6.5.1879 naskiĝis en urbo Lysá n/Labem –centra Bohemujo- Bedřich (Frederiko) Hrozný, eminenta ĉeĥa orientalisto. Jam en gimnazio en Kolin li interesiĝis pri la hebrea kaj araba lingvoj. Pli poste transiris al asirologiaj studoj kaj esplorserĉadis historiaĵojn de malnovaj kulturoj en Antikva Proksima Oriento. Hrozný malkovris kulturon de hindeŭropa nacio de Hetitoj, deĉifris iliajn sekretajn kojnajn skribojn kaj servis tielmaniere al famoza monda kono de la ĉeĥa orientalistiko. Li pruvis, ke la lingvo apartenas al la familio de lingvoj hindeŭropaj same kiel la helena, la latina kaj la hindaj lingvoj. En 1925 Hrozný elfosis en Malgrandazio ĉirkaŭ mil kojnoskribajn argiltabulojn kun kontraktoj kaj leteroj de asiriaj komercistoj.
Li redaktis konatan edicion „Archiv orientální“ (Orientala arkivo) kaj en 1939 li fariĝis rektoro de la praga Karola Universitato. Bedaŭrinde li skribis siajn sciencajn verkojn germane aŭ franclingve, malmulte en la gepatra ĉeĥa lingvo. Li
mortis la 12-an de decembro 1952. (Laŭ „Kalendář historický národa českého“ („La Historia kalendaro de la ĉeĥa nacio“ de Martin Jan Vochoč, kaj „ Esperanta Vikipedio.eo“).