Impreso kiun postlasas lia kreaĵo grandparte dependas de oniaj antaŭaj spertoj. Mia amikino – juna virino, klera kaj saĝa, kun historia magistriĝo – reagis tre pozitive. “Imagu, ni kutimas konsideri tiutempajn germanojn kiel nuraj nazioj, aro de fanatikuloj. Sed la filmo montras, ke ankaŭ inter ili estis diversaj homoj kaj estis homoj, kiuj savis aliajn – infanojn kaj judojn, kaj ili ne subtenis Hitleron!” Tio estas normala reago de la rusiano, kiu ĝenerale ne tre multe scias pri la Holokaŭsto kaj la kontraŭnazia rezistado. En Sovetunio oni multe parolis pri la Dua mondmilito (pli ĝuste pri la Granda Patruja milito, do la kontraŭstaro de Sovetunio kaj la nazia Germanio kun ties aliancanoj), sed oni nur preterire menciis kontribuon de aliaj landoj en la venko super faŝismo kaj preskaŭ tute silentis pri la esktremado de la judoj.



Mi konas tiun parton de la historio pli bone, multe legis pri la Dua mondmilito ĝenerale kaj la Holokaŭsto aparte, kaj spektis plurajn filmojn priajn – de Listo de Schindler ĝis Falsistoj kaj Flamo kaj Citrono, sen mencii vere bonegajn sovetiajn filmojn kaj librojn, bedaŭrinde (ankoraŭ) tre malmulte esperantigitajn. Do kion mi konkludu pri tiu Oskar-premiaĵo?
Ĝi estas bona por la unua konatiĝo kun la temo. Antaŭ spektanto paŝon post paŝo disvolviĝas la ĉefaj eventoj de la epoko: naziaj torĉomarŝoj, la Olimpiko en Berlino, la Kristala nokto, deportado de la judoj, totala mobilizado kaj fine tapiŝbombado de la germanaj urboj. Ili trapasas antaŭ viaj okuloj kvazaŭ paĝoj en la historia lernolibro kaj estas facile rekoneblaj – kompreneble se vi almenaŭ trafoliumis ĝin antaŭe.
Ĉeestas ĉiuj elementoj de la bona plado tiuspeca. Malgranda knabino kun brilaj okuloj (supozeble filino de komunistoj, forsenditaj al koncentrejoj). Bonkoraj pliaĝuloj kiuj malakceptas faŝismon kaj kontraŭstaras ĝin per silenta interna rezistado. Ĉarma juda adolto, kiu pasigas monatojn en la kelo, sed fine forlasas ĝin por ne endanĝerigi siajn savintojn. Fanatikaj nazioj, pretaj bruligi ne nur librojn, sed ankaŭ homojn por plifirmigi sian potencon. Trankvila muziko de John Williams bone akordiĝas kun la mielvoĉa Morto, kiu prezentas al ni tiun historion.
Mi povas mencii plurajn scenojn, kiujn mi konsideras brila eltrovaĵo de la reĝisoro kaj scenaristo. Memorindas la ĝoja Kristnasko kun neĝolukto kaj komuna manĝo, kiun aranĝis la inventema bonkorulo Hans Hubermann por la juda knabo, kies tagoj kaj noktoj senevite pasas en la subterejo kvazaŭ li estas ne judisto, sed antikva kristana en katakombo. Interesa estas la ambigua figuro de lia edzino Rosa Hubermann, en kies koro sub malmola eksteraspekta krusto nestas amo kaj kompato. Impresas ankaŭ la edzino de la urbestro, kies vivo dronas en la tristo pri la filo, malaperinta en la antaŭa milito. Ĉiu spektinto daŭrigu kaj modifu tiun liston laŭplaĉe.
Tamen mi se ne tute, do almenaŭ parte konsentas kun la usona recenzisto Stephen Holden, kiu nomis la filmon “senhonta ekzemplo de la Oskar-avida holokaŭsta kiĉo”. Kial? Mi ne scias ĝuste. Mi nur sentas ion, malfacile esprimeblan. Troa dolĉeco, senriproĉa gliteco, malkaŝa sentimenteco de la rakonto. Ĉiuj roloj estas klare definitaj, ĉiu periodo markita per sendubigaj signoj: la Kristala nokto – disbatitaj vitrofenestroj, deportataj judoj – flavaj David-steloj, nazia regado – svastiko sur ruĝblankaj flagoj. Mi komprenas ĉiun signon kvazaŭ legante bildolibron.
Sed mi preferas verajn librojn, kiuj konsistas sole el nigraj literoj kaj blanka spaco inter ili. Ĉion alian mi konstruu mem per mia imago, personaj sperto kaj pensmaniero. “Libroŝtelistino” ne lasas al mi tian spacon, proponante jam pretan por konsumado produkton, sufiĉe bonkvalitan kaj facile digesteblan kiel ajna plado en bona rapidmanĝejo. Oni povas komenci de tio, sed poste nepre iru al restoracio. Alikaze vi neniam ĝuos la veran kuirarton.