Mi vojaĝis ankaŭ ĉi jare al Brazilo. Mi multe povis ĝui tempon, do multaj brazilanoj AMUZIS min dum miaj restadoj ĉe la urboj! Ĉiuj estas tre simpatiaj kaj afablaj kaj bonkoraj! Sed mi ofte rimarkis eraruzojn de vortoj. Ekz. iu tre konata esp-isto intervjuis al mi kaj li diris dum la reklamo de radio; Ni daŭras konversacion , ĉu ne? Mi diris; Jes, bone, sinjoro, sed tamen vi devas atenti pri vorto "daŭri", en tiu kazo :ni devas "daŭrigi" konversacion.( Nia konversacio daŭras.) Sed li senĉese uzis vorton "daŭri", ŝajne mia juna brazila amiko diris al mi, ke tio estas tipe brazilanismo, ĉar ofte vorto havas du sencojn... Kaj mi memoris pri mia kara amiko, kiu ĉefe zorgis por mia vojaĝo. Li diris al mi; Se vi ne venos al Brazilo, mi mortos vin! Morti estas netranstiva verbo.... ne povas meti akuzativon.... Sed mi komprenis, ke li volas diri; Se vi ne venos al Brazilo, mi mort-igos vin." Alia diris; Mi morgaŭ naskis. Ha, ĉu viro povas naski bebon??? Sed en la portugala Nacer havas du sencojn; naski kaj naskiĝi......

Jam amuzi , surprizi, veki havas sencojn de "igi" je la vortoj. Do amuzigi kaj surprizigi havas tute aliajn sencojn. Geraldo Mattos diris, ke "igi" tute ne estas malfacila por brazilanoj... sed en mia sperto mi ofte rimarkis erarojn pri uzo de vortoj.......

Krome ofte brazilanoj metas akuzativojn post la vorto -iĝi. Estas tre simpla afero, ke "igi" bezonas akuzativon, sed je "iĝi" ni ne povas meti akuzativon, sed oni ofte bezonas prepozicion......( Post la prepozicio de tempo al tempo (ne ĉiam) oni povas meti akuzativon; ekz- Mi enamiĝis en viN. ) Ne nur brazilanoj, sed kial aliaj landanoj ne povas kompreni simplajn diferencojn???? Vi pli bone povas memori vortojn ol mi kaj azianoj.....Kial? Kial? Kiam mi eldonis libreton por forpasinta amiko, mi eldonis la 2an libreton. ;Mi volas rest-igi la libreton, - sed eldonisto(esp-isto) erare korektis ĝin kaj li skribis korekte (tute erare!!!) ; Mi volas RESTI (?) la libreton.

Alia brazilano pensis, ke mi diras nur pri forges-akuzativo, sed kiam ni diskutis pri uzoj de vortoj, aliaj brazilanoj rimarkis, kion mi volas diri.... Jes, de tempo al tempo brazilanoj erare uzas vortojn. Ne nur pri forges-akuzativoj......

Esperanto ne estas Internacia lingvo, sed Lingvo Internacia, tiel Zamenhof diras. Mi kore esperas, ke Brazila Esperanto pliboniĝu kaj komprenu diferencojn de "duŝiĝi" kaj "baniĝi"..... Neniu gastiginto escepte de James Piton havas banujon kaj banejon. Niponanoj uzas ambaŭ, sed vespere ni baniĝas kun varma akvo!

Ĉu mi komprenigis vin pri uzoj de -iĝi kaj -igi???? En la nipona "igi" havas sencon "Saseru" kaj "iĝi" havas sencon "Naru". (Ne ĉiam) Tsukuru(Faro)