5.9.1829 naskiĝis Josefo Venceslao Frič, ĉeĥa politikisto kaj verkisto, filo de fama praga advokato kaj politikisto Josefo Frič. En publikan vivon li eniris jam kiel studento dum revoluciaj tagoj en 1848. Li fariĝis parolanto de radikala studenta korporacio „Slavie“ kaj aktive partoprenis multajn revoluciajn agojn. La austriohungara polico persekutis lin, post reveno el Slovakio, kie li partoprenis en kontraŭhungara leviĝo, li estis arestita. En aprilo 1854 liberigita pro amnestio. Jam tiun ĉi jaron li eldonis almanakon de junaj poetoj: „Lada Niola“. Kune kun poeto Hálek kaj redaktoro kaj poeto Johano Neruda kreis „Rondon de majo“, kies rezulton estis fama almanako „Máj“ en j.1858. Estis denove arestita kaj en j.1859 liberigita nur kondiĉe, ke li forlasos la patrolandon. Li vivis 7 jarojn en Parizo, pli poste 4 jarojn en Berlino. Li ankaŭ vivis en Petersburgo, Budapesto kaj Romo. Li povis reveni en j.1879, forlasis la politikon kaj fariĝis dramaturgo de la ĉeĥa nacia teatro, kie li kreis bibliotekon kaj arkivon. El liaj verkaĵoj oni nomu historiajn rakontojn „Svatopluk kaj Rostislav,“ kaj „Pobělohorci“ (tragedio, kiu okazis post la batalo sur Blanka Monto 1620), ankaŭ verkon „Hynek de Poděbrady“ . En Genevo li eldonis novan „Výbor básní“ (Kompilaĵo de poemkolekto). La plej valoraj el lia verkaro estas liaj 4 faskaj „Memoroj“. Li ankaŭ abunde tradukadis la verkojn de Byron, Krasinski kaj pluaj romantikuloj. Li mortis 14.10.1890 – 61-a jaraĝa en Prago.( Laŭ „Historia Kalendaro de Ĉeĥa Nacio“ de Martin Jan Vochoč kaj „Wikipedio.cz“).