Humoraĵo
Antaŭ ol oni anoncis,ke V.Havel estas elektita far de parlamentanoj je prezidento de federacia respubliko, li demandis la burgan ceremoniulon, kiun li devos unue saluti. „Oni atendas, ke vi eksalutos unue la trupon de Kastela gardo per vortoj: „Hradní stráži nazdar!“ Konsternite respondis la novelektita prezidento: „Terurege, kiel mi povos tion senerare elparoli, komprenu, mi malbone prononcas literon „ro“ kaj nun ĝi estas en ĉiu vorto !“ Helpkonsile proponis unu el partoprenantoj: „Vi povus,Venceslao, eksaluti jenen: „Zámecká hlídko,ahoj!“ (Kastela posteno,ahoj!), tio estus sen „ro“. (Subaŭskultite el radiostacio ČRO 2).