19.1.1877 naskiĝis en Sobotka (urbo en Ĉeĥio, regiono Hradec Králové) Fráňa Šrámek (franja ŝramek), fama ĉeĥa romana kaj poezia-verkisto. Apartenis al reprezentantoj de la generacio de anarkismaj ribeluloj kaj de la plej pura kaj konsekvenca impresionismo en roman-verkado, influata de franca indukto. Li engaĝiĝis en anarkisma movado kaj fariĝis grava reprezentanto de t.n. generacio de anarkismaj rebeloj. Liaj verkoj forte influis la gejunulojn en periodo inter du mondmilitoj. Pluraj liaj poemoj estis ankaŭ muzikigitaj. Liaj plej gravaj poemoj estis lirike tendencaj. Pli poste li inklinis al bazaj vivvaloroj kaj manifestiĝoj de la homa natureco. Lia prozo havas poeziajn trajtojn, samtempe li transprenas influojn de naturalismo kaj ekspresionismo. Lia poezia sinesprimado estas forte emocia kaj ĉerpanta ankaŭ el popola lingvaĵo, precipe el la urba folkloro. El liaj plej famaj romanoj oni nomas „Tělo“ (Korpo), „Měsíc nad řekou“(Luno super rivero) kaj „Stříbrný vítr“ (Arĝenta vento), kiu estas ankaŭ filmita. Lia poemo“Raport“ (Raporto) el vivo de soldatoj aperis esperantlingve. (tr.Tomáš Pumpr 1947).El lia drameca verkaro la plej granda sukceson atingis unuakta dramo „Červen“ (Junio). La ĉefaj temoj de la verkoj de Šrámek estas: naturo, kontraŭstaro al milito kaj amrilato de gejunuloj ne kapablaj subiĝi al tiamaj konvencioj. Li fariĝis en j.1946 „Nacia Artisto“ - mortis en Prago l.7.1952. (Laŭ Vikipedio eo kaj Wikipedio cz kaj ankaŭ „Historia Kalendaro de Ĉeĥa Nacio“ – Martin Jan Vochoč).