January 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

September 2008 (1)
March 2008 (1)
January 2008 (1)

January 28, 2008

Tute ne kompatinda kato

La kompatinda etulo el la kataro verŝajne ne kreskos pli. Du kilogramoj - malmulte por plenkreska katino. Sed ni tamen ĝojas ke ŝi eĉ vivas pro malbona komenco en la vivo. Pro tio ni nature emis kaj adis, donante al ŝi bonegan manĝaĵon - ŝi ne taksas kat-manĝo manĝon... - nur manĝas pecojn de viando, aŭ kokido kaj, nature, salikoketoj kaj blankvianda fiŝo. Ŝia lasta ideo pri manĝo estas ke ni devas sidi je ŝi, aŭ eĉ sidigi ŝin sur la tablon, kaj doni al ŝi pecojn peco post peco... Tio estas amuze la unuan fojon, poste nur teda afero. Sed, ŝi vivas... 

Published at 18:12 / 3 comments / 487 visits
This post is public

March 3rd, 2008

Falsa libereco

Kio estas libereco? Dum la lastaj tagoj, ĉe la blogo de Reza, komenciĝis interesa diskuto pri libereco.


Reza, kiel iranano, diras ke Irano estas nelibera lando. Laŭ mia kompreno li pravegas. Li diras ke lia hejmlando estas regata de registaro kiu prenas sian forton kaj rajton el Dio ktp. Do, mi volus diri ke la sama afero okazas en la "libera" mondo, nur kun la diferenco ke je ni la nomo de la dio estas Mamono. Sciencistoj kaj ekonomiistoj estas la novaj pastroj kiuj difinas nian mondon. Ankoraŭ ekzistas grandaj limigoj por unuopaj sintenoj de Realeco.


Diversaj reĝimoj uzas diversajn rimedojn. En la "libera" mondo, se vi ne agnoskas la normalan bildon de vivo, sed pensas ekster la skatolo kaj ne plu entute funkcias en la normala realeco, fariĝante malĝoja kaj funebranta, vi estas kondiserata "malsana". Vi estas venigata al "kuracisto" kiu diras al vi ke vi devas manĝi "anti-depremigajn pilolojn" (kiuj nur forigas la eblecon senti, kaj malbonajn kaj bonajn sentojn). Vi fariĝas roboto kiu devas "reveni al la normala vivo" forgesante la novan ekkomprenon kiun vi havis pri la vivo. La uzo de tiaj piloloj eksplodis dum la lastaj jaroj. En Svedio, ĉefkuracisto pri psikiatrio diris antaŭ nelonge ke almenau 25% bezonas tiajn pilolojn por funkcii en nia socio. Kial ni bezonus pilolojn por ne tute seniluziiĝi pri la vivo? Ĉu estas la homoj aŭ la socio kiu malsanas?

Mi dirus ke la diferenco inter la "libera" kaj "mallibera" mondoj estas la nuancoj de la rimedoj por regi. Verŝajne en ĉiu lando, la membildo estas ke oni loĝas en la plej bona kaj libera lando en la mondo. Estas la nura mensogo kiu povas krei nacieco kaj limoj. Limoj kiuj estas vere tute hazardaj kaj ne helpas al ni, la unuopuloj en la mondo.
 

Published at 09:42 / 3 comments / 1329 visits
This post is public

September 29, 2008

La ĥemia mondo - hidrargo kaj sano

Dum la du lastaj semajnoj mi kredas ke mi solvis enigmon kiu sekvis min dum la lastaj 25 jaroj. Malrapide, kaj foje tute rapide, mia sano malboniĝis dum mia tuta plenkreska vivo. La konstanta serĉo de la kaŭzo nur donis malbonajn rezultojn.

Kvankam mi studis la kampon ĉe la universitato, interesiĝis pri alternativa sanigado kaj multe eksperimentis al mi mem, daŭris 25 jarojn trovi respondon kiu kongruas kun ĉiuj eroj kaj povas ekspliki la tutan problemon. Hidrargo.

Hidrargo estas ĥemia elemento (Hg) kaj ĝi estas ege toksa. Pro ĝia ebleco ligi al gravaj molekuloj en la korpo, ĝi detruas enzimojn kaj proteinojn kaj jene rompas la funkcion de multaj procesoj en la tuta korpo. Ĝi donas diversajn nebulajn simptomojn, sed ankaŭ ĝenas la imunan sistemon en tia maniero ke gravaj kaj foje "nekuraceblaj" malsanoj okazas.

En Svedio, kie mi loĝas, hidrargo baldaŭ estos tute malpermesata en ĉiuj materialoj. Oni ne plu rajtos uzi ĝin por io ajn. Sed troviĝas grava loko kie hidrargo ankoraŭ restas. En niaj buŝoj! Ekde 1832 hidrargo estis uzata kiel la plej grava parto (50-60%) de amalgamo, la substanco uzata de dentistoj por mendi dentoj. Kalkuloj montras ke ĉirkaŭ 75% de la sveda popolo havas amalgamon en sia buŝo. Scienca esploro diras ke multaj homoj, eble eĉ duona miljono (el naŭ miljonoj) havas sanajn problemojn pro la amalgamo. Sed tio estas tro kosta afero por agnoski.

Tiuj homoj kiuj ekhavas tiujn problemojn estas konsiderataj psike malsanaj. Estas multe pli malmultekoste por la ŝtato stultuligi kaj silenti ilin. Mia kuracisto diris al mi ke neniu ankoraŭ pruvis ke amalgamo estas malbona al nia sano. Sed la naturkonserva aŭtoritato instruas ke oni devas ege ĝentile konservi amalgamon, kaj lasi ĝin en profundaj kavoj en la grundo. La monda organizo por sano (WHO) diras ke la plej alta sekura nivelo por hidrargo estas "nul". Sed "evidente" amalgamo ne estas toksa en niaj buŝoj?!

La lasta pruvo por mi estas, ke en ĉiu kazo kiam mi malsaniĝis kaj "depremiĝis" dum mia vivo, mi ĵus vizitis dentiston. Dum la du lastaj okazoj da eltenebla mallertiĝo kaj senenergia stato, la dentisto forigis malnovajn amalgamajn plombaĵojn sen la rigoraj manieroj protekti kaj la pacienton kaj la profesiulojn.

Se vi scias ion pri la malsanoj kaj problemoj kaŭzataj de amalgamo aŭ hidrargo, bonvolu skribi al mi aŭ viziti la grupon Sanigaj metodoj, teknikoj kaj filozofioj.

Published at 10:27 / 2 comments / 786 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...