About this blog

  • 10 posts
  • 3173 visits

» add a comment?

october 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

October 2nd, 2008

Kial brazilanoj ne bone komprenas uzojn de -igi k -iĝi?

Mi vojaĝis ankaŭ ĉi jare al Brazilo. Mi multe povis ĝui tempon, do multaj brazilanoj AMUZIS min dum miaj restadoj ĉe la urboj! Ĉiuj estas tre simpatiaj kaj afablaj kaj bonkoraj! Sed mi ofte rimarkis eraruzojn de vortoj. Ekz. iu tre konata esp-isto intervjuis al mi kaj li diris dum la reklamo de radio; Ni daŭras konversacion , ĉu ne? Mi diris; Jes, bone, sinjoro, sed tamen vi devas atenti pri vorto "daŭri", en tiu kazo :ni devas "daŭrigi" konversacion.( Nia konversacio daŭras.) Sed li senĉese uzis vorton "daŭri", ŝajne mia juna brazila amiko diris al mi, ke tio estas tipe brazilanismo, ĉar ofte vorto havas du sencojn... Kaj mi memoris pri mia kara amiko, kiu ĉefe zorgis por mia vojaĝo. Li diris al mi; Se vi ne venos al Brazilo, mi mortos vin! Morti estas netranstiva verbo.... ne povas meti akuzativon.... Sed mi komprenis, ke li volas diri; Se vi ne venos al Brazilo, mi mort-igos vin." Alia diris; Mi morgaŭ naskis. Ha, ĉu viro povas naski bebon??? Sed en la portugala Nacer havas du sencojn; naski kaj naskiĝi......

Jam amuzi , surprizi, veki havas sencojn de "igi" je la vortoj. Do amuzigi kaj surprizigi havas tute aliajn sencojn. Geraldo Mattos diris, ke "igi" tute ne estas malfacila por brazilanoj... sed en mia sperto mi ofte rimarkis erarojn pri uzo de vortoj.......

Krome ofte brazilanoj metas akuzativojn post la vorto -iĝi. Estas tre simpla afero, ke "igi" bezonas akuzativon, sed je "iĝi" ni ne povas meti akuzativon, sed oni ofte bezonas prepozicion......( Post la prepozicio de tempo al tempo (ne ĉiam) oni povas meti akuzativon; ekz- Mi enamiĝis en viN. ) Ne nur brazilanoj, sed kial aliaj landanoj ne povas kompreni simplajn diferencojn???? Vi pli bone povas memori vortojn ol mi kaj azianoj.....Kial? Kial? Kiam mi eldonis libreton por forpasinta amiko, mi eldonis la 2an libreton. ;Mi volas rest-igi la libreton, - sed eldonisto(esp-isto) erare korektis ĝin kaj li skribis korekte (tute erare!!!) ; Mi volas RESTI (?) la libreton.

Alia brazilano pensis, ke mi diras nur pri forges-akuzativo, sed kiam ni diskutis pri uzoj de vortoj, aliaj brazilanoj rimarkis, kion mi volas diri.... Jes, de tempo al tempo brazilanoj erare uzas vortojn. Ne nur pri forges-akuzativoj......

Esperanto ne estas Internacia lingvo, sed Lingvo Internacia, tiel Zamenhof diras. Mi kore esperas, ke Brazila Esperanto pliboniĝu kaj komprenu diferencojn de "duŝiĝi" kaj "baniĝi"..... Neniu gastiginto escepte de James Piton havas banujon kaj banejon. Niponanoj uzas ambaŭ, sed vespere ni baniĝas kun varma akvo!

Ĉu mi komprenigis vin pri uzoj de -iĝi kaj -igi???? En la nipona "igi" havas sencon "Saseru" kaj "iĝi" havas sencon "Naru". (Ne ĉiam) Tsukuru(Faro)

© Published at 09:24 ( 47 comments / 281 visits )
This post is public

September 5, 2008

Ĉu mi vere apartenas al brazilano?


furusato
l Hodiaŭ mi vidis televidon. Iu programo rilatas pri enmigrintaj brazilanoj el insulo Okinawa. Ili
En Picejo kun SP-anoj
diras, ke ili estas brazilanoj, sed la koroj estas niponanoj...... Jes, ankaŭ mi estas tipe niponano kaj mi tre amas niponajn kulturojn kaj mi fieras pri mia urbo Kumamoto, ĉar tre fama kastelo Kumamoto, vulkano Aso, tre fama popolkanto, tre famaj verkistoj vivis en mia urbo, tre konata Samurajo MIYAMOTO Musaŝi travivis en mia urbo Kumamoto..... Tamen, renkontinte miajn karajn brazilanojn, ĉiuj diris al mi, ke mi estas tipe brazilano kaj mi ne estas tute niponano, krome mi ja havas pli tipe brazilan karakteron ol enmigrintaj nipondevenaj brazilanoj. Mi demandis ilin; Kial? Kaj ĉiuj respondis al mi; Ĉar eĉ nuna via agado kaj parolado estas tipe brazilismoj, via karaktero tute ne estas nipona, vi nenie havas tipe niponan karakteron, sed vi havas tipe brazilan agadon; rekta brakumo, rektaj vangkisoj , takinema kaj ŝercema....... Karesema, Luis Guilherme, Sartorato, Odamir, Sergio... multaj diris, ke mi vere estas brazilano aŭ duonbrazilano...... Fakte iu onklo estis en Brazilo, sed mi ne bone konas pri li, ĉe mi nur restas iu speciala ŝtono, kiun mia patro gardas ĝin tre longe kiel trezoron. Sed tre strange... kiam oni revenas hejmen, oni devas trankviliĝi pli kaj mi devas senti pli fortan ĝojon pri la restado en Nipono.. sed mi nun tre saŭdadas pri miaj brazilaj amikoj ; Sergio, Roberto en BH, Dudu, Vitor Luiz, Sartorato, Celso, Luis Guilherme, Ricardo, Alvaro, Leandro, Felipe, Tenorjo, Mila, Jairo, ja Odamir! Ankoraŭ pli multe da brazilaj amikoj estas. Iu nipona esp-isto vojaĝis Brazilon, sed li mem devis decidi viziturbojn, sed en mia kazo, multaj brazilanoj invitis min sen peto por gastigi min! Krome li ne povis eĉ ĉirkaŭbraki brazilanojn.... Eble mi devus danki al la onklo, kiu estis en Brazilo....Kaj kompreneble al Esperanto! Se mi havus multe da mono, mi vere volas reveni al Brazilo!

Dankon miaj karaj brazilaj amikoj, se mi povus, mi denove volus reveni al Brazilo! Mi vere faris bonan vojaĝon en brazilo

© Published at 12:42 ( 24 comments / 279 visits )
This post is public

July 23, 2008

Braziljano rompis la donacon de mia Fortaleza-amikoT_T

Mi partoprenis denove en Brazila Kongreso de Esperanto (BKE). Ĉi jare nur el 5 landoj esp-istoj partoprenis ĝin. Vere estas amike kaj estis bona etoso! Mi povis renkonti Neuza-n ,Hilbernon-n, Leandro-n kaj miajn konatajn esp-istojn.... Sed kiu estas tiu braziliano??? Li ankoraŭ mokaĉis min pri sufero de Pequi, kiun s-ro Josias Barbosa manĝigis al mi senvorte.... Poste dum la UK en Yokohama ne-konataj brazilianoj mokaĉe ridis pri la sufero de Pequi, bone.... ĉar mi ne pensas, ke li estas mia kara amiko..... sed sed....... mia kara amiko de Fortaleza donacis tre grandan donacon, kiu havas tre altvaloron, kvankam ĝi estus malmultekosta....... Poste tiu mokulo rompis la donacon de s-ro Letie Junior.. , kiun mi bone konas kaj estas tre simpatia.... Tiu braziliano eĉ ne pardonpetis min pro la rompiĝo kaj krome ne ordigis kaj purigis la malpurigitan plankon..... Kiel terura homo! Pro tio, de la komenco mi ne decidis vojaĝi al Braziljo, kiu vere estas abomeninda urbo! Do bone, ke brazilanoj pensas, ke tio estas ŝerco, sed mi ne akceptas tiel... mi perdis grandvaloran donacon, se ĝi ree estus akirebla kaj malmultekosta, sed al mi tre kara donaco!

© Published at 19:18 ( 2 comments / 193 visits )
This post is public

July 6, 2008

Forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong


 

La 4an de julio en tiu ĉi jaro granda ŝoko venis al mi. En nipona retpoŝtaĵa sendbabilejo iu esp-isto subite sciigis pri la forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong... Poste mia korea amiko Ombro sciigis pri la funebra ceremonio de d-ro Lee Chong-Yeong kaj poste mi sendis kondolencan mesaĝon al Ombro en Pusan. Kaj en Skajpo mia korea amiko Nema petis min, ke mi sciigu, ke multaj esp-istoj sendu kondolencajn mesaĝojn al Korea Esperanto-Asocio (KEA) kea@esperanto.or.kr (fakte la retadreson mia korea amikino Ebla sendis)! Do mi organizas skribkonferencon de Skajpo ĉiun tagon, kaj mi ŝanĝis titolon kaj skribinte pri la forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong kaj mi aldonis retadreson de KEA, por ke multaj skajpanoj pli rapide povos sendi kondolencajn mesaĝojn al KEA kaj jen mi nun skribas en mia blogo pro lia forpaso.....

Li estas la 2a iama prezidanto de UEA el Azio.(La 1a estas d-ro YAGI Hideo el Nipono)  Do, kompreneble ĉiuj landaj esp-istoj havus grandan bedaŭron kaj ŝokon, sed precipe por Azianoj, niponanoj, ĉinoj, ja koreanoj estas grandaj ŝokoj, ke ni perdis gravan personon.... Kompreneble ĉiuj homoj iam devas forpasi kaj ankaŭ mi iam mortos... sed mi ne estas grava esp-sto, sed li estas grava esp-isto en nia Esperantio, kaj Nipona aĉa registaro iam lernigis la niponan lingvon al li kaj krome ŝanĝigis la nomon al alia kiel tipe nipona nomo... Li sufere travivis en mia lando, sed li neniam plendis pri la mondhistorio kiel mia proksima amiko s-ro Lee Hyun-Hee.....

Mi elkore kondolencas pro lia forpaso, kaj mi kore deziras, ke li instruu Esperanton super la ĉielo! Koreio... tio estas plej proksima lando por precipe la insulanoj en Kjuŝu en Nipono.... Koran dankon , d-ro Lee pro lia aktiva agado por Esperanto!    HARADA Tsukuru(Faro)

© Published at 02:01 ( 0 comments / 121 visits )
This post is public

July 4, 2008

Mi kondolencas al iama UEA Prezidanto d-ro Lee Chong-Yeong....

Nun mi sibite ricevis retpoŝtaĵon pri la forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong de Korea esp-sto Ombro en Pusan.  Mi vere bedarŭas pro lia forpaso.. Li travivis ankaŭ en Nipono kaj Nipona resgistaro lernigis la niponan devigite al li. Kaj li spertis multajn suferojn en mia lando, sed li eltene travivis en Nipono. Mi vere bedaŭras pro lia morto... Mi vere kondolencas al li! Azianoj perdis grandan personon, eĉ ankaŭ Esperantio!

- Sciigo de Forpaso -  de Ombro el Pusan

Hodiau Forpasis en urbo Taegu, Koreujo,   alte estimata  D-ro LEE Chong-Yeong, iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

je la 30 minutoj de  la unua horo en la 4a de Julio(lau Korea Tempokalkulo) pro malsano.

Funebra cermoniejo : Katolika Preghejo Su Seong, urbo Taegu, Koreujo)

La retadreso; kea@esperanto.or.kr

Funebra tago de entombigo: en la sepa(lundo)  de Julio

Taegua Filio de Korea Esperanto-Asocio

(Koncerna kontakto: 82-010-2079-7345(al s-ro Na Eu-Seok)

 Tradukis Ombro JANG

© Published at 09:52 ( 1 comment / 134 visits )
This post is public

June 23, 2008

http://parolumondo.com/ Iru al Parolu,Mondo!

Saluton karaj,
Ĉu vi scias, ke antaŭ 100jaroj, do la 1908-jara multaj niponanoj venis al Brazilo por migri en Brazilon! Kaj jen ĉi jare Nipono akceptas la jubilean 100jariĝon! Kaj mia brazila amkino Mirna bone parolas pri la historio! Mi vere dankas al ŝi! Mi estas feliĉa, ke Brazilo kaj Nipono havas tiel grandan amikecon kaj jam nipon-devenaj brazilanoj multe estas en Brazilo! Do bv. miaj karaj , legu la paroladon de Mirna! Ŝi permesis kopii ĝin! Tsukuru(Faro) 

 


Saluton, kara aŭskultanto! Ĉiam estas feliĉa momento retrovi vin en nia radio-programo! Koran dankon pro via amikeco kaj akompano al nia laboro! Per la elsendo de Rede Boa Nova, en San-paulo, Brazilo kaj ĉe parolumondo.com, komenciĝas “Parolu, mondo!”
En la 18-a de junio estis grava festo tie ĉi en Brazilo. Lasu, ke mi rakontu al vi la kialon! En la 18-a de junio 1908, frumatene, alvenis al la haveno de la urbo Santos, en la ŝtato San- Paulo, la ŝipon “Kasatu maru”.Tiel vojaĝis en Brazilon cent sesdek kvin japanaj familioj, pli ol sescente homoj, por eklabori en la kafo-plantejoj de la ŝtato San-paulo. Kaj en la sinsekvaj 7 jaroj, alvenis al Brazilo iom pli ol 15.000 niponaj famillioj. Post la eksplodo de la unua mondmilito, en 1914, la nombro da japanaj rifuĝintoj alvenintaj al Brazilo daŭre kreskis. Nuntempe oni agnoskas, ke en Brazilo enestas la plej granda nipona kolonio for de Japanujo; kaj 75 procento de tiuj japanaj familioj daŭre vivas en la ŝtato San-paulo, el kie elsendiĝas nia radio-programo. Do ial kaj iel Brazilo fariĝis la dua hejmo de la japanoj! Tial hodiaŭ “Parolu, mondo!” faras tiun simplan sed elkoran omaĝon al la 100-jariĝo de la alveno de la unaj japanoj al Brazilo kaj per brakumoj kaj kisoj nia programo omaĝas siajn japanajn geaŭskultantojn, kaj ili estas multaj, koran dankon! Mi brakumas kaj kisas elkore niajn geamikojn el la blindula societo! Kara Mimi, dankon pro via amikeco al nia programo! Tsukuro…bonan vojaĝon en Brazilon!Kara Bonulo, brakumon! Bonulo elsendas de Dua Vivo per tre ĉarma eta radioaparato nian programon… do brakumon kaj kison al niaj japanaj geaŭskultantoj!
Kaj dum tiu ĉi semajno estis inter ni en Brazilo la reĝido de Japanujo, la Princo Naruhito, kiu estas simpatia kaj afabla homo. Okazis tre gravaj ceremoniaj zorgoj dum la prepariĝo en la Brazila parlamento; ili ricevis rekomendojn ne manpreni al la princo (tio ja estas kutimo en Brazilo. Oni manprenas, kisas vange kaj foje brakumas dum konatiĝo); ne rigardi la princon okulen, kliniĝi respektoplene, ktp…kaj kio okazis? Bone, la princo Naruhito ĉiam ridema kaj milda estis la unua kiu etendis la brakon al ĉiuj brazilaj parlamentanoj. Li manprenis ĉiujn politikistojn kaj rigardis al ĉiuj en la okulojn…li eĉ manĝis nian sudabrazilan “ĉuraskon”, kiu estas “ĉurasko”? Estas rostitaj bovaĵoj, … do okazis vera etoso de amikeco inter la landoj. La samon mi proponas nun per la ondoj de nia radio-programo! Amikiĝo!Kaj feliĉe la brazilanoj havas inter si tiajn homojn, kiaj la japanoj, kiu estas bravaj, animfortaj, nevelkemaj, tradiciaj, sed ĉiam mildaj, ridamaj, paciencaj, kaj kapablaj venki ie ajn, kie ili estas! Bravuloj! Dank’ al tiu nipona alveno, ekzemple, nia lando lernis kiel disvolvigi la kamparan vivon per plantado de vegetaĵoj, fruktoj, rizo…ktp…
Mi planis elsendi esperantan muzikojn registritan de japanoj por signi tiun omaĝon sed bedaŭrindege mi trovis neniun artiston, kiu respondus al tiu mia peto. Fakte mi kontaktis du japanajn artistojn unu kantistinon kaj unu kantiston sed ne alvenis respondo…do..mi finas tiun omaĝon per tradicia japana folklora elmontro: la tamburado! Belega! Mi amas tion! “Taiko”… certe mi misprononcas la vorton…parodonu al mi mian nekapablecon paroli japane …sed … verdire la sonoj de tiom da kunigitaj tamburoj allogas min. Io en mia animo vekiĝas, kiam mi aŭskultas tiajn sonojn!Do omaĝe al nia amikeco – Brazilo kaj Japanujo - mi salutas vin per la tonoj de la sonoj de taiko!

© Published at 13:51 ( 6 comments / 242 visits )
This post is public

June 18, 2008

Ankoraŭ malgrandaj tertremetoj daŭras... T_T


 

Karaj, vi scias, ke granda tertremego atakis en la norda parto de Nipono. Kompreneble la mortintoj ne estas tiel multaj kiel Ĉinio.... Ĉar ĝi ne atakis grandegajn urbegojn kiel Kobe , Osaka, Kjoto aŭ Tokjo, Ĉiba, Saitama, Kanagawa.... Do la loĝantoj estas tre malmultaj en tiu regiono... Sed tamen ili ne bone povas veturi sur vojoj kaj ili ne povas uzi akvojn kaj elektrojn. En iuj partoj loĝantoj loĝas en samaj lernejoj aŭ iuj kostruaĵoj. Imagu, multaj montoj estas hakitaj, kvazaŭ ĝi similas al brazila akvofalo Iguacu! Subite montoj malaperis.. kvazaŭ vi estas manĝanta kukon. Ĉu vi komprenas mian diron? Vere terura katastrofo.... Multaj iomete mense estas malsanaj, ĉar ili ne private povas agadi, sed multaj devas kunloĝi en samaj lokoj sen propraj ĉambroj.....

Por konstrui novajn vojojn kaj elektrojn kaj akvotubojn kaj aliajn, oni bezonas multe da tempo! Mi esperas, ke ĉiuj landanoj helpu ilin, kiel Niponanoj iris al Ĉinio por helpi ĉinojn samkiel homojn! Mi forte deziras, ke en helpo estas SEN LIMO kiel Espwerantio!

Tsukuru(Faro)
© Published at 12:29 ( 3 comments / 180 visits )
This post is public

June 14, 2008

Granda tertremo atakis en la nordo de Nipono! 14/jun.-08 je 8:43 matene!

 Kiam mi skribe estis parolanta kun Luis Guilherme, subite televido sciigis al mi, ke granda tertremego okazis en la norda parto de Nipono, la tertremego devenas de gubernio Iwate. Kvankam mi loĝas en tute suda parto, sed por mi granda ŝoko kiel la tertremego en Ĉinio. Ŝjane, la grado estas pli forta kontraŭ la katastrofo en Ĉinio, la grado estas 7, sed en Ĉinio la tertremego atakis vertikale. Vertikala skuiĝo pli danĝera ol la horizontala! Jen memoru, ke en urbego Kobe la tertremego skuiĝis vertikale kaj multaj viktimoj aperis post la katastrofoj.... en Ĉinio ankoraŭ oni suferas....

Jes, la grado 7 en gubernio Iwate, sed la skuiĝo ŝajne estas horizontale... Sed kompreneble viktimoj kaj vundistoj kaj aliaj aperis.... Kelkaj personoj devis esti en liftoj dum 40 minutoj..... Mi esperas, ke multege da mortintoj ne aperu.... Tio ja okazis en Ĉinio......
Mi kore kondolencas al la mortintoj kaj mi kore deziras resaniĝon al vunditaj loĝantoj!
© Published at 03:41 ( 5 comments / 214 visits )
This post is public

June 11, 2008

Pardonon pro mia longa silento en Blogo!

Saluton karaj amikoj,

Mi de longe ne skribis en mia blogo. Kaŭzo estas. Mia dekstra okulo estas operaciita la lastan decembron je la 2007. Kaj post la operacio mi ne povis tuj akiri okulvitrojn. Per receptoj de mia kuracistino mi mendis kelkajn okulvitrojn, sed ĉio ne bonorde iris... Nun mi finfine akiris bonajn okulvitrojn por vidi hejmpaĝojn kaj uzi komputeron. Fakte mi ankoraŭ iomete havas problemojn, ĉar mi ankoraŭ vidas aferojn duoble. Sed mia kuracistino diras, ke miaj okuloj pli boniĝis, pro tio, mi pli klare vidas aferojn duoble.... Kvazaŭ sunokulvitroj miaj lensoj ekhavas pli densajn blukolorajn lensojn. Kaj mi eksciis, ke fortakj koloraj lensoj pli efikas por haltigi mian maldekstran skuiĝintan okulon. Oni tuj pensas, ke mi uzas sunokulvitrojn, sed fakte ne... fakte por kuracado..... Iu konata profesorino Uĉida inventis tiun koloron por mia malsano. Kaj pli fortaj koloraj lensoj tre efikas al mi! Do, mi uzas ĝin kaj oni ne bone povos vidi miajn okulojn.... Sed jen mi denove aperas en mia blogo! Tsukuru(Faro)
© Published at 23:37 ( 6 comments / 208 visits )
This post is public

October 27, 2007

La partopreno de la 39a Korea Esperanto-Kongreso en Seulo

La 12an frumatene mi forlasis mian domon por flugi al Seŭlo, kie la 39a Korea Kongreso okazis. Kiel antaŭe mia korea amiko s-ro Lee Hyun Hee kaj s-ro Lee Jungkee aranĝis mian planon de la restado en Koreio. Do, kompreneble sen hotelo kiel ĉiam.

 

Mi flugis el Fukuoka per flugkompanio Asiana je la 12:00. Koreio estas tute najbara lando, precipe por mi estas tre kaj pli proksima ol al Tokjo. Al Tokjo mi bezonas 2 horojn, sed al Seŭlo estas 1:20. Kaj multaj kulturoj venas al mia insulo Kjuŝu el Koreio. En mia insulo Kjuŝu restas multaj historioj kaj vortoj kaj la kulturoj pri Koreio, Ĉinio, Nederlando,Hispanio k Portugalio. Kelkaj tiaj landaj vortoj kaj kutimoj ankoraŭ estas uzataj....

Se mi ne renkontus s-ron Lee Hyun Hee en Skajpo (Skype www.skype.com/ ), karesa nomo estas Onklo, mi ankoraŭ ne vojaĝus Koreion...... Dum la mondmilito mia lando restigis kruelajn militojn al koreanoj kaj ĉinoj kaj aliaj landanoj.... eĉ kiel vi scas pri atako de Perlo Golfo al Usono.. Do, kiam mi partoprenas la UK-n, ofte ĉinoj kaj koreanoj venas por plendi pri la historio de la mondmilito... kvankam esp-istoj estas amikaj...... Do, mi nenion povas solvi pri iliaj plendoj laŭ la historio de la mondmilito..... Ĉar mi ne naskiĝis kiel niponano ŝatante.....

Sed Onklo diris al mi per Skajpo; Esperanto estas Esperanto, la historio estas la historio. Do mi decidis vojaĝi al Koreio por renkonti miajn karajn koreajn amikojn, precipe Onklon kun s-ro Lee Jungkee kaj Salo.

Kiam mi atingis en flughaveno Ichon, Onklo venis por kapti min kaj li gastigis min en sia komapara domo, kiu estas iomete malproksime de Seŭlo.

Malfeliĉe, aŭ ĉu mi estas stulta, sekvintan tagon, la 13an de oktobro la hundo de Onklo saltis kaj disŝiris mian pantalonon. Ĝi estas tre sovaĝa. Mi ne pensis, ke ĝi tiel estas sovaĝa. Poste Onklo simpatie aĉetis pantalonon al mi!

Do ŝanĝinte pantalonon al aparta, mi kaj Onklo kune iris al la Kongresjo, Fremdlingva Universitato. Antaŭ la veturo, mi telefonis per portebla telefonilo de Onklo al Salo, kiu gastigis min antaŭ la antaŭlasta jara Korea Kongreso. Kaj kiam mi atingis en la Kongresejo, mi tre surpriziĝis, Salo venis al la Kongresejo kaj ŝi decidis la partoprenon de la Kongreso pro mia veno al Seŭlo. Mi estis tre ĝoja rerenkonti ŝin! Ŝi ne partoprenis la antaŭlastan kongreson, kvankam ŝi kondukis min al la Kongresejo kun la edzo Maro. Salon mia brazila amiko Carlos Alberto Ferreira Silva(Bel) bone konas kaj Onklo konas Vitor Luiz-n en Serra. Mi konas ambaŭ kaj mi renkontis ambaŭ en la urbo Vitoria en Brazilo!

S-ro Kawaniŝi venis kiel ĉiam kaj li ĉi foje prelegis en Korea Esperanto-Kongreso. Mi povis renkonti multajn konatajn koreajn amikojn, mi vere dankas al Onklo!

La 14an, bedaŭrinde mi kaj Onklo tre malfrue atingis la Kongresejon, do preskaŭ estis ferma kunsido, sed tamen mia laboreto restis... Mi devis propagandi pri DVD-j de Gerda Malaperis kaj precipe pri DVD La Patro.

La 14an vespere s-ro Lee Jungkee kondukis nin al la kafejo de LaŭliAn. Li bonege povas paroli la niponan lingvon, ankaŭ la edzino! Mi povis tranokti ĉe ili kaj mi pasigis tre agrablan tempon ĉe ili. Laŭlian montris tre belajn niponajn kanzonojn kaj li verkis pri la niponaj kanzonoj je niponlingvo kaj korelingva libro!

Sed mi iomete surpriziĝis..... En mia lando, precipe la popolkanto estas tipe gubernia Kumamoto, nomata Itsuki no Komori-uta. Ĝi vere estas kruela poezio, sed la kanzono estas tre amata de multaj niponanoj. Li diris, ke niponanoj ŝtelis el korea melodio. Oni nun skribas mian urbon per ĉinaj ideogramoj "urso-libro" . Sed fakte komence nia gubernio nomiĝas Higo, ĉar antaŭe estis 9 gubernioj dum samuraja periodo.Pro tio, oni diras mian insulon; 9 gubernio=Kjuŝu. Sed poste oni ekuzis tute alian ĉinan ideogramon por montri Kuma-n. Nun oni ekuzas la ĉinan ideogramon "Urso"-n. Li ne estas kulpa, sed nun multaj koreanoj havas tiajn malbonajn legendojn, mi vere ŝokis.... Ili ne vere scias, kiamaniere kaj de kiam ni ekuzis ĉinajn ideogramojn "urso" por montri Kuma-moto(Kumamoto)-n,malgraŭ la nomo de gubernio Kumamoto poste naskiĝis. Mi iomete timis pri la lernado de la historio de mia lando en Koreio.... Mi pensis, ke Takeŝima certe apartenas al Koreio, sed laŭ la malbonaj historiaj pensoj de koreanoj mi ekdubis tion......inverse.....

Sed Laŭlian vere estis simpatia persono kaj bonkora, se mi povus, mi denove volas renkonti lin! Sed Nipono devigite kaj malbone lernigis la niponajn al multaj pli aĝaj koreanoj, vere tio estas malĝojaj aferoj por mi....

La 15an mi devis iri al alia Universitato kun s-ro Lee Jungkee. S-ro Lee Jungkee instruas Esperanton en kelkaj lokoj kaj Universitatoj. Mi devis respondi al la demandoj de la lernantoj. Hmm ĉiuj knabinoj tre mallaŭte demandis, pro tio, mi ne bone komprenis la demandojn. Sed ĉu ĉar koreaj virinoj havas tiel ĉarmajn kaj hontemajn voĉojn, tial multaj niponaj junuloj amas la karakterojn de koreaj aktorinoj??????

Sed mi rimarkis, ke ankaŭ koreanoj havas problemojn je prononcoj, v, ŝ, ĝ, ĵ, z kaj c Kaj krome kiel niponaj esp-istoj vokalojn tre mallonge prononcas. Ne nur estas problemoj de niponaj esp-istoj, ĉiuj landanoj ŝajne havas problemojn..........

La 15an min ,kromnomoj, Sonĝanta kaj Juna kondukis al tipe korea restoracio, la supo de la gusto estas tre pikita. Sed tamen mi ne havis problemon pri la gusto. Kaj Sonĝanta kunportis panon kaj kafon kaj aliajn por sekvonta taga mateno. Mi sole dormis ĉe ŝia infanĝardeno, kiun Sonĝanta posedas. Kvankam mi estis tre sola, sed tamen estis tre agrabla tempo!

Ankaŭ la 16an mi devis iri al alia Universitato kun iu nipona esp-istino por respondi al demandoj de la lernantoj de s-ro Lee Jungkee. La lastaj klasanoj havas pli bonajn demandojn kaj altnivelajn demandojn. Mi vere estas kontenta, ke mi povis sciigi, kiel Esperanto estas utila kaj kompreneble mi sciigis, ke mi vojaĝis ankaŭ Brazilon antaŭ la UK! ^o^

Post la fino de parolado en la Universitato ĉe s-ro Lee Jungkee, Onklo venis por kapti min. Mi petis al Salo, ke mi volas tranokti ĉe Salo la 16an vespere. Do mi kaj Onklo denove renkontis Salon, kaj Salo kondukis min al la nova Esperanta grupo, kaj ni multe babilis kun aliaj esp-istoj kun Onklo, Salo kaj aliaj. Mi manĝis tipe similan niponan frititan terpomaĝon dolĉan.

Do mi disiĝis kun Onklo kaj mi iris por tranokti ĉe Salo. Kiam mi devis iri al la aprtamento de Salo, hazarde ie la filo Ondo atendis nin kaj li enaŭtomobiliĝis kaj Salo kondukis al restoracio de kokaĵo por mi. Mi manĝis tre bongustan manĝaĵon. Kaj ĉe Salo mi multe povis skajpi kaj mi bone povis ripozi ĉe ŝi!

Do la lastan tagon. Por ke mi perdis maldikan vestaĵon, Salo kondukis min al policejo. Dankon Salo!

Do poste mi devis enbusiĝi por iri al flughaveno Ichon. La buso rekte iris al la Internacia flughaveno.

Kiam mi enaviadiliĝis, por adiaŭi al Onklo kaj Salo, mi telefonis per mia portebla telefonilo!

Dankon miaj gastigintoj, sed precipe al Onklo! Se mi ne konatiĝus kun vi, mi certe ne povos scii, kiel Koreio estas bela kaj ĉarma lando! Se mi povus venontjare al Pusan?? Se jes, mi denove volas vojaĝi al Seŭlo! Dankon, Onklo, s-ro Lee Jungkee, LaŭliAn, Sonĝanta, Salo kaj aliaj koreanoj! Ĝis la venonta! 

en la foto; de dekstre s-ro Iŝikawa, Mi, Onklo en la 92a UK en Yokohama
© Published at 09:35 ( 1 comment / 674 visits )
This post is public


( 10 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Faro(Takinulo) Tsukuru