Antaŭ kelkaj tagoj mi dissendis mesaĝon en Ret-Info pri francia iniciato enkonduki Esperanton inter la elekteblaj lingvoj ĉe abiturientaj ekzamenoj. Reage venis interesa demando:

....kompreneble estus bone se E povus esti parto de la abiturienta ekzameno. Mi tutkore subtenas, SED almenau mialande mankus instruistoj pri E. Mi timas ke same en Francio. SE ilia peticio estus akceptita, kion ili farus?....

Lige al la hungara situacio mi plurfoje ricevis similajn demandojn, do mi kundividas miajn ĉi-rilatajn spertojn.

* * * * *
La demandon pri kvanto de instruistoj mi ne vidas malfacila afero. Kiam en Hungario aperis favoraj kondiĉoj pri la instruado de la lingvo, ene de kelkaj monatoj aperis aŭ reaktiviĝis multaj antaŭaj kursgvidantoj aŭ simplaj aktivuloj, kiuj komencis organizi kursojn aŭ agadis kiel privataj instruistoj. Ene de 1-2 jaroj aperis ankaŭ verdbekuloj, t.e. homoj, kiuj freŝe lernis la lingvon kaj decidis okipiĝi pri ĝia instruado.

Kompreneble ne ĉiuj provuloj iĝas sukcesaj, ne ĉiuj iĝas bonaj instruistoj, sed la merkato rapide solvis/-as la ĉefajn problemojn.

Kiel ni scias, bona instruisto estas ne tiu, kiu havas paperon pri studoj en uiniversitato, sed tiu, kiu havas veran pedagogian kapablon. Ankaŭ en nia Esperanto-lernejo ĉe la novaj instruisto-kandidatoj mi ekzamenas la pedagogian kapablon kaj ne la instruistan diplomon... La lingvon ja devas ellerni la kursano mem, instruistoj povas nur helpi ilin pri tio.

Ĉe trejnado de niaj instruistoj en Lingvo-Studio la novaj kolegoj tre surpriziĝis, kiam mi asertis, ke "...ĉe ni la plej grava tasko de la kursgvidanto estas NE la instruado de la lingvo, sed atingi tion, ke la kursano lernu la lingvon..." – Kiel sukcese fari tion? Jen estas la vera demando kaj tasko! La kursgvidanto devas esti unuavice NE instruisto, sed pedagogo / psikologo.

Revene do al la francia situacio, en kazo de sukceso mi certas pri la rapida amasa apero de Esperantaj instruistoj :-)

Mi vidas pli grandan problemon pri la onta manko de uzeblaj lernolibroj, vortaroj, ceteraj instruiloj, kaj eĉ pli granda problemo la mankojn de ligoj al la movadaj aferoj... - Sukcesuloj naskos enviulojn, kiuj naskos kalumniadon kaj kverelon en la movado...

Krome, la hungara modelo instruas, ke en favora situacio granda parto de ĝisnunaj aktivuloj, kapablaj estraranoj komencas okupiĝi pri instruado – pro ĝia enspeziga trajto –, kaj pro tio simple NE RESTOS homoj, kiuj kompetente okupiĝus pri la movadaj kaj asociaj aferoj. Funkciigon de la Esperanto-organizaĵoj, asocioj transprenas malpli aŭ nekapablaj homoj, kiuj ĝis nun estis nur en la dua aŭ tria vico...
Do la ĉefaj solvendaj taskoj estas manaĝ-rilataj, kaj ne vere instruistaj-lingvistaj.

Szilvási László