31.10.1879 naskiĝis en Zlíchov (zliĥov) ĉe Prago (nuntempe jam la parto de Prago) eminenta ĉeĥa muzikverkista kanzonisto Karel Hašler. Lia patro estis loka forĝisto. Pli poste liaj gepatroj laboris en loka vitrofabriko. Karolo lernis fariĝi gantfaristo, sed kiel 18 jara jam aktoris en smíchov –teatro de Pavel Ŝvanda. Post mallonga tempo li foriris (piede) aktori en Tábor (suda Bohemio), sed baldaŭ revenis en Pragon. Pli poste li ludis en Nacia teatro en Brno kaj en la teatro en Ljubljana (Slovenio), kie li aktoris en parolaj ludoj kaj ankaŭ en operejo. En 1903 ĝis 1915 li ludis en Nacia teatro en Prago, kie li aktoris en multaj teatraj roloj. Samtempe li aktoris en diversaj kabaredoj kaj varietaj scenejoj (Lucerna, Rokoko). Post 1918 li fariĝis gvidanto de Lucerna kaj organizis en Prago Grandan revuon, laŭ la pariza ekzemplo, sed kiu ne estis tro sukcesa. En 1908 li edziĝis kun fratino de la konata komponisto Rudolf Friml kaj laŭ lia influo komencis verki kanzonojn, kiuj baldaŭ fariĝis tre popularaj ne nur pro ilia patriotaj enhavoj, sed ankaŭ pro esprimata ama rilato je Prago. Ili estas tre melodiaj kaj belaj. Esprimis ofte kritikajn enhavojn pri politikistoj. En tiu ĉi senco li daŭrigis ankaŭ dum tempoj de la nova respubliko. Populareco de liaj kantoj kreskis ankaŭ pro alvenanta milita danĝero de naziista okupacio. Lia populareco kaj sukcesoj gvidis lin en senbridan formon de lia vivo, kiu ne plaĉis al lia edzino Zdena. De la tridekaj jaroj ili ne vivis kiel geedzoj. Li sukcesis en silentfilmo kaj kiam ekis sonfilmo, li komponis multajn filmajn muzikojn kaj kanzonetojn. Tuj en la unua ĉeĥa sonfilmo TONKA ŠIBENICE aperis du liaj popularaj kantoj: Hradčany krásné (Hradĉano bela) kaj Když v Praze padá první sníh (Kiam en Prago falas unua neĝo). En 1932 li aktoris en la filmo de Innemann : PÍSNIČKÁŘ (La kanzonisto), kiun li mem verkis kiel la propran biografion. Tien li lokigis sian plej popularan ŝlagron: Ta naše písnička česká (Nia ĉeĥa kanto). Li ludis en 20 filmajn rolojn. Dum la milito li vekegis per siaj kantoj homojn kontraŭ okupantoj. Gestapo lin arestis kaj transportis lin en koncetrejan kampon Mauthausen, kie lin
en decembro 1942 torture mortigis. El liaj kantoj multegaj konservis en la memoro de nacio ĝis nuna tempo,ekzemple : Po starých zámeckých schodech; Čí je Praha?Naše! Ta naše písnička česká; (Sur malnovaj kastelaj ŝtuparoj; Al kiu apartenas Prago? Al ni!; Nia ĉeĥa kanto) kaj multaj pliaj. Oni anoncas, ke li verkis 300 kantojn. Okaze de lia 130 datreveno de lia naskiĝtago (31.10.2009) oni inaŭguris en la loko de Malnovaj kastelaj ŝtuparoj en Prago lian monumenton de akademia skulptisto Stanislao Hanzík. ( Laŭ interreto kaj Wikipedio).