Stella Lindblom Published on January 28, 2008
by Stella Lindblom

Stella Lindblom's blog

Browse posts
La ĥemia mondo - hidrargo kaj sano
Posted on September 29, 2008
2 comments (latest 11 months ago)
Falsa libereco
Posted on March 3rd, 2008
3 comments (latest 18 months ago)
Tute ne kompatinda kato
3 comments (latest 7 months ago)

Keyword tags

katoj

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 481 times

Tute ne kompatinda kato

Monday January 28, 2008 at 06:12PM

La kompatinda etulo el la kataro verŝajne ne kreskos pli. Du kilogramoj - malmulte por plenkreska katino. Sed ni tamen ĝojas ke ŝi eĉ vivas pro malbona komenco en la vivo. Pro tio ni nature emis kaj adis, donante al ŝi bonegan manĝaĵon - ŝi ne taksas kat-manĝo manĝon... - nur manĝas pecojn de viando, aŭ kokido kaj, nature, salikoketoj kaj blankvianda fiŝo. Ŝia lasta ideo pri manĝo estas ke ni devas sidi je ŝi, aŭ eĉ sidigi ŝin sur la tablon, kaj doni al ŝi pecojn peco post peco... Tio estas amuze la unuan fojon, poste nur teda afero. Sed, ŝi vivas... 

3 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
La kato estas tia. La kato de mia filo fariĝis la mastro kaj la filo fariĝis la sklavo. Mi ridetis multe pri tio. ;)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Se temas pri katoj ĝenerale - jes, ili fariĝas mastroj kaj opinias sian mastron kiel sklavon. Estas tia ŝerco entenanta multe da vero pri la kata naturo: Hundo vivanta ĉe bona mastro, en bona domo cerbumas: ho, kiel mia mastro bone prizorgas mi, ĉiam mi havas sufiĉan manĝaĵon, varman kuŝejon kaj la mastro karesas min; probable mia mastro estas dio. Kato vivanta en same bonaj kondiĉoj cerbumas: probable mi estas dio...
Se temas pri manĝigo de kato; se vi havus pli ol unu katon, ili tutcerte manĝus ĉion, sen via akompano. Mi spertis tion, ĉar mi havis multajn katojn en diversaj tempoperiodoj - jen kiam estis nur unu, ĝi manĝis, kvazaŭ ĝi faris tion nur por kontentigi min; se mi havis tri katoj samtempe, neniam mi devis peti ilin manĝi; ĉiuj venis al siaj bovletoj kaj klopodis formanĝi ĉion, ne lasi ion ajn por la alia. Eble vi riskos kaj prenos ankoraŭ unu katidon?...
Posted 20 months ago. ( permalink )
Pawel Wimmer says:
Mi observis, ke en granda familio - homoj, katoj kaj hundoj - katoj regas :-)
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...