuanco estas tre malsimila, ĉar mi devenas el minista familio).

Mia komento estis kompreneble tute ŝerca, ĉar la festo perdis grandan parton de sia magio de kiam miaj infanoj kreskis kaj konis la novaĵon ke “la Magoj estas la Patroj”, kiel oni ŝablone diras kiam oni volas elrevigi homojn pri sonĝoj kaj revoj.

Sed mi ricevis fortan surprizon. Ĉijare la magoj estis la filoj. Ili alportis donacojn, kaj ili ne estis ŝablonaj.

Estas malfacile trovi adekvatan donacon por paĉjoj. Ŝajnas ke por maturiĉoj (masklaj mezaĝuloj) nur taŭgas libroj, parfumoj aŭ kravatoj. En mia kazo libroj perfektas, sed ili malofte rezultiĝas bonaj donacoj, ĉar miaj preferoj forte malsamas disde la libroj legitaj de la edzinjo kaj la filoj (ili legas fikcion), kaj por ili malfacilas scii pri kiu malkutimaĵo mi nun interesiĝas.

La knaboj riskis... kaj trafis. Junecan t-ĉemizon, kiun mi nun surportas, kaj du ege interesajn librojn. Eble ne tiujn kiujn mi aĉetus, sed plene trafajn, kaj, ĉefe, montrantajn maturan juĝon.

La filiĉjo elektis la hispanlingvan version de la biografio verkita de usona historiisto Gabriel Jackson, pri la lasta ĉefministro de la hispania Respubliko, Juan Negrín, politikisto tre polemika, pri kiu necesis senpartia analizo jam de antaŭ jardekoj. Mi konsideras la biografiaton tiom interesa, ke mi estis dediĉinta al li artikolon en mia blogo antaŭ du jaroj (kaj la filo tion ne sciis!).

curious
curious

La filinjo (ĉu panjo helpis?) riskis fikcion, sed specialan, kaj ŝi denove trafis. “The Curious Incident of the Dog in the Night-time” estas anglalingva novelo rakontita el vidpunkto de aŭtista junulo. Mi ankoraŭ ne finis ĝin, sed la impreso kiun ĝi postlasas estas vere nekutima. Ne mirindas ke ĝi fariĝis, laŭ mia kono, tre sukcesa en Britio.

Mi ne multe scias persone pri aŭtismo kaj sindromo de Aspergeno, sed dum tiuj ĉi tagoj la legado de tiu novelo hazarde koincidis pri diversaj informoj kiujn mi trafis diversloke, pri studoj pri ĝiaj heredaj kaj/aŭ dumgravedaj kaŭzoj, pri la ebla antaŭnaska detekto kaj ties sekvaj ebloj, kaj pri la ebla aŭtismo de unu el miaj plej admirataj homoj, kiun mi menciis en alia blogaĵo pri malkono pri sciencistoj, la fizikisto Paul Dirac. Aŭtismo estas sindromo kiu multe pensigas. Ĉu vere temas pri malsano, en plejmulto de la okazoj? Kiel marki limon en kontinua spektro? Ĉu oni vere povas difini ĝin kiel kazon de ekstrema maskleco? La kazoj bezonantaj specialan zorgon kaj traktadon ŝajnas esti delikataj kaj teruraj por la familio. Tial iom senkuraĝigas trovi komentojn, kiel iujn aperintajn sekve al la artikolo en blogo en tiu ĉi spaco; mi tiam pensis ke kelkaj rimarkoj estis tro frivolaj, sed mi nun konvinkiĝis pri ĝi.

Sed, revenante al la komenco: la Magoj sendis pensigajn donacojn. Kion pli trafan oni povus peti?

Published at 08:06PM ( 2 comments / 986 visits )
This post is public

October 23rd, 2008

Mia nova Eklezio

Mia nova Eklezio
Mia nova Eklezio
(mi skribis tie ĉi aldonan tekston por akompani la apudan bildon, sed nun mi ne trovas ĝin sufiĉe amuza; do, pli bone vi mem sugestu en la komentoj; mi nun estas iom mallaborema )



POSTNOTO: Mi ĉiam supozis ke ĉiuj komprenos ke temis pri amuzaĵo, pri parodio, kaj iom surpriziĝis je la suspekto ke eble ne ĉiuj tion same taksis. Sed nun mi ĵus komprenis: kiam oni scias ke iuj organizis "Esperantan Panteonon" tute serioze, mi povas konstati ke homoj jam surpriziĝas pri nenio!

Published at 09:29PM ( 1 comment / 1136 visits )
This post is public

October 5th, 2008

Radio en Esperanto

(En español más abajo, con ocasión del Día del Blog en Esperanto)

Verkita unue kiel kontribuo al la Tago de la Blogo en Esperanto, la 15-an de decembro 2007, kaj aktualigita je la 5-a de oktobro 2008

Hodiaŭ, en la Esperanto-Tago, kaj okaze de la jam antaŭe menciita Tago de la Blogo en Esperanto, mi verkas ankaŭ en mia denaska lingvo, la hispana. Vidu sube.

Mi elektis la temon ne nur ĉar tio permesas ke la titolo estas senŝanĝe dulingva, sed ankaŭ ĉar al tiu ĉi temo, la radio en Esperanto, mi dediĉis mian blogon ĝuste antaŭ unu jaro.

De tiam malgrandiĝis la eblecoj aŭskulti radion per tradiciaj metodoj, pro la perdo de Radio Polonia kaj itala RAI. Sed kompense tre kreskis la komputilaj kaj podkastaj elsendoj, tiel ke nun preskaŭ eblas pasigi la tutan tagon aŭskultante radion en Esperanto. En plej multaj kazoj eblas jam elŝuti la arĥivon al via mp3-legilo, kaj ĝui ilin dum vi promenas, vojaĝas, hejmlaboras, sportas aŭ faras ion ajn. Mi do kuraĝigas vin trovi la metodon por tio; mi notis ke kelkaj homoj iom timas la teĥnikaĵojn, sed, kredu min, nun tio estas treege facila afero.

Jen do la listo. Kaj notu la ĝojige grandan geografian, stilan kaj eĉ ideologian diversecon:

Ĝuu!

*****************************

Redactado por primera vez el 15 de diciembre de 2007, actualizado el 5 de octubre del 2008.

Hoy es el Día del Esperanto, y con ocasión de lo que se ha venido a organizar como Día del Blog en Esperanto, voy a escribir un blog en las dos lenguas aquí, en Ipernity (normalmente, mi blog en castellano está en otra web.

He elegido el tema, la radio en esperanto, no sólo porque se escriba igual en español y en esperanto, sino porque también le dediqué la entrada en mi bitácora justo hace un año.

Aunque desde entonces han disminuido las posibilidades de escuchar radio en esperanto por los medios tradicionales (onda corta), han aumentado grandemente las emisiones retransmitidas a través del ordenador o los podcasts. En casi todas las ocasiones pueden bajarse los mp3, de forma que ya es posible dedicar casi todo el tiempo libre a escuchar esperanto de esta manera.

He aquí unos cuantos enlaces. Puede verse la considerable variedad geográfica, pero también en estilo y en ideología:

¡A disfrutar!

Published at 07:55PM ( 8 comments / 6623 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3   next →   

( 41 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Tonyo

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...