4.2.1808 naskiĝis en urbo Kutná Hora Josefo Kajetán Tyl kiel filo de armea muzikisto. Lia patrino estis filino de muelisto. Josefo komencis studi filozofion en Prago, sed ne finis ĝin kaj fariĝis armea oficisto. Baldaŭ li famiĝis en kampo de ĉeĥa literaturo kaj kiel aŭtoro de teatraĵoj, en kiuj li emfazis naciajn sentojn de ĉeĥoj. Oni nomumis lin „Patro de ĉeĥa teatro“. Li estis ankaŭ redaktoro de kelkaj ĉeĥaj gazetoj. En la jaro 1834 (24.12.) li prezentis en Stavovské divadlo (Nobelara teatro) sian ludon „Fidlovačka“ (Ŝuista kermeso), kie aperis la kanto „Kde domov můj ?“ (Kie mia hejmo?). Ŝatata kanto, kiu post 1918 fariĝis ŝtata himno. (Teksto J.K.Tyl, muziko Fr.Škroup).En 1835 li fondis amatoraktoran grupon, kiu ludis en Nobelara teatro ĉeĥajn teatraĵojn. Tiam en Prago ludis nur fremdlingve, la plej ofte germane. Li gvidis ĉeĥan vageman teatro-grupon kaj tramigradis multajn urbojn prezentinte ĉeĥlingvajn ludojn. En la teatra grupo partoprenis ankaŭ lia edzino Magdaleno Forchheimová-Skalná kaj ŝia pli juna fratino Anna. Lia edzino ne povis havi infanojn, do li havis ilin kun Anna. Entute 7 infanojn.Ekestis eksterordinara familia triangulo kaj la lasta infano naskiĝis post lia morto en familio de pilsena metiisto (origisto de statuoj kaj bildkadroj) Venceslao Heřman, kiu akceptis familianojn de mortanta J.K.Tyl. (Heřmanlidoj el Pilsen - la rektaj antaŭloj de Věry Heřmanové, mia edzino.) J.K.Tyl mortis en 48 jaroj kaj lian funebran ceremonion partoprenis multnombro da Pilsenanoj. (Laŭ „Historia kalendaro de ĉeĥa nacio“ – Martin Jan Voĥoĉ).
)