Antaŭe mi priparolis la bazajn principojn de la Budhismo – la 4-opan Noblan Veron, la Tri Trezorojn, karmon kaj tiel plu.


Hodiaŭ mi parolas de alie pli propra vidpunkto, tio estas de mia preskaŭ 40 jaroj de Budhisma praktikado kaj iom de miaj propraj opinioj pri la vivo.


La Budho instruas ke finfine ĉio estas iluzio kreita de ni mem. Nenio ekzistas sendependa kaj ĉiu estaĵo ekzistas nur per la interrilatoj kun aliaj estaĵoj en la ĉirkaŭaĵo.


Li diris ke ni ĉiuj seferas pro la “simio-menso,” t.e. ke nia menso neniam deziras ripozi eĉ por kelkaj minutoj kaj pro tio ni kanstante verkas “rakontojn” pri nia ĉirkaŭaĵo inkluzive de la homoj kaj okazoj ĉirkaŭ ni.


Mi konstatas ke ni ĉiam partprenas en “rakontoj” mem faritaj kaj al ni donitaj de la socio. Laŭ mia vidpunkto la religio ankaŭ estas rakonto.


Ekzemple, dum la tempo de la Romia Imperio la socia aŭ kultura rakonto estis ke ĉiu familio havis la devon naski bebojn por la pli granda gloro de la imperio. Ankaŭ la Imperiestro, kiel la patro de la Romia nacia familio, estas la “Paterfamilias” de la nacio [latine: Patro de la Familio], ĝuste kiel en ĉiu Romia familio, la patro estas la “paterfamilias” – la findecidanto - de la familio. La patro retenas la rajton dicidi la vivon kaj morton de ĉiu membro de la familio. Se iu membro de la familio kontraŭas la bonan ordon de la familio, la “Patro” rajtas mortigi aŭ forpeli tiun familianon - nur konsideru la filmon “La Bopatro” pri la Itala Mafio.


Post la disfalo de la Romia Imperio, la Kristana Eklezio iĝis la nova povo en la Okcidenta Mondo, tamen la kultura bazo de la socio, t.e. la rakonto ne ŝanĝiĝis, nur la tenanto de la povo – la Eklezio.


Tiel, la roluloj ŝanĝiĝis sed la rakonto restis same.


Kiuj inter ni estas fanatikuloj pri science-fikcio? Ĉu vi memoras la premiitan romanon de Roĝer Zelaznij, “La Sinjoro de Lumo,” verkitan en la 60-aj jaroj?


En la romano, en la fora estonteco la homaro devis fuĝi perrakete el la Tero, kaj finfine trovis planedon en alia galakcio. Tie kelkaj estroj de la grupo, per la teknologio, fariĝis dioj laŭ la Hinda tradicio. Ili povis kreskigi novajn korpojn por si kaj transigi la mensojn de la maljuna korpo al la nova, plenkreska kaj denove juna korpo – jen reinkarniĝo.


La indiĝenajn estaĵojn de la planedo la dioj nomis diabloj kaj demonoj. Kaj la devo de la normala civitano estas servi kaj adori la diojn.


Unu el la dioj decidis kontraŭi la aliajn kaj, post la studado de la homa historio, alprenis la rolon de la Budho por batali kontraŭ la aliaj dioj.


Li nomiĝis antaŭe Sam, do li elektis la nomon Mahasamatman [sanskrite: Granda Animo Sam], kiu sen la Maha- kaj –atman, iĝis denove Sam. Li decidas roli kiel Budho por liberigi la civitanojn de la kruela povo de la dioj. Do, li komencis disvastigi la bazajn instruojn de la Budho pri la egaleco de ĉiuj homoj.


Pro tio, la dioj sendis murdiston nomitan “Rildo” por mortigi la Budhon. Tamen, post konversacio kun la Budho, Rildo iĝis lia disĉiplo, ne scianta ke li estas pseŭda Budho. Rildo pratikadis la instruojn, meditadis kaj pro tio iluminiĝis.


Mi kredas ke Zelaznij komprenis ke Rildo realigis la rakonton en sia propra vivo eĉ malgraŭ la fakto ke Sam vere estas trompaĵo, ruzo kiu restis Sam kaj simple rolis kiel Budho. Alivorte Rildo, la aŭskultanto, eniris kaj partoprenis en la rakonto kaj pro tio realigis ĝin kaj iluminiĝis.


Laŭ mia opinio, ĉiuj religioj estas rakontoj - rakontoj malfermaj kaj senfinaj, tamen ĉiam plenigitaj de ni la aŭskultantoj.


Fakte, la religia rakonto invitas la aŭskultanton kaj eniri kaj partopreni en la rakonto. Estas ni, kiuj realigas la rakontojn en niaj vivoj kaj pro tiu realigado ekkonscias la celon de la rakonto mem.


Mia Budhisma praktikado baziĝas sur la Lotus-Floro Sutro, en kiu oni trovas multajn fantastaj, mirigajn, nekredeblajn okazojn. Granda turo eligas de la grundo kaj ŝvebas en la aero, mil-miliardoj da Bodhistavoj eksplodis de sub la Tero kaj la Budho levas la tutan homaron en la aero.


Dank’ al Budho, ni Budhanoj (almenaŭ mi) ne kredas ke la rakontoj de la sutro estas laŭvortaj verecoj, sed nur metaforoj. La tuta Sutro estas por mi interesa kaj kortusha rakonto kiu enhavas interesajn rakontojn, parabolojn, kaj instruojn.


Ĉu la Budho vere ekzitas? Mi ne scias tion, ĉar mi ne estis tie. Mi kredas jes, kaj la historiaj arkivoj emas subteni mian kredon. Tamen, ĉu li vere vivis aŭ ne – la rakonto vivas kaj invitas min, la aŭskultanton de la rakonto, partopreni en ĝi kaj per mia partoprenado realigi la rakonton en mia propra vivo.


Mi komencis tiun prezenton dirante ke, laŭ la Budho, ĉio estas iluzio aŭ erara kompreno de la vera vivo kaj estas grava por ni kompreni ke nia interna ideo pri la vivo kolorigas nian kapablon kaj aŭdi la rakonton kaj eniri ĝin kiel partoprenanto.