27.5.1942 Atenco kontraŭ Heidrich (Hajdriĥ)
okazis en Prago kaj estis la plej kuraĝega kaj plej sukcesa bato kontraŭ naziistaj eminentuloj dum la dua mondmilito (1939-1945). Realigis ĝin du ĉeĥoslovakaj suboficiroj Jozefo Gabčik kaj Johano Kubiš, speciale ekzercitaj por tiu ĉi celo en Anglio. Ili heroe atakis auton – gabrioleton Mercedes, en kiu Heidrich veturis sen propra egido, akompanita nur de ŝoforo. Heidrich ne estis tuj mortigita, nur serene vundita pro eksplodita bombo. Li tamen mortis 4.6. verŝajne pro sango-toksiĝo. Heidrich, la ĉefo de RSHA (Reichssicherheitshauptamt – Ĉefa oficejo de regna sekureco), estis generalo de polico, intertempa Reichsprotektor de Protektorato de Bohemio kaj Moravio. Kiel nazia potenculo, li estis responsa en la monstrecan ĉeftaskon de la „ Fina solvo“ de Judoj en Eŭropo. Post Himmler, li estas dua la plej brutala likvidanto de Judoj kaj multaj pluaj homoj. La nombro da oferoj atingis dekmilojn. Do, lia likvido en Prago apartenis al la plej granda heroa ago. Gabčík kaj Kubiš, paraŝutistoj, bonege komprenis, ke ili venis en sian patrolandon morti post la plenumo de la atenco. Kaj tio ankaŭ okazis 18.6.1942 en la kripto de ortodoksa preĝejo en Ressel-strato.
La patro de Heidrich posedis privatan muzik-lernejon en Halle kaj juna Reinhard estis edukata kiel talenta muzikanto, bone scianta violonludon. La familio esperis, ke li fariĝos heredanto de la konservatorio. Sed li jam de juneco pro malbona edukado fare de sia patrino, suferis je troa ambicia honoravido,kiu estis eĉ malsanega. Fariĝi posedanto de konservatorio ne kontentigis liajn honorajn pretendojn. Kiam li soldatservis, lin satigis aparteneco al maristaro, kie li baldaŭ atingis rangon de leutenanto. Kaj 1.7.1928 li estis rangigita je ĉefleutenanto en siaj 24 jaroj. Sed, junan, honoravidan oficiron atingis malfeliĉego pro lia maldungo el servoj de maristaro je 30.4.1931. Kaŭzo troviĝis en la fakto, ke li faris fianĉi-promeson al juna studentino el Potsdamo kaj intertempe proponis edziniĝon al sia nova konatulino Lina von Osten. Patro de tiu ĉi trompita studentino anoncis tion al marista stabo en Kiel kaj postulis satisfakton. Honora komisiono de maristaj oficiroj en Kiel pridemandis Heidrichon. Verŝajne minacis al li nur malhonoriga mallaŭdo. Sed li antaŭ la honora komisiono, kiun estris admiralo Hansen, arogante malkonfesis sian eraron, ĉion malmolkorece puŝfaligadis je la studentino. Fine la komisiono decidis, ke lia konduto ne konvenas je kodekso de maristaj oficiroj kaj decidis pri lia maldungo el maristaro. Li ankoraŭ petis prezidenton de Germanio pri punpardono, sed la prezidento Paul von Hindenburg lian peton malaprobis.
En la tempo de ekonomia krizo li fariĝis senlaborulo kaj sen financaj rimedoj. En majo 1931 li kun sia fianĉino Lina von Osten, kiu devenis el malriĉigita nordgermana nobelaro, alvenis en Halle-n, por postuli de sia familio financan subtenon. Tiam estis en la lando pli ol 4,5 milionoj de senlaboruloj. Komence de j.1932 atingis jam 6 milionojn. La ekonomia krizo malbone efikis eĉ je privataj muzikaj lernejoj. Mankis gelernantoj je muzikinstrumentoj. La familio Heidrich en Halle malfacile sin tenis super la financa akvo-nivelo. Estis certa, ke kiam Reinhard ne ricevus sufiĉe baldaŭ bone pagitan laboron, Lina longe restos sen sopirata fianĉo. Ŝi estis jam bone konigita kun naziista propagando kaj bone
sciis, ke la nova movado, politike kontraŭ maldekstrula, havas subtenon de industriaj regionoj. Fine ŝi, familianoj kaj iliaj kunuloj sukcesis, ke Heinrich Himmler akceptis junan eksoficiron en servojn de trupoj SS. (Organizaĵo, servanta kiel polico de naziistoj). Ili ambaŭ fariĝis amikoj kaj komune planis murdojn de Judoj kaj aliaj loĝantoj, kiuj ne konvenis al la naziisma ideologio. Tielmaniere Reinhard Heidrich plenkreskis, ankaŭ pro sia troa ambicia honoravido, al unu el la plej agemecaj naziistaj murdistoj en j.1932 – 1942.
Post kruelegaj agoj de naziistoj, la likvidoj de la vilaĝoj Lidice kaj Ležáky – murdoj de ĉiuj viroj de iliaj vilaĝoj kaj pluaj teroraj agoj kontraŭ civiluloj, gvidis diplomatojn de Anglio, al nuligo de „Munkena interkonsento“ el 1938 kaj decidis pli subteni ĉeĥoslovakan ekzilan kabineton en Londono. Favore oni akcentis ankaŭ la proponon de Dro.E.Beneš, elloĝigi naziistojn el la respubliko post 1945.
(Mi ĉerpis el la ĉeĥa traduko de Robert Gerwarth : Reinhard Heydrich - Hitlerův Kat – Reinhard Heidrich – Hitlera ekzekutisto kaj el Esperanta Vikipedio.eo).