Tiu urbo estas bona
Plej en la natur’.
Estas ĝi pentrita kvazaŭ
Krete sur la mur’.
Sur la bildo estas stratoj,
Pontoj sur river’,
Buntaj flagoj, gajaj homoj,
Rido en aer’.

Tiun urbon frumatene
Vekas brila sun’
De la loko kien nokte
Kaŝis sin la lun’,
Kie nun kunplektas birdoj
Teron kun ĉiel’
Kaj gracie fornavigas
Blanka karavel’.

Tiu urbo ne similas
Ion ajn de l’ mond’.
Tie ĉiam bone traktos
Vin preteriront’
Kaj helpante al la homoj
Kredi je fabel’,
Ekŝprucadas parkfontanoj
Sor al la ĉiel’.

Mi
Ne scias certe ĉu
Ekzistas sur la ter’
Eĉ proksimuma sam’.
Mi
Vojaĝu tien dum
Floranta primaver’
Por resti por ĉiam’.

Bluaj floroj sur gazonoj,
Blua trotuar’.
Brile flavaj aŭtobusoj,
Sonĝoj sen koŝmar’.
Estas ĝi pentrita kvazaŭ
Krete sur la mur’,
Tio estas la plej bona
Urb’ en la natur’.