Saluton karaj,
Ĉu vi scias, ke antaŭ 100jaroj, do la 1908-jara multaj niponanoj venis al Brazilo por migri en Brazilon! Kaj jen ĉi jare Nipono akceptas la jubilean 100jariĝon! Kaj mia brazila amkino Mirna bone parolas pri la historio! Mi vere dankas al ŝi! Mi estas feliĉa, ke Brazilo kaj Nipono havas tiel grandan amikecon kaj jam nipon-devenaj brazilanoj multe estas en Brazilo! Do bv. miaj karaj , legu la paroladon de Mirna! Ŝi permesis kopii ĝin! Tsukuru(Faro) 

 


Saluton, kara aŭskultanto! Ĉiam estas feliĉa momento retrovi vin en nia radio-programo! Koran dankon pro via amikeco kaj akompano al nia laboro! Per la elsendo de Rede Boa Nova, en San-paulo, Brazilo kaj ĉe parolumondo.com, komenciĝas “Parolu, mondo!”
En la 18-a de junio estis grava festo tie ĉi en Brazilo. Lasu, ke mi rakontu al vi la kialon! En la 18-a de junio 1908, frumatene, alvenis al la haveno de la urbo Santos, en la ŝtato San- Paulo, la ŝipon “Kasatu maru”.Tiel vojaĝis en Brazilon cent sesdek kvin japanaj familioj, pli ol sescente homoj, por eklabori en la kafo-plantejoj de la ŝtato San-paulo. Kaj en la sinsekvaj 7 jaroj, alvenis al Brazilo iom pli ol 15.000 niponaj famillioj. Post la eksplodo de la unua mondmilito, en 1914, la nombro da japanaj rifuĝintoj alvenintaj al Brazilo daŭre kreskis. Nuntempe oni agnoskas, ke en Brazilo enestas la plej granda nipona kolonio for de Japanujo; kaj 75 procento de tiuj japanaj familioj daŭre vivas en la ŝtato San-paulo, el kie elsendiĝas nia radio-programo. Do ial kaj iel Brazilo fariĝis la dua hejmo de la japanoj! Tial hodiaŭ “Parolu, mondo!” faras tiun simplan sed elkoran omaĝon al la 100-jariĝo de la alveno de la unaj japanoj al Brazilo kaj per brakumoj kaj kisoj nia programo omaĝas siajn japanajn geaŭskultantojn, kaj ili estas multaj, koran dankon! Mi brakumas kaj kisas elkore niajn geamikojn el la blindula societo! Kara Mimi, dankon pro via amikeco al nia programo! Tsukuro…bonan vojaĝon en Brazilon!Kara Bonulo, brakumon! Bonulo elsendas de Dua Vivo per tre ĉarma eta radioaparato nian programon… do brakumon kaj kison al niaj japanaj geaŭskultantoj!
Kaj dum tiu ĉi semajno estis inter ni en Brazilo la reĝido de Japanujo, la Princo Naruhito, kiu estas simpatia kaj afabla homo. Okazis tre gravaj ceremoniaj zorgoj dum la prepariĝo en la Brazila parlamento; ili ricevis rekomendojn ne manpreni al la princo (tio ja estas kutimo en Brazilo. Oni manprenas, kisas vange kaj foje brakumas dum konatiĝo); ne rigardi la princon okulen, kliniĝi respektoplene, ktp…kaj kio okazis? Bone, la princo Naruhito ĉiam ridema kaj milda estis la unua kiu etendis la brakon al ĉiuj brazilaj parlamentanoj. Li manprenis ĉiujn politikistojn kaj rigardis al ĉiuj en la okulojn…li eĉ manĝis nian sudabrazilan “ĉuraskon”, kiu estas “ĉurasko”? Estas rostitaj bovaĵoj, … do okazis vera etoso de amikeco inter la landoj. La samon mi proponas nun per la ondoj de nia radio-programo! Amikiĝo!Kaj feliĉe la brazilanoj havas inter si tiajn homojn, kiaj la japanoj, kiu estas bravaj, animfortaj, nevelkemaj, tradiciaj, sed ĉiam mildaj, ridamaj, paciencaj, kaj kapablaj venki ie ajn, kie ili estas! Bravuloj! Dank’ al tiu nipona alveno, ekzemple, nia lando lernis kiel disvolvigi la kamparan vivon per plantado de vegetaĵoj, fruktoj, rizo…ktp…
Mi planis elsendi esperantan muzikojn registritan de japanoj por signi tiun omaĝon sed bedaŭrindege mi trovis neniun artiston, kiu respondus al tiu mia peto. Fakte mi kontaktis du japanajn artistojn unu kantistinon kaj unu kantiston sed ne alvenis respondo…do..mi finas tiun omaĝon per tradicia japana folklora elmontro: la tamburado! Belega! Mi amas tion! “Taiko”… certe mi misprononcas la vorton…parodonu al mi mian nekapablecon paroli japane …sed … verdire la sonoj de tiom da kunigitaj tamburoj allogas min. Io en mia animo vekiĝas, kiam mi aŭskultas tiajn sonojn!Do omaĝe al nia amikeco – Brazilo kaj Japanujo - mi salutas vin per la tonoj de la sonoj de taiko!