Stella Lindblom Published on September 29, 2008
by Stella Lindblom

Stella Lindblom's blog

Browse posts
La ĥemia mondo - hidrargo kaj sano
2 comments (latest 11 months ago)
Falsa libereco
Posted on March 3rd, 2008
3 comments (latest 18 months ago)
Tute ne kompatinda kato
Posted on January 28, 2008
3 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 740 times

La ĥemia mondo - hidrargo kaj sano

Monday September 29, 2008 at 10:27AM

Dum la du lastaj semajnoj mi kredas ke mi solvis enigmon kiu sekvis min dum la lastaj 25 jaroj. Malrapide, kaj foje tute rapide, mia sano malboniĝis dum mia tuta plenkreska vivo. La konstanta serĉo de la kaŭzo nur donis malbonajn rezultojn.

Kvankam mi studis la kampon ĉe la universitato, interesiĝis pri alternativa sanigado kaj multe eksperimentis al mi mem, daŭris 25 jarojn trovi respondon kiu kongruas kun ĉiuj eroj kaj povas ekspliki la tutan problemon. Hidrargo.

Hidrargo estas ĥemia elemento (Hg) kaj ĝi estas ege toksa. Pro ĝia ebleco ligi al gravaj molekuloj en la korpo, ĝi detruas enzimojn kaj proteinojn kaj jene rompas la funkcion de multaj procesoj en la tuta korpo. Ĝi donas diversajn nebulajn simptomojn, sed ankaŭ ĝenas la imunan sistemon en tia maniero ke gravaj kaj foje "nekuraceblaj" malsanoj okazas.

En Svedio, kie mi loĝas, hidrargo baldaŭ estos tute malpermesata en ĉiuj materialoj. Oni ne plu rajtos uzi ĝin por io ajn. Sed troviĝas grava loko kie hidrargo ankoraŭ restas. En niaj buŝoj! Ekde 1832 hidrargo estis uzata kiel la plej grava parto (50-60%) de amalgamo, la substanco uzata de dentistoj por mendi dentoj. Kalkuloj montras ke ĉirkaŭ 75% de la sveda popolo havas amalgamon en sia buŝo. Scienca esploro diras ke multaj homoj, eble eĉ duona miljono (el naŭ miljonoj) havas sanajn problemojn pro la amalgamo. Sed tio estas tro kosta afero por agnoski.

Tiuj homoj kiuj ekhavas tiujn problemojn estas konsiderataj psike malsanaj. Estas multe pli malmultekoste por la ŝtato stultuligi kaj silenti ilin. Mia kuracisto diris al mi ke neniu ankoraŭ pruvis ke amalgamo estas malbona al nia sano. Sed la naturkonserva aŭtoritato instruas ke oni devas ege ĝentile konservi amalgamon, kaj lasi ĝin en profundaj kavoj en la grundo. La monda organizo por sano (WHO) diras ke la plej alta sekura nivelo por hidrargo estas "nul". Sed "evidente" amalgamo ne estas toksa en niaj buŝoj?!

La lasta pruvo por mi estas, ke en ĉiu kazo kiam mi malsaniĝis kaj "depremiĝis" dum mia vivo, mi ĵus vizitis dentiston. Dum la du lastaj okazoj da eltenebla mallertiĝo kaj senenergia stato, la dentisto forigis malnovajn amalgamajn plombaĵojn sen la rigoraj manieroj protekti kaj la pacienton kaj la profesiulojn.

Se vi scias ion pri la malsanoj kaj problemoj kaŭzataj de amalgamo aŭ hidrargo, bonvolu skribi al mi aŭ viziti la grupon Sanigaj metodoj, teknikoj kaj filozofioj.

2 Comments / add your comment?

Sara Török says:
Kara Stella

Mi tre bedaŭras ke vi havis tiom da sanaj problemoj. Mi vere esperas ke tra la trovo de la kaŭzo, vi ankaŭ trovos solvon iom resaniĝi.

Amike
Sara
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onklo says:
ŝokita novaĵo ! ĉu homoj estas tiel stultaj ? MI devos demandi al kuracisto,ĉu mi havas amalganon ĉe miaj rompitaj dentoj aŭ ne ,ĉar antaŭ tro lenge dentkuracisto riparis mian dentojn. Ĉu pro tio mi estas malsanulo de hipertensio ? eble pro tio....... neniu scias ...........tragedio........homoj tiel vivas kaj mortas.................Vi devos esti Novelpremiito.certe ! certe ! amike salutas,Korea Onklo.
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...