Mia ĉambro post la tertremego Ĉe budaa altaro post la katastrofo La kuirejo post la tertremego Mia ĉambro post la tertremego Mia ĉambro post la tertremego detruo de la kastelo Kumamoto Pordego Izumi-templo La 14an de aprilo-2016 je la 21a:26 minutoj grandega tertremego atakis gubernion Kumamoto je plej forte gradoj 7, precipe forte en urbeto Mashiki(7.0) kaj urbo Kumamoto(6 kun malforteco).Multege tertremo skuis kaj multaj aferoj saltante kaj flugante falis kaj el ŝranko multaj glasoj kaj tasoj flugis kaj estis rompitaj. Kvankam magnitudo estis tre malforta kaj estis 6.5. Ĉu pro tio, aliaj gubernioj ne havis seriozajn problemojn en insulo Kjuŝu(Kyusyu-九州? Eĉ la pezaj pupoj el budaa altaro flugante falis planken. Felliĉe mi ne batis, nur simple libroj falante batis min. Kiam mi hazarde en tiu tempo okazigis voĉkonferencon per Skajpo, subite la tertremego venis. Mi perdis multajn glasojn , tasojn, pupojn kaj aliajn. Feliĉe ŝrankoj ne falis planekn. Fakte mia apartamentaro havas la maŝinon kontraŭ tertremo, tamen vere freneze skuis eĉ en miaj ĉambroj. Sekvintan tagon la urbdomo permesis, ke ni povas forĵeti rompitajn kaj difektitajn aĵojn ĉiam. Mia printilo falis kaj ĝi ne funkciis, do mi devas forĵeti ĝin kaj krome mi devis forĵeti aliajn aferojn pli multe. ; telerojn, tasojn , glasojn, bovlojn ktp
Sed poste la 16an/apr. je la 1a:25 pli fortega tertremego atakis!!! Gradoj iomete pli fortaj sed per ciferoj la gradoj preskaŭ estas samaj , 7 gradoj, sed manitudo estis 7.3!!! En urbeto Mashiki estis same 7 gradoj, sed en urbo Kumamoto estis 6 gradoj kun forteco! En mia ĉambro supera parto de komodo saltante falis. (Oni devas kunigi la komodon per 2 partoj) Mi metis multajn aferojn sur la komodo kaj ĉio saltante falis kaj post la unua tertremego mi metis multajn librojn je alteco 30cm sur la planko, sed ĉiuj libroj ne nur falis, sed ili saltis kaj disfalis antaŭen, dekstren, maldektren kaj malantaŭen kaj ili faris librokampon. Kaj aliaj libroj kaj la libroŝranko falis kaj mi tute ne povis dormi sur la lito. En la kuirejo multaj potoj kaj patoj falis kaj eĉ el la fridujo multaj aferoj kaj manĝaĵoj elfalis saltante el la fenestro de fridujo kaj la planko estis vere estis malbela. Budaa altaro iomete difektita kaj ĉiuj budaaj pupoj saltante flugis kaj iris al neimageblaj lokoj por la falo! Denove mi perdis preskaŭ gravajn tasojn kaj telerojn kaj bovlojn kaj ricevintajn multekostajn ĉinajn tasetojn de teceremonio pro la rompiĝo kaj kaputo! Akvo ne aperis dum kelke da tagoj kaj aŭtovojoj ne funkciis pro la deruoj de kelkaj vojoj. Feliĉe ĉe mi propangaso, do mi povis uzi fajron sed en aliaj lokoj ankoraŭ oni ne povas uzi naturajn gasojn kaj ie oni ne povis uzi ankaŭ elektrojn kaj multaj blokmuroj estas detruitaj kaj kelkaj vojoj estas "tranĉitaj" kaj difektitaj kaj vunditaj nur pro la tertremego. Plej grava turisma kastelo Kumamoto terure detruita kaj oni bezonas multegeeee da mono por rekonstrui ĝin kaj eĉ urbon Kumamoto. Oni abunde povis vidi akvon en ĝardeno Suizenĵi, sed nuntempe nenie akvo estas kaj multaj belaj karpoj mortis kaj eĉ varmfontoj kaj varmbanejoj perdis varmfontojn......Ŝoseoj ne bone iras kaj dum kelke da tagoj flughavenoj ne funkciis. Ja ankaŭ la trajnoj ne bone iris..... Ankoraŭ kompreneble tertremoj senhalte daŭras. Nun ĉe mi finfine akvo funkcias kaj mi bone povas lavi manĝilarojn kaj mi finfine povas bani min. Mi kaj mia patro tute ne povis forigi merdojn el la kakujo kaj ni devis atendi kelkajn tagojn por lavi manĝilaron kaj vestaĵojn kaj baniĝi kaj kuiri manĝaĵojn. Feliĉe post la unua tertremego mia amiko el gubernio Ibaragi sendis multaj boteloj da akvo kaj ĝi multe helpis por trinki kaj preni medikamenton kaj poste li sendis multajn aferojn demandante ŝoseojn al kelkaj pakaĵsendkompanioj: paperbovlo, forĵeteblajn bastonetojn, plastajn kulerojn, tujan manĝaĵojn, malsekigitajn paperojn por purigi korpojn kaj pugojn ktp! Kvankam ĝi bezonis 3~4 tagojn, sed ilia helpo multe helpis min. Poste multaj esp-istoj sendis manĝaĵojn , T-ĉemizojn, pantalonojn , kalsonojn ktp. Ĉar mi ne bone povis preni vestaĵojn el la komodo, kiu tute ne estas ordigita. Vere esperantista amikaro kaj la helpoj de esperantistoj estas tre grandaj! Mi ne bone povas danki ilin. Pro la ĝojo mi larmumis........
Ankoraŭ proksimaj vendejoj estas fermataj kaj mi ne povas butikumi.....Feliĉe kelkaj esperantistaj amikoj demandas, kion mi bezonas. Kaj ili tre helpeme sendas multajn bezonatajn aferojn kaj manĝaĵojn! Eĉ el tute norda parto urbo Sendai kelkaj esperantistoj tre simpatie sendis gravajn aferojn! Ili mem spertis tre grandajn tertreojn en 2011jara!
Ankoraŭ oni ne scias, kiam tertremoj haltiĝas. Ni deziru, ke ĝi pli kaj pli malfortiĝu, sed ne subite. Mi deziras, ke granda katastrofo ne ataku mian gubernion Kumamoto..... Nuntempe malĝoje, ĝi iomete vastiĝas kaj ĝi iras ankaŭ al gubernio Oita........
Do tio estas mia nuntempa situacio kaj miaj ĉambroj ankoraŭ ne estas bonordoj! Sed bv helpu gubernion Kumamoto, ĉar aliaj vere perdis domojn kaj nia grava simbolo kastelo Kumamoto tre multege estas detruita... bv helpu nin por rekonstrui ĝin, mi petas!