Stano Marček Published on December 9th, 2009
by Stano Marčekpro

Stano Marček's blog

Browse posts
La grupo TEAM'
Posted on September 5th, 2010
12 comments (latest 8 months ago)
Didaktikaj materialoj por la lernolibroj de Stano Marček
Posted on February 24th, 2010
2 comments (latest 2 years ago)
KRUCENIGMA KONKURSO KUN PREMIO
Posted on February 4th, 2010
Ĉu instrui kantojn en niaj Esperanto-kursoj?
Posted on January 17th, 2010
11 comments (latest 2 years ago)
Ĉu vi ŝatas aŭskulti fabelojn?
4 comments (latest 2 years ago)
Kristnaska donaco
Posted on November 26th, 2009
Mia aktuala oferto
Posted on November 13rd, 2009
1 comment (latest 2 years ago)
Korespondaj kursoj laŭ la lernolibro "Esperanto per rekta metodo" en Slovakio, Pollando kaj Danio
Posted on August 6th, 2009
1 comment (latest 2 years ago)
Tri novaj lernolibroj
Posted on June 15th, 2009
4 comments (latest 2 years ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 952 times

Ĉu vi ŝatas aŭskulti fabelojn?

Wednesday December 9th, 2009 at 02:09PM

Verŝane ĉiu el ni, sed precipe niaj infanoj kaj genepoj, ŝatis, kaj eble ankoraŭ nun ŝatas aŭskulti fabelojn. Estas ja tre agrable foriri el la realo en la mirindan mondon de herooj kun supernaturaj kapabloj, kie la bono venkas la malbonon. Plej bele certe estis aŭskulti niajn proprajn patron aŭ patrinon, kiuj legis fabelojn ĉe nia lito...

Feliĉe voĉlegatajn fabelojn eblas registri, aldoni muzikon aŭ kantojn, kaj eldoni ilin sur kompaktdiskoj. Tiujn oni povas aŭskulti antaŭ ol (tre agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo... Emfazinda estas la pedagogia valoro de tia aŭskultado: aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alpoprigi al si belajn kaj modelajn vortturnojn en agrabla mondo de fabeloj.

Voĉlegitaj fabeloj ĝis antaŭ ne longe mankis en nia merkato kun kompaktdiskoj. Pro tio mi decidis forigi tiun mankon kaj komencis eldoni voĉlegitajn fabelojn (sonlibrojn) sur kompaktdiskoj.

Fabeloj de Andersen

Hans Christian Andersen estis dana verkisto, kiu famiĝis ĉefe pro verkado de fabeloj. Tiuj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis ankaŭ teatraĵojn, filmojn, baletojn. La fabelojn de Andersen, kiuj aperis libroforme en kvar volumoj, tradukis al Esperanto L.L. Zamenhof.

Ĝis nun mi sukcesis voĉlegi kaj eldoni kvindekon da fabeloj de Andersen, sur 16 klasikaj kompaktdiskoj. Temas pri la fabeloj de la unuaj du volumoj. La suma daŭro estas pli ol 16 horoj. La diskoj estas aĉeteblaj unuope, aŭ po 8 en du plastaj kovriloj.

Mi laboras plu kaj preparas kaj eldonos ankaŭ la volumojn 3 kaj 4.

Specimenon, la fabelon Reĝidino sur pizo, vi povas aŭdi ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/home?t=76926&c=1&s=uploaded. Sur la sama paĝo vi trovos ankaŭ pliajn informojn (klaku al Kristnaska oferto).

Fabeloj de la fratoj Grimm

La fratoj Jakob kaj Wilhelm Grimm estis juristoj kaj lingvosciencistoj. Ili ambaŭ laboris kiel bibliotekistoj en Kassel, kaj profesoriĝis en la Universitato de Göttingen. Ili kolektis kaj eldonis popolajn fabelojn kaj historiojn. En Esperanto aperis Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm (1906), kiujn tradukis el la germana lingvo Kabe (Kazimierz Bein, 1872 – 1959). La libro, voĉlegita de Stano Marček, nun aperis sur 8 kompaktdiskoj, aĉeteblaj unuope, aŭ en komuna plasta kovrilo. Ilia suma daŭro estas sep horoj kaj duono.

Specimenon, la fabelon Maljuna avo kaj nepo, vi povas aŭdi ĉe: http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/home?t=76926&c=1&s=uploaded. Sur la sama paĝo vi trovos ankaŭ pliajn informojn (klaku al Kristnaska oferto).

translate into English

4 Comments / add your comment?

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch says:
Gratulon Stano, vere estas ĝusta ideo, ĉar fabelojn aŭdas volonte junaj sed ankaŭ maljunaj. En mia blogo vi povas legi "Kial mi esperantiĝis"....ankaŭ estas pri tio skribite.
Krom tio oni povas uzi fabelojn en instruado.
2 years ago
Helena Tylipska
Helena Tylipska says:
La fabelon pri povra avo mi bone memoras, ĉar mi ofte rakontis ĝin al miaj infanoj, dum mia laboro en antaŭlernejo kaj poste al miaj du filinetoj (ili nun estas patrinoj). La fabeloj de Grimm-fratoj restis dum longa tempo sur mia nokto-ŝranketo. Gratulon por via granda laboro. Dankon!
2 years ago
Ji Yingeng
Ji Yingeng says:
Mi tre ŝatas aŭskulti fabelojn, ne nur ŝatas aŭskulti, sed ankaŭ ŝatas traduki. Mi tradukis fabelojn en la ĉinan lingvon kaj iuj el ili estis publikigitaj.
2 years ago
Maryam Rezaifar
Maryam Rezaifar says:
jes mi sxatas auskuti.
dankon amike mery
2 years ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...